VERDA INFORMILO, n-ro. 3/2016, 10a de majo 2016
GRÜNER BOTE, 03/2016, 10. Mai 2016

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de

1. Ŝĉeĉina Esperanta Printempo 2016

De la ĝis okazis Ŝĉeĉina Esperanta Printempo, kiun partoprenis 11 esperantistoj el Germanujo kaj entute eĉ 60 personoj el 3 landoj, nome Pollando, Germanujo kaj Svedujo. La partoprenantoj loĝis komforte en klostro, ĉar ĉiuj aranĝoj okazis surloke.

La oficiala malfermo okazis la 22-an de aprilo je la 14-a horo.

Jen bildoj, kiujn sendis Vernero:

Abbildung 1: Birke kaj Bertilow
Abbildung 2: Koncerto

 

Abbildung 3: Brunjo, Birgit kaj Bernd en Ŝtetino

La aranĝo estis riĉa je diversaj programeroj, kiel komunaj manĝoj, diversaj prelegoj, koncertoj kaj kafoklaĉoj.

Krome okazis promenado tra Helaj Herbebenaĵoj kaj Parko de Kasproviĉ kaj ekskurso al la Smeralda Lago.

Abbildung 4: Sur la scenejo

 

Abbildung 5: Dum ekskurso ĉe la Smeralda Lago

La ekskurso al Smeralda Lago okazis la 24-an de aprilo ekde la 11-a horo.

Poste estis komuna tagmanĝo kaj fermo de la aranĝo.

La prelegoj okazis la 23-an de aprilo. Unue prelegis Krszysztof Łobacz antaŭtagmeze pri „la 60-jara historio de PEA Filio en Ŝĉecino“. Kaj posttagmeze prelegis Ela Malik pri „salubraj aspektoj de uzado de abelaj produktoj“.

La ekskursoj prezentis la „Verdan Ŝtetinon“ kiel la belan centran tombejon, la parkon de platanoj, la lagon ....,

Pro interesuloj okazis Sankta Meso en la kapelo de la klostro kun katolika pastro.

La organizantoj zorgeme pripensis ĉiun detalon de la aranĝo. Tre bele kaj digne prezentiĝis la granda salono kun Esperanto-dekoracio.

 

2. Informstando je la 1-a de majo 2016

La ni havis informstandon sur la centra placo de Neubrandenburg.

Jen kelkaj fotoj:

Abbildung 6: Reneo kaj Vernero apud juna virino
Abbildung 7: Ni diskutas

 

Abbildung 8: Vernero kun verda stelo
Abbildung 9: Reneo, Edeltraut kaj Vernero

Ĉijare ni estis triopo, kiu informis interesulojn pri Esperanto. Ni disdonis multajn faldfoliojn kaj kelkajn informilojn pri kurso por komencantoj. La kurseto okazos la 22-an de oktobro 2016.

3. Ondo Esperanto

En la lasta semajno de aprilo, do la 26-an de aprilo 2016, ni antaŭproduktis la elsendojn de majo.

Abbildung 10: Vernero kaj Reneo en studio 4

Krome ĉeestis ne nur „granda“ Vernero, sed ankaŭ „malgranda“ Vernero, kiu fotis kaj tial ne videblas sur la foto.

La unua elsendo aŭdeblis la 5-an de majo, je la 18-a horo kaj estos ripetata la 12-an de majo, je la 21-a horo.

La dua elsendo okazos la 11-an de majo, je la 18-a horo, kaj denove aŭdeblos la 20-an de majo, je la 15-a horo.

Ĉiuj elsendoj daŭras ĉirkaŭ unu horon kaj estas germanlingvaj. Ili ja celas informi germanlingvanojn pri Esperanto.

 

4. Pliaj datoj de 2016

Okazos ĉijare pliaj kunvenoj:

  • ĝis . (Bonvolu atenti, ke la dato ŝanĝiĝis.)
  • ĝis . (Bonvolu atenti, ke la dato ŝanĝiĝis.)
  • ĝis ,

La tri kunvenoj okazos en la gastejo „Uns Eck“ en la urbo Neubrandenburg. Gastoj estas bonvenaj.

Pliaj aranĝoj okazos aliloke:

  • SEFT - Somera Esperanto Familia Tendaro sur la tendejo „Zeltplatz am Dreetzsee“, apud la vilaĝo Thomsdorf, de la ĝis la
  • ĝardena festo la en la ĝardenaro „Daheim“, en la vilaĝo Pragsdorf.
  • „Schnupperkurs Esperanto“, am , im Neuwoba-Treff, Oststadt Neubrandenburg, Salvador-Allende-Str. 18

5. Kekso

Atingis nin la jena informo de la Germana Esperanto-Junularo:

Saluton!

