Kvankam Prenzlau ne apartenas al la federacia lando Meklenburgio-Antaŭpomerio, tie regule okazas kunvenoj de la ESN.
Aktivaĵoj
En Prenzlau jam aktivas Esperantistoj ekde jardekoj.
Kunvenoj
La datojn por la kunvenoj en Prenzlau vi trovos en Kalendaro.
- EnJunio 2010 WP iomete fotis.
- EnJulio 2011 RP tie fotis kaj WP sendis kelkajn fotojn.
- En Junio 2013 WP sendis kelkajn fotojn. Ankaŭ Andrzej sendis fotojn. Dankon. :-) Raimund el Berlino dankis per du bildoj.
- En Majo 2014 WP sendis kelkajn fotojn. Danke al Edeltraut Reneo povis skani kelkajn fotojn.
Kontaktoj al Pollando
Ekde 2000 kunvenis Esperanto-amikoj el Szczecin kaj Neubrandenburg al pluraj Esperanto-renkontoj "Pomerania".
Kvankam ni jam jardeke najbaras, ĉi tiu kunlaboro nur okazas ekde 2000. La partoprenantoj decidis en 2000, unufoje jare organizi tian renkonton interŝanĝe sur pola kaj germana teroj.
Limaj renkontoj
Ili okazas alterne en Germanujo kaj Pollando.
- La 2an de junio 2012 en Prenzlau.
- La 4an de junio 2009 en Prenzlau. Kelkaj fotoj de RP
Pomeria Esperanto-Renkonto (PER)
Kelkajn fotojn de la 3a PER mi skanis. [2002 en Prenzlau (Germanio)]
Jen kelkaj fotoj de la 4a PER [2003 en Ŝtetino]
Jen kelkaj fotoj de la 5a PER [2004 en Neubrandenburg (Germanio) - dum unu tago paralele al la Germana Esperanto-Kongreso]
Pliaj okazaĵoj
Membroj de ESN aparte el Prenzlau partoprenis aliajn renkontiĝojn en Pollando.
Jen kelkaj bildoj pri la 2002a ĈEP
Kelkaj fotoj de ĈEP 2003
Kaj jene eĉ iom pri la aranĝo.