VERDA INFORMILO, n-ro. 4/2026, 7-a de aprilo 2026
GRÜNER BOTE, 03/2026, 7. April 2026
estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo
Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de
Planataj kunvenoj
Nia societo planas jam kelkajn sekvontajn aranĝojn:
- La ni faros nian societan kunvenon en „Uns Eck“.
- La ni faros informstandon sur la ĉefa placo de Neubrandenburg.
Por tio ni ankoraŭ serĉas helpantojn kaj subtenantojn. - La ni faros LAMA-kunvenon en Güstrow, en la gastejo Frühstücks-Café Schörx, en Zu den Wiesen 8.
- De ĝis la okazos jam la 49-a SEFT.
Lingva angulo
Jen pri bestoj::
- kapibaro: „ronĝulo, granda kiel porko, senvosta, kun naĝmembrano inter la piedfingroj, vivanta ĉe lagoj kaj riveroj de Sud-Ameriko.“ (laŭ testa PIV)
- aksolotlo: „speco de salamandro, kiu plenkreskas kaj reproduktiĝas sen metamorfozo.“ (laŭ testa PIV)
Jen pri tekniko:
- retumilo: „sistemo, kiu ebligas sendratan retaliron al proksimaj ciferecaj aparatoj“ (laŭ testa PIV)
- saĝtelefono: „poŝtelefono kun multaj diversaj komputilaj funkcioj“ (laŭ testa PIV)
- sorobano: „japana abako“ (laŭ Reta Vortaro kaj Prevo)
Jen pri organizado
Gazetaj artikoloj
- Freundeskreis Esperanto trifft sich in Koblentz – (trovita de RP)
Interesaj libroj
- Wulff: Dirite ne signifas farite (Se vi interesiĝas pri la motivoj de la aŭtoro verki ĝin ankaŭ esperante, eble taŭgas la jena paĝo por vi: Auch auf Esperanto - Gesagt-ist-nicht-getan.de)
- Hašek : Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk
- Dobrzynski: Die Zamenhofstrasse
- Bako/Piron: La kisa malsano
Jen kelkaj lerniloj kaj gramatikoj
- Fischer: Esperanto im Gespräch (RP prelegis pri ĝi en marto 2026 kaj parolis pri landanoj kaj landnomoj laŭ ĉi tiu libro.)
- Marček: Esperanto direkt- kun KD (germana versio)
- Pahlow: Esperanto - einfach, kompakt und übersichtlich
- Wennergren: Detala gramatiko de Esperanto
- Wennergren: Plena manlibro de Esperanta gramatiko PMEG 2020
Pliaj libroj mendeblas per la paĝaro „Esperanto-Bücher“.
Grava atentigo
Nia redaktoro rimarkis antaŭ kelkaj tagoj, ke la paĝaro de la Ŝverina klubo ne plu funkcias. Sed oni metis iom da enhavo al la paĝaro de GEA.
- „Esperanto in Schwerin“ (germane)
- „Esperanto en Schwerin“ (esperante)
Tie ankaŭ troveblas la du aktualaj informiloj el 2025 kaj la kurseto „Saluton“ de Ralf Kuse.
Nia redaktoro jam korektis la du subpaĝojn ĉe ni pri Schwerin.
Nia interreta paĝaro
René ekde januaro 2026 riparis kaj aktualigis nian paĝaron. Ĉu iu el vi eble havas proponon por aldonoj al la enhavo?
Tiurilate RP havas demandon pri nia paĝo „Fragen“, en kies ĉapitro „Weitere Fragen“ aperas retpoŝtaj adresoj de RP kaj WP. Kiu el vi krome pretus respondi demandojn pri Esperanto, nia movado resp. societo per retpoŝto?
Teknika informo
Se vi uzas la klavaran apon „Gboard“ de Google sur via poŝtelefono kun Androida sistemo, vi povas instali aldonan klavararanĝon tuŝante la dentoradetan simbolon super la virtuala klavaro. Eblas elekti diversajn lingvojn eĉEsperanton. En la germana versio oni post la premo sur la dentoradan simbolon iru al „Einstellungen“ kaj poste al „Sprachen“. Tie aperas ege longa listo de lingvoj.
Post la instalo aldoniĝas en la virtuala klavaro maldekstre malsupre simbolo de globo. Per premo tie eblas ŝanĝi inter la diversaj aranĝoj.
Interesa superrigardo pri la temo de tajpado de esperantaj literoj troviĝas en https://www.sgertu.com/.
Jubileo de WP
Se WP jam aktivis per Esperanto 50 jarojn en 2006, laŭ matematika kalkulo en 2026 jam estas 70 jaroj. Gratulon, kara Vernero.
RP la 1-an de aprilo 2026 aldonis al la jubilea artikolo el 2006 foton tiutempan. Kaj la 7-an de aprilo 2026 RP ciferecigis la esperantan version de la ĉiantaŭe ligita artikolo, hazarde trovitan en „Konciza Kroniko“, el 2006.
Anschriften / Adresaro
Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)
Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
André Weber
Retpoŝto: ACW.Esperanto@mailbox.org
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
Esperanto-Verein Neubrandenburg (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de