VERDA INFORMILO, n-ro. 6/2016, 20a de oktobro 2016
GRÜNER BOTE, 06/2016, 20. Oktober 2016

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Zamenhof-tago en Berlino

La Zamenhoftago en Berlino okazos vendrede, la 25-an de novembro 2016 de la 15-a ĝis la 20-a horo en la oranĝerio „Kietzspinne“.

Jen ĝia adreso: Schulze-Boysen str.38 10365 Berlin

Interreto: http://www.kiezspinne.de/.

La aranĝo jam en 2014 tie okazis.

2. Societa kunveno en septembro 2016

La kunveno okazis en la gastejo „Uns Eck“.

Programeroj:

  • memoro pri d-r Detlev Blanke, mortinta la 20-an de aŭgusto 2016,
  • raporto pri la 101-a UK en la slovaka urbo Nitra (Edeltraut)
  • la 39-a SEFT (René),
  • Esperanto-ĝardena festo,
  • Esperanto-kurso je la 22-a de oktobro 2016 en Neubrandenburg
  • el la gazetro, Esperanto en radio, Verda Informilo ktp,
  • lingvaj ekzercoj,
  • atentigo, ke kelkaj trajtoj ne nur estas hindeŭropaj (René)
Abbildung 1: Societa kunveno en septembro 2016
Abbildung 1: Societa kunveno en septembro 2016

3. Aldono pri SEFT 2016

Krom la jam menciitaj programeroj ankaŭ okazis:

  • nokta migrado
  • supo el granda poto

SEFT okazis de la 5-a ĝis 14-a de augusto 2016.

Pliaj informoj legeblas sur http://esperanto-nb.de/seft/seft_eo.html

4. Kurso en oktobro / Kurs im Oktober

La 22-an de oktobro okazos kurseto por komencantoj, en la orienta kvartolo en „WEA-Treffen“.

Am 22. Oktober wird ein Anfängerkurs stattfinden, und zwar in der Oststadt im „WEA-Treffen“.

Weitere Infos dazu sind auf der Seite http://esperanto-nb.de/invitiloj/schnupperkursus_2016.html zu finden.

5. LAMA-kunveno en Güstrow

La 19-an de novembro okazos nia LAMA-kunveno en la urbo Güstrow. La kunveno komenciĝos je la 9-a horo.

Iom da programo:

  • honoro al d-ro Detlev Blanke / Gedenken an Detlev Blanke
  • detala raporto / Rechenschaft
  • aprobo resp. eleksto de la estraro / Bestätigung bzw. Wahl des Vorstandes
  • prelegoj / Vorträge
  • iom da turismo / Tourismus

Proponoj estas bonvenaj, prefere ĝis fino de oktobro. / Vorschläge sind willkommen, vorzugsweise bis Ende Oktober.

6. Ĝardenfesto

Ĉijare okazis la ĝardenfesto la 27-an de aŭgusto en malgranda rondeto.

Jen kelkaj fotoj:

Abbildung 2: Jen la malgranda rondeto
Abbildung 2: Jen la malgranda rondeto
Abbildung 3: Kelkaj ec migris tra la vilago Pragsdorf
Abbildung 3: Kelkaj eĉ migris tra la vilaĝo Pragsdorf

7. „Esperanto sur la strando“

En la ĉirkaŭaĵo de la urbo Sopot okazis la aranĝo „Esperanto sur la stando“. Legeblas pri tio sur la pago https://sites.google.com/site/esperantowsopocie/sveda-kongreso-en-gdansko-2015/esperanto-sur-la-strando-2016

8. Esperanto kaj kelkaj lingvaj trajtoj

Ofte ja legeblas kritikoj pri Esperanto, ke la jenaj trajtoj estus nur hindeŭropaj:

  • sama kazo kaj nombro de rilataj adjektivo apud substantivo (kongrueco)
  • pluralo post la numeraloj ekde 2

RP pro legado de diversaj informoj pri pli malpli ekzotaj lingvoj jam kelkfoje rimarkis, ke tiaj kritikoj parte rezultas el malsufiĉa informiteco.

En la jenaj nehindeŭropaj lingvoj la rilata adjektivo apud substantivo aperas en la sama nombro:

  • keta (tre malgranda lingvo en Siberio, kiu estas la lasta restinto de lingva familio, kie la adjektive same antaŭiras kiel en Esperanto. Tamen estas esceptoj.)
  • bantuaj lingvoj (svahila, kosa, kinjarvanda) – la adjektivo tie sekvas.
  • kelkaj finnougraj lingvoj (finna, estona, kie la adjektivo antaŭiras kaj tio okazas nur ĉe atributa uzo.)

Ĉe jenaj nehindeŭropaj lingvoj la substantivo aperas en la pluralo ekde la numeralo 2:

  • keta (vidu antaŭe)
  • bantuaj kvankam la numeralo ja sekvas.
  • akana (lingvo en Afriko)
  • gronlanda (sed krom tio estas uzata iu kazo)

9. Mesaĝoj pro 45jariĝo de ESN

El Herzberg venis jena mesaĝo:

Kara Werner, karaj geamikoj en Neubrandenburg, okaze de via jubileo ni tutkore gratulas al vi. Bone, vi majstris ĉiujn situaciojn. Ĉiam vi havas multajn ideojn kaj bone stiras la "esperplenan verdan ŝipon".

La Esperanto-Asocio Neubrandenburg havu sukcesan kaj belan futuron. Tion ni deziras al vi tutkore. Amike salutas i.k. Petro kaj Zsofia

Ni dankas pro la bondeziroj

10. 49-a ILEI-konferenco en Nyiregyháza, Hungario

Nin atingis informo pri la okazinta konferenco de ILEI:

Karaj Gekolegoj, rigardu la resuman foto-raporton pri la 49-a ILEI-konferenco en Nyiregyháza, Hungario

https://www.youtube.com/watch?v=ocVpu9RmzZk

Amike, Zsofia Korody AGEI-prezidanto

11. Feriado en Francio

Se vi volas feriadi aŭtune en Francio, jen iom da informo por vi.

AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto 5-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj de lundo, 24-a de oktobro, 18h ĝis mardo, 1-a de novembro 2016 tagmeze Kursoj kaj aliaj aktivaĵoj, programo por infanoj

Pliaj detaloj legeblas en la reto sub http://gresillon.org/spip.php?rubrique36&lang=eo

12. Ondo-Esperanto

Vernero informis pri Ondo-Esperanto en oktobro 2016:

  • 27. 9. 9 - 13 h antaŭprodukti en studio 4
  • 06.10. 18 - 19 h elsendo Ondo E-o 1
  • 13.10. 18 -19 h ripeto
  • 19.10. 16 - 17 h elsendo Ondo E-o 2
  • 20.10. 21 - 22 h ripeto.

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de