Verda Informilo, nro. 06/2005, 28a de aprilo 2005

estas la oficiala informilo de estraroj de landa asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj
Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN), www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1a la morto de la papo Johano-Paŭlo IIa

La pola papo sendube estis eksterordinara personeco, absoluta identa, sincera kaj kun klara opinio. Li donis al la homaro ion, kion oni jam ne konas de aliaj aŭtoritatoj: orientigon, esperon kaj ĝojon pri la estonto. Li estis alte taksata de katolikoj kaj nekatolikaj kristanoj, li estis granda morala aŭtoritato kaj pilgrimo por la kristana konfesio dum pli ol 100 tutmondaj vojaĝoj. Dum lia tre malsana periodo li (senvole) montris alternativon pri la stulta juneca kulto de okcidenta "civilizacio". Kaj fine, sed ne malgrave, Johano Paulo la IIa parolis Esperanton, ne nur dum la aŭdiencoj, sed li ankaŭ salutis kaj benis la mondon en Esperanto. Dankon!!!

2a bondeziroj okaze de nova papo Benedikto la 16a

Post preskaŭ 500 jaroj la kardinala kunveno en Romo elektis la 265an papon, kardinalon el Bavario (Germanio) Benedikton la XVIan. Antingis nin multaj sinceraj, karaj bondeziroj, precipe el Pollando, pri kiuj ni ĝojas kaj tre kore dankas. Sendube ĉiuj germanoj, sendepende de iliaj konfesioj kaj vivkonceptoj, fieras pri tiu historia okazo. Unu demandon ni ne povis doni: ĉu la nova papo ankaŭ parolas Esperanton...

3a Ondo-Esperanto=Esperanto-Welle

La tripersona redakcio elsendas ĉiumonate, ĉiun unuan ĵaŭdon de la monato (sendepende de festotagoj ktp.) 18.00 ĝis 19a horoj lau mezeŭropa tempo sur ondo 88.0, internacie aŭskulteble per interreto. Lingvo: germana, muziko: Esperanto.

Enhavo interalie pri:

La venonta elsendo okazos 05a de majo, 18a -19a horoj, la ripeto: 08a de majo 11a-12.00 horoj.

La "radio-arkivo" en interreto kolektas kaj prezentas ĉiujn radioelsendojn, laŭ deziro oni povas ilin, sendepende de la dato, depreni sur propran komputilon por aŭskulti.

4. LAMA-aranĝoj 2005

5. la 12a kunveno de laborgrupo pri historio de Esperanto en GDR

jam sep jarojn aktivas tiu grupo sub estrareco de dro. Detlev Blanke. La unika ideo estis, verki libron pri la 25 jarojn Esperanto en GDR (1965-1990), sed baldaŭ montriĝis, ke la tempoperido ne sufiĉas. El preskaŭ ĉiuj distriktoj de GDR kolektiĝis homoj, kiuj verkis historiajn verkojn pri la plej diversaj temoj kaj pri 100 jarojn Esperanto sur teritorio de GDR.
Intertempe jam aperis pli ol 80 verkoj (titoloj) kaj multaj kromaj temoj estas en preparo. Tio verŝajne estas unika fenomeno en la internacia Esperanto-movado. Same ni tre ĝojas, ke la ĉefa federacia arkivo de Germanio nun profesie konservas ĉiujn materialojn de la centra Esperanto-movado en GDR. Jen la retadreso: www.bundesarchiv.de/aufgaben_organisation/abteilungen/sapmo/01097/index.html

6. 82a Germana Esperanto-Kongreso

Partoprenos kaj prelegos:

El nia societo partoprenos naŭ personoj.

7. Blinda geedza paro lernas Esperanton

Jam ofte ni proponis, ke ni uzu ĉiujn eblecojn praktiki kursojn.
Tre efektive pruviĝis, se oni instruas nian lingvon per individuaj kursoj. En NB dum kelkaj monatoj blinda geedza paro lernas Esperanton, ili jam parolas kaj unuan fojon partoprenos E.-kongreson en Bad König. Kiu spertas pri instruado al blinduloj? Kiel vi ekzemple aranĝas la lernadon de vokabloj ktp. Pri informoj, rekomendoj tre ĝojus Werner Pfennig.

8. 27a Ĉebalta Esperanto Printempo

15a-23a de junio 2005, en Mielno apud Koszalin, en hotelo proksime de Balta Maro, feria-Esperanto-programo, ekskursoj, prelegoj, muziko ktp. Rekomendinde al ĉiuj, kiuj deziras agrable ferii inter E.-amikaro, la programo estas lerta miksaĵo inter komuna estado kaj libertempo. Informoj: barslavo@wp.pl

9. Kunvenoj de Esperanto-Societo NB

10. Membrokotizoj

Alvoko: ni iam decidis, ke nur estu simbola kontribuo al nia Esperanto-Societo Neubrandenburg po jaro nur 3,00 Eŭrojn. Malavare ĝiru viajn kotizojn, eble por kelkaj jaroj samtempe.


Impressum:
Geschäftsstelle LAMA und EVN
bei Brunhilde und Werner Pfennig
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705

Konto-Nr. de EVN:

Postbank Hamburg
BLZ: 201 100 22
KT-Nr. 279 712 51 13