Kiel mi (mal)aktivigas JavaSkripton?

Kiun foliumilon vi uzas?

Bonvolu atenti, ke la alĝustigoj de iu foliumilo neniel influos ĉiujn aliajn. T.e., se vi interŝanĝe uzos diversajn foliumilojn, tiam vi devas alĝustigi aparte, se io malĝustus (ekz.: JavaSkript malŝaltita).

Ĉe Internetesplorilo 6 kaj 8

ie6

Vi do devas klaki dekstre la simbolon de la Internetesplorilo 6 kaj tiam aktivigi la alĝustigojn. Iru tiam sur la indikilon "sekureco" [A]. Tie klaku sur "adapti ŝtupon". Se vi iomete rulus malsupren, tiam vi vidus la koncernajn alĝustigojn. [B] (v. grafiko)

Se la foliumilo jam laboras, tiam vi iru en la menuon "Extras" elvoku la ordonon "Internetoptionen" en la kategorio "Sicherheit". Ĉiu plua kiel supre. Fine vi nun devas ankoraŭ nur aktualigi la montritan paĝon, por ke la skriptoj funkciu.

Ĉe Internetesplorilo 11

Se la foliumilo jam laboras, tiam iru sur la dentoradon en la ilaro kaj klaku tiam sur „Internetoptionen“. Ĉio cetera funkcias tiel kiel ĉe IE 6-8.

Ĉe K-Meleon 0.7

kmeleon_a

Iru en la foliumila fenestro sub prilaborado en la alĝustigojn.

kmeleon_b

Tie iru sur "ĝenerale" [A] kaj vi povos tiam ŝalti la JavaSkriptojn. [B]

Ĉe K-Meleon 74-76RC2

En K-Meleon Ĝavaskripto normale estas jam aktivigita. Se vi volas ŝanĝi tion, klaku en la ilaro tute dekstre sur la dentoradon. Tiam klaku sur „Einstellungen“. Tie iru al maldekstre videbla listero „Javascript“. Nun vi povos ŝanĝi la alĝustigon.

Ĉe Netskapo 7.02 kaj Mocilo 1.2

Bildoj de Netskapo 7.02. La Mocilo ekzakte same estas alĝustigata.

nn7_a

Iru en la foliumila fenestro sub prilaborado en la alĝustigojn.

nn7_b

Tie vi iru sub "pliampleksigita" [A] sur "Scripts&Plugins" [B]. Ĉi tie vi povos alĝustigi JavaSkriptojn kaj en Navigilo [C] kaj por retpoŝto resp. diskutejo.

Ĉe Fajrovulpo (Firefox)

En Fajrvulpo Ĝavaskripto estas normale aktivigita. Nur se vi instalis la etendilon Noscriptumatrix, vi povas difni por ĉiu unuopa paĝaro la alĝustigojn detale.

Ĉe Operao

opera_a

Iru en la foliumila fenestro sub dosiero en la alĝustigojn.

opera_b

Tie vi iru sur "Multimedia" [A] kaj vi povos tiam ŝalti la Javaskriptojn. [B]

Ĉe Operao 24-25

En Operao Ĝavaskripto normale estas aktivigita. Se vi volas ŝanĝi tion, klaku sur la Operalogo tute supre dekstre. Tiam aperas menuo. Tie klaku sur „Einstellungen“. Aŭ premu samtempe Alt+P. Iru tiam al „Websites“. Tie vi povas tiam (mal)ŝalti Ĝavaskripton tute supre aŭ difini esceptojn.

Ĉe Safari 5.1.7

En Safari Ĝavaskripto normale jam estas aktivigita. Se vi volas ŝanĝi tion, klaku en la simbolaro tute dekstre sur la dentoradon. Tiam iru al „Einstellungen“. Tiam vi povos sub la langfolio „Sicherheit“ (mal)ŝalti Ĝavaskripton.

Ĉe Google Chrome 38

En Chrome Ĝavaskripto normale jam estas aktivigita. Se vi volas ŝanĝi tion, klaku en la simbolaro sur la butonon kun la tri horizontalaj strioj. En la tiea menu klaku sur „Einstellungen“. Klaku tie tute malsupre sur „Erweiterte Einstellungen anzeigen“. Sub la punkto „Datenschutz" klaku sur „Inhaltseinstellungen“. Tie vi povas (mal)ŝalti tute malsupre Ĝavaskripton aŭ difini esceptojn.