VERDA INFORMILO, n-ro. 2/2017, 16a de februaro 2017
GRÜNER BOTE, 02/2017, 16. Februar 2017

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Januara societa kunveno

Jen kelkaj fotoj pri tio.

Edeltraut kaj Stefan
Edeltraut kaj Stefan
Stefan, Vernereto, Vernerego kaj Manfred
Stefan, Vernereto, Vernerego kaj Manfred
Vernerego, Brunjo, Birgit kaj Bernd
Vernerego, Brunjo, Birgit kaj Bernd

Programo:

  • saluto, interkonsento pri la tagordo,
  • Werner Lewien festis en decembro 2016 sian 80-an naskiĝtagon (fotoj), ESN gratulis kaj transdonis malgrandan donacon. Werner estas honorofice tre aktiva, ni deziras al ni multe da ĝojo kaj plu bonajn jarojn.
  • datoj por 2017,
  • trarigardo de gazetaro,
  • prelegetoj,
  • konversacio pri Esperanto kaj la mondo.

2. Delegacio gratulis al 80jarulo

En decembro 2016 malgranda delegacio gratulis al nia kara Vernero. Jen ec foto pri tio.

Bernd, Birgit, Vernereto kaj Brunjo gratulas al Vernerego
Bernd, Birgit, Vernereto kaj Brunjo gratulas al Vernerego

Ĉion bonan ankaŭ de la redaktoro de nia Verda Informilo, kiu ne povis ĉeesti la gratulon. Amike René

3. Ŝĉeĉina Esperanta Printempo 2017

Nin atingis informo pri aranĝo en la pola urbo Ŝtetino (poloj preferas Ŝĉeĉino).

La kunveno okazos kiel jam en 2016 dum tri tagoj, nome je la 21-a, 22-a kaj 23-a de aprilo 2017.

La temo ĉijare estos „Ŝĉeĉino – Kulturcentro de Okcidenta Pomeranio”.

Kiu bezonas la invitilon de niaj polaj geamikoj, bonvolu demandi Vernereton aŭ Reneon pri tio. Aŭ rigardu en nian societan paĝaron.

4. 39-a ĈEP

Ĉijare okazos jam la 39-a Ĉebalta Esperanto-Printempo en la pola vilaĝo Mielno.

Ĝi okazos de la 13-a ĝis la 24-a de junio 2017.

KORESPONDADRESO:&xnbsp;POLA ESPERANTO-ASOCIO Filio en Gliwice, skr. poczt. 21,&xnbsp; 44-101 Gliwice -1 Pollando,

Postelefono al CEP – organizanto (en Gliwice): +48/660 427 967

RETADRESOJ:&xnbsp;stanislaw.mandrak@gmail.com aŭ staman@ka.onet.pl

Pliaj informoj troviĝas en la interreto sub http://www.esperanto.cba.pl/

5. Gazeta artikolo pri UK 2016

En la gazeto „Prenzlauer Zeitung“ je la 1-a de septembro 2016 aperis artikolo pri la partopreno de Edeltraut ĉe la UK en Nitra, Slovakio.

6. Usonaj lingvistoj pri Esperanto

Ĉijare okazis la ĝardenfesto la 27-an de aŭgusto en malgranda rondeto.

Nin atingis interesa informo:

Eble interesa informo por kelkaj el ni!

En la lingvolerna forumo Duolingo aperis atentigo, ke revuo por iamuloj ("alumnii") de la universitato Princeton/Usono aperigis tre longan artikolon pri Esperanto.

La enhavo impresas per scienceca sobreco prijuĝi Esperanton el lingvika vidpunkto. Sed legu ĝin mem, se vi komprenas la Anglan:

https://paw.princeton.edu/article/language-idealists

Ni dankas al Rudolf Fischer.

7. Poemo el Ruslando

Ĵenjo el la rusa urbo Orenburg la 14-an de februaro 2017 skribe sendis per skajpo la jenan, belan poemon:

<Vintra poemeto> Reĝo sidas sur la seĝo Kaj rigardas li la neĝon. Reĝo pensas pri reĝin' Pro la tag' de Valentin'. Kaj reĝino en kastel' Pensas pri la verda stel', Faras taskon, suspirante, Pri la lingvo Esperanto. Kaj la princo kaj princino Ludas ŝakojn komputilajn Kun diversaj geamikoj El europaj respublikoj.

Ĉar la poemo plaĉas al nia redaktoro, li metis ĝin eĉ en la informilon :-).

Kiu emas skajpumi kun ŝi, povos demandi Reneon pri ŝia skajpa nomo.

8. Februara societa kunveno

La 15-an de februaro 2017 ni kunvenis en la gastejo „Uns Eck“.

Jen kelkaj fotoj pri tio:

Edeltraut kaj Vernereto
Edeltraut kaj Vernereto
Vernerego
Vernerego
Brunjo kaj Birgit
Brunjo kaj Birgit

 

Manfred kaj Brunjo
Manfred kaj Brunjo
Vernerego, Reneo kaj Manfred
Vernerego, Reneo kaj Manfred
Vernereto kaj Reneo
Vernereto kaj Reneo

Pri la programo jam legeblis io en la 1-a Verda Informilo 01/2017 sub punkto 1.

9. Junulara E-Semajno en Stetino

Laŭ la vikipedia artikolo la 9-a JES je la jarŝanĝo 2017/2018 okazos en Ŝtetino. Espereble baldaŭ legeblos pliaj detaloj sur la oficiala paĝaro: http://jes.pej.pl/

10. Radioelsendoj en Esperanto

Jam sufiĉe longe ekzistas radioelsendoj en Esperanto. Diversaj retpaĝaroj informas pli malpli detale pri kelkaj el ili:

11. Jutubaj kanaloj en Esperanto

Eĉ ekzistas kelkaj diverstemaj Jutubaj kanaloj en Esperanto.

Jen listeto:

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de