VERDA INFORMILO, n-ro. 5/2016, 2a de septembro 2016
GRÜNER BOTE, 05/2016, 2. September 2016

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. SEFT 2016

Jam la 39-an fojon okazis SEFT sur la tendejo „Campingplatz am Dreetzsee“ kun iom pli ol 50 partoprenantoj. Ĝi ĉijare okazis en la unua kompleta semajno de aŭgusto, do de la 5-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2016.

Dum iom pli ol semajno partoprenis kelkaj familioj kaj kelkaj unuopuloj nian tradician SEFT. La aĝo variis inter kelkaj monatoj kaj 80 jaroj. Partoprenantoj venis el du landoj, nome Germanujo (el la federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomerio, Brandenburgio, Berlino, Nordrejn-Vestfalio kaj Baden-Virtembergio) kaj Nederlando.

Okazis diversaj programeroj:

  • migradoj piede, aŭte aŭ per biciklo
  • bivakfajro apud Dreetzsee, kie kelkaj interesuloj bakis bastonajn kukojn (aŭ eble panojn?)
  • bakado de patkukoj sub gvido de Klaas
  • banado en du puraj lagoj
  • diskutrondoj pri diversaj temoj, parte eĉ en Esperanto
  • vesperaj fabelhoroj, subtenataj de Thomas, René kaj Werner

La sekvonta SEFT 2017 okazos de la 22-a ĝis la 30-a de julio 2017.

Ĉiuj interesuloj devas persone aliĝi ĉe la tendeja administrejo ĝis la 31-a de marto 2017, kun nombro de personoj kaj tendoj resp. logoĉaroj.

Jen kelkaj fotoj:

Abbildung 1: Klaas ĝuas kekson
Abbildung 2: Anneke

 

Abbildung 3: Werner ĝuas SEFTon
Abbildung 4: Brunjo

 

Abbildung 5: Kelkaj SEFTanoj el diversaj federaciaj landoj
Abbildung 6: Rondeto ĉe Trine

 

Abbildung 7: Anneke okupiĝas pri ŝtonoj
Abbildung 8: Brunjo kaj Anneke prilaboras ŝtonojn

 

Abbildung 9: Emil kiel unu el la plej junaj partoprenantoj je la mano de sia avo Werner
Abbildung 10: Uta ĝuas SEFTon

 

Abbildung 11: Apud bivakfajro
Abbildung 12: Reneo sidis apud bivakfajro

 

Abbildung 13: La bivakfajro forte brulas
Abbildung 14: Klaas bakas patkukon

 

Abbildung 15: Diana bakas patkukon por Olaf
Abbildung 16: Conny ĝuas SEFTon

 

Abbildung 17: Brunjo kaj Vernereto
Abbildung 18: Kiu konas ĉi tiun skarabeton?

 

Abbildung 19: Emil ludas dum SEFT
Abbildung 20: Brunjo, René kaj Thomas migras kun Emil tra arbaro

 

2. Gazetaraj artikoloj

Jam en februaro 2016 legeblis artikolo pri Esperanto sub la titolo „Hodiaŭ mi lernas Esperanton“ en la gazeto „Süddeutsche Zeitung“.

Jen ligilo al ĝi: http://www.sueddeutsche.de/bildung/kunstsprache-hodia-mi-lernas-esperanton-1.2854062

Jam en januaro estis artikolo en „Mitteldeutsche Zeitung“.

Jen ligilo al ĝi: http://www.mz-web.de/wittenberg/esperanto-in-graefenhainichen-es-klingt-wohltuend-charmant-23399768

En la reto legeblas la artikolo „Esperanto: Der Traum einer gemeinsamen Sprache“.

Jen ligilo al ĝi: http://www.treffpunkteuropa.de/der-traum-einer-gemeinsamen-sprache

3. Nachruf / Nekrologo

Nin atingis malĝoja novaĵo http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/bilder/traueranzeige.png

Forpasis la internacie agnoskata sciencisto, saĝa pioniro, ĉiam helpema kolego kaj amiko d-ro sc. Detlev Blanke, je la 20-a de aŭgusto 2016.

Vidu ankaŭ pri li en

4. Bundesarchiv - Der Esperanto-Verband im Kulturbund der DDR

Troveblas multaj informoj pri la Esperanto-movado enkadre de la Kulturligo.

Jen ligilo pri ĝia biblioteko https://www.bundesarchiv.de/findbuecher/sapmo/b_esperanto/index.htm

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: Werner Pfennig hat diese Aufgabe an René übergeben!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de