Für dieses Frühjahr haben wir uns vorgenommen, die alten DEJ-Traditionen wieder aufleben zu lassen und ein KEKSO speziell für Jugendliche zwischen 12 und 18 Jahren stattfinden zu lassen.

Dabei werden wir in lockerer Atmosphäre spielerisch gemeinsam Esperanto lernen und das Wochenende verbringen. Natürlich kommen dabei auch Gruppenaktivitäten - gemeinsames Kochen oder ein Stadtspaziergang - nicht zu kurz.

Stattfinden wird das Ganze am Wochenende - im Kindergarten Baumhaus in Würzburg. Dort können wir übernachten, gemeinsam kochen und unsere Sprachkurse durchführen.

Da das Treffen speziell für Minderjährige konzipiert ist, werden wir natürlich das Freizeitprogramm auch in besonderer Weise gestalten, Menschen vom Bahnhof abholen und aufpassen, dass sich niemand unwohl fühlt.

Solltet ihr Fragen haben, könnt ihr mir jederzeit eine Mail schreiben (annika.foerster@esperanto.de).

Viele liebe Grüße,
Annika Förster
Vorsitzende der DEJ

6. La 38-a ĈEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO

Nin atingis la informo, ke de la ĝis okazos la 38a ĈEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO kun riĉa kaj varia E-PROGRAMO, en la pola vilaĝo Mielno apud la Balta maro.

Pliaj detaloj troveblas en la reto sur la paĝaro www.esperanto.cba.pl

7. Germana Esperanto-Instituto - Sekcio pri lingvaj ekzamenoj

Atingis nin la jena informo:

Saluton,

certe vi jam legis, ke Germana Esperanto-Instituto - Sekcio pri lingvaj ekzamenoj invitas interesiĝantojn al Esperanto-ekzamenoj laŭ la gradoj : "Lingva kapableco" kaj "Supera ekzameno".

Jen la ekzamendatoj: kaj

De la ĝis la okazos GEA-preparseminario.

Bv. skribe anonci vian partoprenon.

Anticipe ni dankas al vi.

Bonvenon!

Amike salutas

Petro Zilvar Zsofia Korody

esperanto-zentrum@web.de

8. Akademia Dokumentaro

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK), Aprilo 2016

  • BK I: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro. 3-a eld. Aprilo 2015 (2 Mb)
  • BK II: Vortaro Oficiala (Universala Vortaro). 5-a eld. Aprilo 2015 (2,7 Mb)
  • BK III: Zamenhofa Verkaro (aperonta)
  • BK IV: Akademia Dokumentaro. 1-a eld. Aprilo 2016 (3,2 Mb)
  • BK V: Akademia Nomaro (aperonta)
  • BK VI: Zamenhof, Lingvaj Respondoj (nova ampleksigita eld., aperonta)
  • BK VII: Kabe, Vortaro de Esperanto (1910). 3-a reeld. Marto 2016 (2 Mb)

Jen la paĝaro: http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto.

9. Tabulo pri fama esperantistino Ino Kolbe

En februaro 2016 legeblis en la gazeto „Leipzig live“ artikolo pri Ino Kolbe. Omaĝe al ŝi oni inaŭguris tabulon en la „Delitzscher Straße“, kie Ino loĝis ĝis la 16-a de februaro 2010. La aranĝon partoprenis kelkaj esperantistoj kaj la filino de Ino Kolbe.

Dankon pro la informo al Helga Plötner el Saksio.

10. Danko de Ralf pro kondolencoj

Ralf Kuse dankis per letero al familio Pfennig al la Esperanto-Societo Neubrandenburg pro la kondolencoj post la forpaso de sia edzino Wiebke la 19-an de jarnuaro 2016.

11. Feriado en Grésillon

Ni ricevis informojn pri kelkaj aranĝoj en Grésillon:

  • ĝis : La Luaro laŭ la vortoj. Gloraj verkistoj kaj la kasteloj de la Luaro. Kultura kaj turisma semajno kun Catherine Kremer - Aliĝlimo proksima !
  • ĝis : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto kun Christian Rivière. Komparstudo de la tempo-problemo inter Esperanto kaj la franca
  • ĝis : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno kun Mikaelo Bronŝtejn, Tim Morley, Przemek Wierzbowski, Christophe Chazarein, Marion Quenut
  • ĝis : Festa semajno por infanoj, adoleskantoj kaj familioj, por prepari la novan lernojaron kun Elisabeth Barbay, Ansofi Markov, Jean-Luc Kristos, Nicky Janssen...

Por interesuloj jen la adresoj:

Poŝtadreso: Maison Culturelle de l'Espéranto, Grésillon, 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU
France Telefono: +33-2.41.89.10.34

Retpoŝto kastelogresillon.org
Retejo: www.gresillon.org aŭ nur gresillon.org

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: Werner Pfennig hat diese Aufgabe an René übergeben!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de