Kodigoj
Por tio ekzistas nuntempe kelkaj provoj por solvi tion.
- Unikodo (signaro por la plej multaj skriboj de la mondo)
- Latino 3 - ISO 8859-3 (Latinida signaro por Galega, Esperanto, Malta kaj Turka)
Programoj
Por ĉio
En Windows 2000, XP, 7, 8 kaj 8.1 povas Unikodokapablaj programoj aranĝi Esperantoliterojn per la jenaj klavokombinoj. Alt +:
- * Ĉ: 264
- * ĉ: 265
- * Ĝ: 284
- * ĝ: 285
- * Ĥ: 292
- * ĥ: 293
- * Ĵ: 308
- * ĵ: 309
- * Ŝ: 348
- * ŝ: 349
- * Ŭ: 364
- * ŭ: 365
Tre interesan eblecon mencias Anton Oberndorfer sur sia paĝaro. [de]
Alternativa ebleco estas uzado de Duoblilo trovebla sampaĝare.
Por pliaj lingvoj
Se vi volas tajpi ne nur en Esperanto, sed eĉ en pliaj lingvoj kun varianto de la latina alfabeto, ni rekomendas al vi uzadon de la programo "Extremtastatur", kiu baziĝas sur la QWERTZ-klavar-aranĝo uzata por la germana lingvo.
Tiu klavar-aranĝo estas uzata jam ekde pli ol dek jaroj de nia redaktoro, sed ankaŭ de aliaj esperantistoj.
Por retpoŝto
Kiu ekzemple havas sian retpoŝtan fakon ĉe web.de aŭ freenet.de, tiu povas per la programo "EK" (de Jurij Finkel) anstataŭigi la fuŝan skribmanieron per la ĝusta.
Ĉu la literoj ankaŭ alvenos ĉe la adresato, dependas de tio, ĉu survoje la kodigo estas ŝanĝata aŭ ne resp. ĉu la retpoŝtaĵo restas html-kodita aŭ ne.
Por paĝaro
Por tio mi (RP) uzis foje la anglalingvan programeton "ShortKeys", kiu povas anstataŭigi aŭtomate literokombinojn per la necesaj kodoj.
sekvo | kodo | signo |
cx | ĉ | ĉ |
gx | ĝ | ĝ |
hx | ĥ | ĥ |
jx | ĵ | ĵ |
sx | ŝ | ŝ |
ux | ŭ | ŭ |
Sed RP ne plu uzas la supre menciitan programon.
Bonaj paĝoj pri ĉi tiu temo
- http://www.bertilow.com/html/signokodoj/index.html
- Iom malnova informo de Bertilo pri la uzo de Esperanto per Vindozo
- Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksajho - de John WELLS
- Kio estas Unikodo? Klarigoj en Esperanto ĉe la TTT-ejo de la Unikoda Konsorcio
- Komputada Leksikono - de Sergio POKROVSKIJ
- Jen paĝaro de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio
- http://de.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Rechtschreibung [de]
- Jen plia respondo al la demando "Kiel tajpi esperante?": http://lingvo.org/klavaro. Tie eĉ troveblas tuta listo de pliaj ligiloj.
Se iu ligilo el la supraj hazarde ne funkcius, bonvolu tuj informi nin!