VERDA INFORMILO, n-ro. 5/2017, 28a de aprilo 2017
GRÜNER BOTE, 05/2017, 28. April 2017

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Invito al societa kunveno en majo

La sekva societa kunveno okazos la 17-an de majo ekde la 15-a horo en la gastejo „Uns Eck“. Gastoj estas bonvenaj.

2. Ondo Esperanto

Reneo fotis dum la antaŭproduktado de Ondo-Esperanto, okazinta la 25-an de aprilo 2017.

Ekde 2016 ni antaŭproduktas niajn elsendojn en studio 4. Kutime ni faras tion je la lasta mardo de la antaŭa monato. Do, la alsendojn por majo 2017 ni produktis la 25-an de aprilo 2017.

Ni antaŭproduktas ĉiam du elsendojn, el kiuj unu havas certan temon kaj la alia temas pri la esperantomovado, nome la agado de nia Esperanto-Societo Neubrandenburg, la landa asocio kaj novaĵoj el la reto resp. diversaj esperantaj gazetoj, paperaj kaj retaj.

Dum la unue antaŭproduktata elsendo, kiu ankaŭ estos unue sendata, ni havis gaston, nome Willi Behnick. Ĝi temas pri pli da germana muziko en publik-jura radio.

La unua elsendo estos aŭdebla la 4-an de majo, ekde la 18-a horo. Ĝi estos ripetata la 9-an de majo ekde la 21-a horo.

La dua elsendo estos aŭdebla la 17-an de majo, ekde la 16-a horo kaj ripetigos la 22-an de majo, ekde 17-a horo.

Jen do kelkaj fotoj:

Vorschau
Werner L. kaj Werner P.
Vorschau
Werner P.
Vorschau
Werner L.
Vorschau
Werner L. kaj Werner P.
Vorschau
René
 

René fotis dum la antaŭproduktado de la dua elsendo, tiel ke nia gasto ne estas sur la fotoj.

Maldekstre foto de la aŭtoro de Verda Informilo kaj la teknikulo de Ondo-Esperanto.

Dum la elsendoj li ankaŭ okupiĝas pri la kompaktaj diskoj por muziko kaj la konservado de la elsendoj.

Krome li estas redaktoro de nia retpaĝaro http://www.esperanto-nb.de.

3. Muta filmo „Metropolis“ en Ŝtetina kinejo

La muta filmo „Metropolis“, kiun partoprenantoj de la 4-a ŜEP spektis la 22-an de aprilo 2017 en la plej malnova kinejo de la mondo, enhavis subtitolojn en Esperanto.

Vernereto ec trovis la filmon en la reto, sed sen la esperantaj subtitoloj: https://www.youtube.com/watch?v=Q0NzALRJifI

Ĉi tiu versio daŭras pli ol 2 horojn.

4. Ker-ekzamenoj en Leipzig kaj en Herzberg

Ni ricevis la jenan informon:

Korajn salutojn al vi ĉiuj,

Mi deziras atentigi vin, ke en la nomo de UEA la 10an de junio ni organizos skriban sesion de KER-ekzameno en Leipzig.

Ĝi okazos kadre de la 6a Tutmonda Ekzamentago, kiam samtempe en 14 lokoj en 4 kontinentoj ekzamenigos niaj samidenoj.

La 2an de julio estos kompleksa ekzameno (skriba kaj parola) en Herzberg. Ĝis nun ni havis entute 1851 sukcesintoj. La rev-celo por tiu ĉi jaro estas atingi 2000 suckesintojn. Ĉu vi kontribuos?

Se vi interesiĝas pri la ekzamenoj, bv. viziti la ekzamenpaĝon: http://edukado.net/ekzamenoj/ker Se vi volas aliĝi, jen la aliĝilo: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj Okaze de ajna demando, bonvolu ne heziti turni vin al mi.

Salute, Katalin Kovats, respondeculo pri la KER-ekzamenoj

5. Demokratiefest am 1. Mai

Am 1. Mai werden wir wieder einen Infostand auf dem Markplatz in Neubrandenburg haben. Dort wollen wir über Esperanto informieren.

6. Ĉebalta Esperantista Printempo

De la 13-a ĝis la 24-a de junio 2017 okazos en Mielno la 39-a Ĉebalta Esperantista Printempo. La organizantoj sub gvido de Stanisław Mandrak planas distrajojn, kursojn, komunan kantadon, prelegojn kaj sunbruniĝon ĉe marbordo.

Ni disponas pri invitilo kaj pli detala informo. Se vi interesiĝas pri tio, bonvolu demandi Reneon.

7. Diversaj ligiloj (daŭrigota)

Dum kelkaj horoj Reneo serĉis novajn informojn, kiuj iel rilatas Esperanton. Li trovis diverstemajn paĝarojn. Ĉisekve estas miksa kolekto de kelkaj ligiloj.

8. Kantoj en nia paĝaro

Reneo foje enplektis kelkajn muzikajn videojn en nian paĝaron, nome http://www.esperanto-nb.de/ligoj/kantoj.html.

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de