Verda Informilo, nro. 02/2005, 03a de januaro 2005
estas la oficiala informilo de estraroj de landa asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj
Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN), www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de
Sanan, bonan kaj sukcesan jaron 2005 al ĉiuj legantoj
1. redakcio de "Ondo Esperanto"
la redakcio, tio estas tri personoj, kiuj agas en la loka radio stacio de Neubrandenburg kaj disaŭdigas niajn elsendojn ĉiam la unuan ĵaŭdon en la monato. La origina programo estas aŭskultebla en la regiono de nia urbo en radiuso de 30 km. Sed la programo estas tutmonde atingebla en interreto: www.nb-radiotreff.de/live Tie paŝu ĝis la tago kaj horo de la dezirata programero.
La venonta elsendo okazos je la 06a de januaro 2005, ekde 18a ĝis 19a horoj, ripeto: 09a de jan. 10.00-11a horoj. Laŭ mezeŭropa tempo.
Ni parolas germane, la muziko estas esperanta.
Enhavo de la elsendoj
- - novaĵoj el internacia Esperanto-movado,
- - kion organizos la Esperanto-Societo Neubrandenburg,
- - kio okazis dum lasta monato,
- - lingvo-kurso.
La celo de niaj elsendoj estas, informadi la publikon pri Esperanto, pri agadoj de loka societo, landa asocio, germana kaj internacia E.-movadoj. Same ni invitas vin, viziti niajn retpaĝojn, kiuj regule aktualiĝas: www.esperanto-nb.de
2. Datoj de niaj aranĝoj 2005 de landa asocio de Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA)
- - 12a de feb. tuttaga intensa kurso por komencantoj en Rostock, tie fondiĝis junulara rondo, kiu tre interisiĝas pri nia lingvo.
- - 05a de marto kunveno de landa estraro en urbo Güstrow,
temoj:
- - 100 jarojn Esperanto en MA,
- - novelekto de la landa estraro,
- - novaj metodoj instrui nian lingvon,
- - landaj aranĝoj.
- - 25a de junio, festo-aranĝo "100 jarojn Esperanto" en federacia lando MA, en urbo Schwerin, Ralf Kuse dokumentis la Esperanto-agadon sur nun aktuala teritorio de Meklenburgio-Pomerio, kiu komencis antaŭ cent jaroj, sed ne tute eblas strikte sekvi la limojn, ĉar la movado en nia lando ja estis plektita tutgermana. Li klarigos tiun tempon per nova, ampleksa libro kaj kompaktdiskoj en mult-media-prezento.
- - 28a Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro (SEFT)
16a ĝis 24a de julio 2005, tendejo Thomsdorf.
Retpaĝoj: www.dreetzseecamping.de,
La ideo de SEFT estas surbaze de memprizorgo komune tendumi kun E.-amikoj kaj praktiki la lingvon dum la ĉiutaga vivo. La tendejo situas en lagaro kaj arbaro, la programo dum SEFT reguliĝas laŭ la ideoj kaj agoj de la partoprenantoj. - 40a Esperanto-Semajnfina Seminario
en urbo Neubrandenburg 28a ĝis 30a de oktobro 2005
planitaj estas intensaj kursoj por absolute novaj interesuloj kaj ankaŭ konversacia rondo. - 7a landa Zamenhof-Festo 2005 / membrokunveno de LAMA
10a de decembro 2005 en urbo Güstrow
programo:- - matenmanĝo
- - memoro pri Zamenhof kaj la Esperanto-movado
- - estrara raporto
- - novelekto de estraro
- - tagmanĝo
- - promeno/ekskurso en la urbon
- - kafoklaĉo
3. La Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
kunvenadas ĉiumonate, la loko estas tie, kie loĝas niaj geamikoj, ni kunvenas en privataj loĝejoj, klubejoj aŭ en apartaj salonetoj de gastejoj. Dum lasta tempo ni kunvenis en jenaj urboj: Prenzlau, Neustrelitz, Neubrandenburg, Woldegk. La programo tre diversas, sed ĉiam estas jenaj eroj, kiujn ĉiu el ni preparas:
- - informoj el E.-revuoj,
- - prelegetoj pri interesaj temoj (historio, naturo, politiko, aliaj landoj kaj fremdaj kulturoj...),
- - lingvokurso,
- - informoj pri ni mem,
- - laŭ deziro ankaŭ intermanĝo.
La venontaj kunvenoj okazos:
- januaro: 19a de jan. 2005, 17a -19a horoj,
- februaro: 16a de feb. 2005,
- marto: 16a de mar. 2005,
4. VIa Pomeria Esperanto Renkonto
Ĝis nun ne okazis interkonsentoj inter la pola kaj germana rondoj pri dato, loko kaj programo.
administrejo de LAMA kaj ESN
ĉe Brunhilde kaj Werner Pfennig
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705