Unu vivo por Esperanto
50 jaroj aktive en la Esperanto-movado, 1956-2006 (Werner Pfennig)
Jen kelkaj vivodatoj:
1943-1950
Werner Pfennig naskiĝis la 30an de aŭgusto 1943 en Eydtkuhnen en Orienta Pruslando. La gepatroj estis dungitaj en grandaj bienoj, la fronto alproksimiĝis dum malfrua somero en 1944 al la limurbo apud Litovio. Tiam okazis fuĝo dum septembro 1944, kiun la panjo kun du malgrandaj infanoj (unu kaj kvar jaroj) komence al la mezo de Orienta Pruslando al Gerdauen. Kaj vintre en 1944 al Antaŭpomerio al la urbo Anklam. La panjo de Vernero transprenis por 1946-1948 tie 24 akreojn grandan novkamparanan sidlejon en Stolpmühl (sen loĝejo, sen stalo, sen ĉevalo, nur unu asignita bovino). Je pentekosto en 1949 revenis la patro el sovetia militkaptiteco.
1956-1964
1950-1960 lernejaj jaroj en Rubkow, subdistrikto Anklam.
1956 la instruisto Günter Anton konatigis la lernantojn de la 6a klaso kun la ideo de internacia lingvo. WP ricevis unuajn materialojn pri reformita Esperanto (IDO), Esperanto mem estis konata pro lingvaj ekzemploj. WP estis entuziasma kaj korespondis kun knabo el Belgio en germana lingvo (konata pro infana feriejo de Bad Saarow).
1957 okazis kurso kelkaj lernantoj, gvidata de s-ro Günter Anton (lernejo en Rubkow), korensponda kontaktoj per IDO al Svedio, Sovetunio, Hispanio, Andoro k.a.
1960-1962 okazis metilernado al seruristo en Murchin kaj Anklam.
1964-1966
Servado en NVA (Nacia Popolarmeo) ĝis 1967 en la 9a tankodivisio, kiel maŝinveturila plotonestro en la regiono de Ueckermünde.
IDO-telekurso kun prizorganto el ČSSR (Karel Cisek) kaj Hungario (Janos Flittner).
Konatiĝo al Esperanto kaj praktiko de la lingvo pliintensiĝis. Ekis vasta korespondado per Esperanto kaj rompo de ĉiuj rilatoj al la IDO-movado.
1967-1970
1967 partoprenis WP ĉe Esperanto-junulara renkonto en Segedin en Hungario, la unua renkonto kun ekpraktikado de la lingvo, ĉa. 350 partoprenantoj el pli ol 20 landoj. Post du semajnoj WP flue parolis Esperanton, ĉar la lingva materialo jam konatis ekde jaroj.
1968 transprenis WP la estrecon de la Esperanto-Klubo Anklam de s-ro Günter Anton, kiu transloĝiĝis al Köthen en Anhaltio.
1968/1970 WP gvidis la Esperantokursojn en la Kulturligo de Anklam.
1970 okazis la unua distrikta Esperanto-renkonto kun amikoj el la distrikto Neubrandenburg, Greifswald kaj Stralsund. S-ro Ludwig Schödl estis tie prominenta gasto.
1969-1970 okazis kolektado de adresoj de interesuloj en la distrikto Neubrandenburg kies bazo estis la Schödl-kartaro.
1971-1973
1971 WP kunlaboris en la Centra Laborrondo (Centra Estraro) Esperanto den GDR kaj serĉis ligojn al la grupoj el Templin kaj Prenzlau.
1971 okazis fondiĝo de la distrikta laborrondo Neubrandenburg, estraro kaj aperis la unuaj informiloj.
1971 WP estis membro en la Centra Estraro de GDREA, poste ankaŭ membro en la laborkomitato de la Centra Estraro.
1973-1989
1968-1973 WP studis maŝinkonstruadon en Warnemünde kun rezulto kiel inĝeniero.
1973 WP transloĝiĝis de la urbo Anklam al la urbo Neubrandenburg.
1973 ankaŭ okazis fondiĝo de la Esperanto-Societo Neubrandenburg. WP gvidis kursojn por komencantoj, progresantoj kaj konversacio.
Ekde 1973 okazis ĉiujare la semajnfinaj seminarioj komence en printempo kaj aŭtuno.
1989-1995
1989 okazis fondiĝo de provizora landa estraro de Meklenburgio-Antaŭpomerio kun Schwerin und Rostock/Stralsund, poste WP estis elektita kiel estro de la landa asocio.
1991 WP partoprenis la kunfandigan kongreson de GDREA kaj GEA en Munkeno.
1991 kaj poste seninterrompe estis la estro de la landa estraro de Meklenburgio-Antaŭpomerio.
1991 kaj ankoraŭ nun WP estas redaktoro de la Informilo por la lando Meklenburgio-Antaŭpomerio.
Organizitaj Esperanto-aranĝoj (elekto)
- - SEFT (Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro) internacia,
- - Distriktaj renkontoj de Neubrandenburg,
- - Semajnfinaj seminarioj por la tuta respubliko,
- - Zamenhoffestoj,
- - Pomeria Esperanto-Renkontoj (Pollando-Germanio)
Partopreno de UK
- - 1978 Varna en Bulgario kun 4414 partoprenantoj,
- - 1983 Budapest en Hungario kun 4834 partoprenantoj,
- - 1996 Prago en Ĉeĥio kun 2972 partoprenantoj,
- - 1999 Berlino en Germanio kun 2712 partoprenantoj,
- - 2005 Vilno en Litovio kun 2500 partoprenantoj.
Lingvaj ekzamenoj
- - A (komencantoj) en Hungario kaj ĈSSR,
- - B (progresantoj) en Hungario,
- - C (kursestro) en en ĈSSR kaj pedagogia komisiono en la Kulturligo de GDR,
- - D (tradukanto) en ĈSSR,
- - E (interpretisto) en ĈSSR,
- - Dokumentado pri kapablo je kursestreco ĉe la Germana Esperanto-Instituto.
Vojaĝoj eksterlanden
WP vojaĝis al Pollando, Hungario, Sovetunio, ĈSSR, Bulgario, Danio, Ruslando (Königsberg), Francio kaj Anglio.