Ekde septembro 2014 ni uzas ikonan tiparon pri simboloj por diversaj dosierformoj. Jen informoj pri tio:
Font generated by flaticon.com
under CC BY. The authors are: Freepik.
Krome ni uzas la jenajn CSS-formatojn, por aperigi simbolon je la fino de ligilo al specifa dosiero:
Droid-Sans
La 16-an de Oktobro 2014 RP enplektis la tiparon "Droid-Sans" por titoloj. Por la tiparo validas la Apache permesilo.
Fontello
Ekde la 23-a de julio 2016 ni uzas tiparon kreitan surbaze de tiparoj el Fontello, kiu ekde la 11-a de marto 2018 enhavis 40 signojn, sed ekde la 9-a de junio 2018 havis 47 signojn. La 8-an de julio RP denove aldonis pliajn signojn, tiel ke nun estas eĉ 51 signoj. Ili estas aperigeblaj per class-atributo, kiu komenciĝas per icon-. Detaloj pri la permesilo legeblas en aparta paĝo.
Ekde la 11-a de septembro 2016 aliaj CSS-dosieroj estas uzataj, tiel ke la tiparoj de Flaticon kaj Fontello finfine eĉ funkcias per Webkit-foliumiloj sur Android.
Jen demonstracio por tio:
Simboloj en la ĉefa menuo
Ekde la 8-a de julio 2018 ni uzas tiparajn simbolojn en nia ĉefa menuo.
RP kreis por tio adaptan kodon:
Icon Font for jQuery UI
Ekde la 27-a de junio 2016 ni uzas signon el la tiparo de Icon Font for jQuery UI. Per memkreita aldona dosiero ĝi funkcias eĉ per la malnova foliumilo Interreta Esplorilo 7.
Ekde la 12-a de junio 2018 ni uzas duan signon el la tiparo de Icon Font for jQuery UI, nome por nia mem kreita ludilo de aŭdaĵoj.