Verda Informilo, nro. 5/2006, 21a de februaro 2006
Grüner Bote, Nr. 5/2006, 21. Februar 2006

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN) www.esperanto-nb.de

1. Festo de 80 jaroj de Pola Radio kaj Barbara Pietrzak

La redaktorino de Esperanto-redakcio de Pola Radio ricevis altrangan medalan ordenon de Pollando, kiun nur ricevis
persono, kiu per sia profilita personeco gravuriĝis en la historio de tiu entrepreno. Barbara estas legendo de la
Esperanto-redakcio pro sia fidela agado dum jardekoj en tiu medio. La ĉefo de la Ŝtata Monemisiejo ŝin omaĝis. Kiu Esperanto-amiko en la mondo ne konas la simpatian voĉon de Barbara? Ŝia laboro en Pola Radio neniam estis facila, sed per kuraĝo kaj energio solvis ĉiujn problemojn. Barbara kun kolegino vizitis en la jaro 2004 Neubrandenburgon, okaze de la 81a GEK kaj donis intervjuon al nia redakcio "Ondo Esperanto".

2. Esperanto-Redakcio de Pola Radio

Ĉiutage elsendadas je 20a horo laŭ mezeŭropa tempo.
41,15 m, /7290kHz, 12 284 MHz.
retadreso: esperanto@polskieradio.pl
poŝtadreso: Esperanto-Redakcio de Pola Radio, "Radio Polonia",
al. Niepodleglosci 77/85, PL - 00977 Warszawa
Ne nur regule aŭskultu, sed plej ofte skribu al la redakcio, tio estas la bazo de estonto de la Esperanto-Redakcio.

3. Kunveno de Esperanto-Societo Neubrandenburg

okazis la 15an de feb. 2006, 16.00-18.30 horoj,
loko: Begegnungszentrum der ev.-luth. Kirchgemeinde "St. Michael" (en NB),
temoj:

4. Estontaj kunvenoj de ESN

5. Landa Esperanto Renkonto de Meklenburgio-Antaupomerio

24a de junio 2006, sabate, 10.00 - 17.00 horoj en urbo Neubrandenburg, gastejo "Sandkrug" Demminerstr.,
aŭtobushaltejo, granda parkejo.
memoroj okaze de kelkaj festoj:

tempoplano:
antaŭtagmeze, matenmanĝo, prelegoj en la salono de gastejo, tagmanĝo,
post tagmanĝo ekskurso per aŭtoj al lokoj, kiuj rilatas al Esperanto,
kafoklaĉo en gastejo. Niaj polaj gastoj pagos nenion, ni zorgos pri ili, kiel ili gastame zorgis pri ni en PL.

6. Amikeco inter "malamikoj"(rememoroj al Ernst Diedrich)

En nia informilo ni adiaŭis de Ernst Diedrich (Laborista Esperanto-Movado), kiu pasintjare mortis, nian informilon oni
ankaŭ legas en Francio kaj nin atingis kortuŝa letero de franca Esperanto-amiko J. Martinet, kiun ni parte citas, li
skribas:

Al miaj germanaj Esperanto-amikoj kaj ne-Esperantistoj

...mi konas lin ekde 1940, li soldatservis en Francio, Milly de Camp. Iun vesperon li vizitis min, li venis dum malhelo
por ke neniu vidu lin. Mi povas diri, ke ni tuj fratiĝis.
Li antaŭe informiĝis, ĉu oni scias iun, kiu en la loko parolas Esperanton, li ricevis mian nomon kaj li subite aperis en
mia loĝejo. Li donis al mi sian manon; imagu li estis venkinta soldato kaj salutis francan ekssoldaton, tio estis sincera,
elkora gesto, li vizitis min kelkfoje...
Post la milito, jam 1945, mi ricevis karton de li kun la peto, ĉu mi pretus korespondi kun li, mi tuj jesis kaj nia
amikeco kontinuis 60 jarojn, nur la morto disigis nin...nia amikeco nur eblis, ĉar ni regis la internacian lingvon
Esperanto.

Tre bedaŭrindas, ke Eŭropo ne akceptis tiun lingvon!

Mi jam aĝas 95 jarojn kaj mi ne plu povas vojaĝi, sed ni (francoj) ĉiujare renkontis kun germanaj Esperanto-amikoj, sed mi ankaŭ vizitis Esperanto-amikojn en Moskvo, Leningrado, Nova Jorko, Londono, Karakaso, Montrealo kaj 1936 ankaŭ en Berlino...
... mi sendas al vi miajn korajn salutojn kaj deziras al vi feliĉon en 2006.
J. Martinet.

7. Kurso por progresintoj

(NB, Ziegelbergstr.)

8. Dek jarojn Esperanto en radiostacio "NB-Radiotreff 88.0"

Jam dek jarojn agas nia loka Esperanto-redakcio "Ondo Esperanto", dum tiu tempo ni ellaboris tri tipojn de elsendoj:
- sepminuta "Esperanto-angulo" en la kadro de alia elsendo,
- 60 minuta programo pri Esperanto-movado (loka, landa, germana, internacia),
- 60 minuta programo pri nur unu temo: "argumentoj kontrau E.", "la danĝera lingvo" ktp.
Ni lingvo estas prefere germane- foje Esperante, la muziko Esperante. Ĉar la elsendojn oni ripetas, oni ĉiusemajne
aŭdas nin en radio: ni semas kaj semas...

9. "Ondo Esperanto"

02a de marto, 18.00-19.00 horo, ripeto: 05a de marto 11.00-12.00 horo,
15a de marto, 17.00-18.00 horo, ripeto: 19a de marto 11.00-12.00 horo.
La indikoj lau mezeŭropa tempo, krome vi povas depreni niajn elsendojn de "radio-arkivo".

10. UNO kaj Esperanto

el Pollando venis la mesaĝo, ke oni kolektas retajn subskribojn por subteni la proponon pri Esperanton en UNO, jen la retadreso: http://www.petitionspot.com/petitions/Esperanto , tie estas masko por enskribi sin kaj doni mallongan
rimarkon. Dum lastaj tagoj jam kolektiĝis kelkaj mil subskriboj.

11. Ĉebalta Esperanto Printempo

La tradicia 28a Esperanto-feriado okazos de la 13a ĝis 21a de junio 2006 en Mielno apud la Balta Maro en norda
Pollando. La etoso estas agrabla, Esperanta kaj familia kun riĉa programo kaj libertempo. Tre moderataj kotizoj!
Nepre legu jenan paĝon: www.esperanto.koszalin.pl

12. Germana Esperanto-Kongreso

Ni festas "100 jaroj Germana Esperanto-Asocio" en la urbo Brunsvigo, Pentekosto 2006. Jen detalaj informoj:
www.jubileagek.ic-herzberg.dewww.esperanto.de

administrejoj:

LAMA, landa asocio MA
Werner Pfennig
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-adreso: werner.pfennig@t-online.de
banko de LAMA:
BLZ: 150 505 00, KT-NR: 11 00 360 588

Esperanto-Societo Neubrandenburg r. a.
Brunhilde Pfennig, DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
tel. 0395 422 13 98
e.-adreso: brunhilde.pfennig@web.de
banko de ESN:
Postbank Hamburg
BLZ: 201 100 22, KT-Nr. 279 712 51 1