VERDA INFORMILO, n-ro. 3/2017, 19a de aprilo 2017
GRÜNER BOTE, 03/2017, 19. April 2017

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Informo el Francujo

Nin atingis informo pri aranĝoj en la kastelo Gresillon, jene:

De la 14a ĝis 22a de aprilo 2017 en la franca E-kastelo Greziljono okazos la 6-a staĝo PRINTEMPaS kun proksimume 40 partoprenantoj kaj loga programo::

  • Kurso A1-A2 gvidata de Marion Quenut (Francujo)
  • Kurso A2-B1 gvidata de Christophe Chazarein (Francujo)
  • Kurso B1-B2 gvidata de Zsófia Kóródy (Herzberg, Germanujo)

Informoj: gresillon.org/printempas Aliĝo: gresillon.org/aligho posta programo: gresillon.org/agendo

2. Prilingvaj videoj el Brazilo

Reneo ricevis informon pri videoj, kiuj temas pri Esperanto. Jen du ekzemploj el tuta serio:

3. Pri la lingvoj de la mondo

Antaŭ kelkaj tagoj Reneo trovis videon pri prelego de germana lingvisto, kiu temas pri la lingvoj de la mondo kaj ties varieco. Jen ligilo:

4. El la gazetaro pri lingvoj

Reneo trovis artikolon pri la lingvoj de la mondo kaj la informo, ke ĉirkaŭ ĉiun dekan tagon malaperas plia lingvo. Jen la ligilo:

5. Migremaj vortoj

Reneo legis ion pri migremaj vortoj en la fama ĵurnalo Geo. Jen ligilo:

6. Denove pri JES en Stetino

Intertempe ec Zibi el Stetino en unu el siaj videoj informas pri la venonta JES. Jen la ligilo:

Sed krom tio li informis pri naskigtaĝo de ĉarma kaj juna pola esperantistino Kari. Reneo jam gratulis per Jutubo kaj ŝi eĉ jam dankis. Krome en la video oni informas pri kunveno, dum kiu oni manĝis picon kaj aliajn bongustaĵojn.

7. Bibliaj Tagoj en Wittenberg

Jen iom da informo pri Bibliaj Tagoj en Wittenberg, kiun ĉeestis Ŝverinaj esperantistoj:

Inter la 1-a kaj 5-a de februaro okazis la Bibliaj Tagoj en Wittenberg , organizitaj de Esperanto-Ligo por Kristanoj en Germanujo. Ĉar partoprenis nur 30 geesperantistoj la atmosfero vere estis familia. Anita kaj mi la unua foje partoprenis Bibliajn Tagojn. Eksterlandaj partoprenintoj venis el Belgio, Slovakio, Ĉeĥio, Svislando kaj Italio. La komuna kantado de kantoj el la kantlibro ADORU kaj la diskutado pri la letero de Paŭlo al la Galatoj estis la ĉefaj programeroj de tiu ĉi tagoj.

Krom la matenaj mesoj okazis ekomena diservo kaj dimanĉo ni partoprenis en la urba kirko diservon, kiu okazis dulingve, do gemana kaj esperanta. Eĉ la kantoj estis paralele gemane kaj esperante kantitaj. (La membroj de la paroĥo poste diris, ili estis surprizitaj, ke tio estis eble).

La kristoj festas ĉijare la 500jaran jubileon de la 95 tezoj, kiun Martin Luther najlis sur la pordo de la kastela kirko. Tial ni laŭ la programo ankaŭ vizitis la kastelan kaj la urban kirkojn en Wittenberg. La domo de Melantchton ni povis ankaŭ viziti. Bedaŭrinde la domo de Luther ankoraŭ ne estis vizitebla, ĉar la renovigo ne estas finita. Vendrede ni veturis per trajno al Leipzig kaj povis partopreni motetan diservon kun la fama horo de la Tomasianoj. La panoramo LUTHER 1517 de la artisto Assisi ni vizitis sabato posttagmeze.

Dum tiu ĉi Bibliaj Tagoj okazis ankaŭ la jarĉefkunveno de Esperanto-Ligo por Kristanoj en Germanujo. La ĉeestantoj elektis Wolfram Rohloff denove kiel prezidanto kaj geedzoj Fischer kiel membroj de la estraro.

Jen kelkaj fotoj:

8. Por legemuloj

Jam ekde kelkaj jaroj la ĉefdelegito de UEA por Germanujo havas libroservon. Jen la ligilo::

9. Helpo al Afriko

Atingis nin mesaĝo de Roland el Berlino:

Mia korespondanto Honoré Seburoro vivas en orienta Kongo kaj konstante proponas projektojn por gajni monon.

Lia regiono suferas pro interna milito kaj estas amaso da rifuĝintoj.

Li zorgas pri multaj infanoj kaj orfoj.

En lia vilaĝo li instruas Esperanton al junuloj.

Li sendis artaĵon, kiun mi intencas vendi por gajni iomete da mono por lia malfacila agado.

Estas muntita el loke disponebla speco de planta materialo.

Bonvolu sendu viajn ofertojn rekte al mia adreso: esperanto@berlin.de

Mi intencas transdoni dum la membrokunveno, kie eble estas proponitaj pli altaj ofertoj.

Roland Schnell

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de