Verda Informilo, nro. 4/2015, 26a de
majo 2015

Grüner Bote, 04/2015, 26. Mai 2015

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de

1. Stettin / Ŝtetino

Am 18. April waren viele von uns nach Stettin zum dortigen Treffen „Stettiner Esperanto-Frühling 2015“ gereist. Das Programm war sehr interessant.

La 18-an de aprilo multaj el ni vojaĝis al Ŝtetino, al la tiea kunveno „Ŝĉecina Esperanta Printempo 2015“. La programo estis tre interesa.

Abbildung 1: Unu el la tabloj en la gastejo,
antaŭ la ŝipekskurso
Abbildung 2: Krzysztof kaj Vernero

 

Abbildung 3: Unu el la tabloj post la
ŝipekskurso
Abbildung 4: Janusz kaj Edeltraut

2. Prenzlau

La 25-an de aprilo 2015 okazis esperanta aranĝo en la urbo Prenzlau. Tie partoprenis esperantistoj el Meklenburgio-Antaŭpomerio, Brandenburgio, Berlino kaj Pollando.
Ankaŭ tie okazis ŝipekskurso, dum kiu ni survoje povis rigardi belajn pezajĝojn, kastorajn burgetojn kaj veturis sur du belaj lagoj.

Abbildung 5: Iom post nia alveno en Prenzlau
Abbildung 6: Jen polaj kaj germanaj
esperantistoj

 

Abbildung 7: Sur la ŝipo
Abbildung 8: Kvaropo el poloj kaj germanoj

 

Abbildung 9: Petro inter du ĉarmaj polinoj
Abbildung 10: Sur la ŝipo, sed en la fermita
ferdeko

 

Abbildung 11: Granda rondo sur la ŝipo
Abbildung 12: René fotis sin mem per sia tabula
komputileto

 

Abbildung 13: Poloj en la gastejo
Abbildung 14: Fritz prelegas pri la nova jubilea
libro de la berlinaj esperantistoj

3. Infostand / Informstando

Am 1. Mai 2015 hatten wir einen Infostand auf dem Marktplatz in Neubrandenburg.
La 1-an de Majo 2015 ni havis informstando sur la centra placo en Neubrandenburg.

Abbildung 15: Vernero kaj Reneo
Abbildung 16: Vernero

4. Vereinstreffen im Mai 2015 / Societa kunveno en majo 2015

Am 6. Mai trafen wir uns in der Gaststätte „Uns Eck“.
La 6-an de majo ni renkontiĝis en la gastejo „Uns Eck“.
Tagordo:

5. Informo el Berlino

Ni ricevis la jenon informon el Berlino:
Saluton.
Iuj el vi konas la videintervjuon kun Ludwig Schödl, kiun preparis Fritz Wollenberg kaj d-ro
Blanke en 1993. Dum pli ol du horoj Ludwig Schödl parolas pri Esperanto en Berlino: La
fondokongreso de IPE, la kontraŭleĝa presado de E-informiloj en la nazia tempo, lia fuĝo el
Germanujo, lia kaptiĝo en Francujo, lia tempo en Gestapo-malliberejo ĉe Alexanderplatz, liaj
laboro por Eo en GDR, liaj vizitoj al kaj de la Stasi kaj pri la unua E-renkontiĝo en orienta
Berlino sur lago Müggelsee.
Jen la ligilo: https://youtu.be/YV8RDtJuX58?list=PLjMq6XfW_Arv9oVJgK7SI2jwvD4f5iJJN
La intervjuo okazas en la germana lingvo.
Ni jam en 2009 havis artikolon pri Ludwig Schödl en la Verda Informilo 3/2009:
Jen la ligilo: http://www.esperanto-nb.de/informiloj/2009/verda_informilo2009_03.html
Ankaŭ la artikolo en 2009 pri li estas germanlingva.

6. 37-a ĈEBALTA ESPERANTISTA PRINTEMPO

Baldaŭ okazos la 37-a ĈEP, en Mielno, nome de la 9-a ĝis 20-a de junio 2015.
Pliaj informoj legeblas en la reto: http://www.esperanto.cba.pl/mielno.html

7. Esperantowelle /Ondo Esperanto

Elsendoj:

La antaŭproduktado de la juniaj elsendoj okazos la 27-an de majo antaŭtagmeze.

8. Informo el Kubo pri tiea kongreso en novembro 2015

Estimataj gekolegoj!

La Estraro de Kuba Esperanto-Asocio anoncas la okazigon de la

6-a Kongreso de KEA
18-22 novembro 2015
Havano, Kubo

Kongresa temo: Lingvoj kaj kulturoj: identeco en diverseco.

Ni planas la partoprenon de 150 aktivaj kubaj geesperantistoj en reprezento de ĉiuj filioj kaj
grupoj de KEA, kaj kompreneble, ni tre esperas pri la partopreno de eksterlandaj
gesamideanoj, sen kiuj la kongreso ne spertos tiun apartan kaj unikan guston de internacieco.

La kongresejo estos la sidejo de la Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj de Kubo,
organizaĵo kun kiu KEA de kelkaj jaroj tenas kunlaborajn rilatojn, situanta en la moderna
parto de Havano, tre facile atingebla el la tuta urbo.

Ni tre dankas la helpon por diskonigi tiun ĉi alvokon kaj plaĉe restas je dispono por respondi
al demandoj de interesitoj.

Jen ligilo al la Kongresa Bulteno:
https://dl.dropboxusercontent.com/u/1107821/6kongreso_kea_kongresa_bulteno.pdf

Laŭpete ni tre volonte sendos ĝisdatigon de la kongresaj preparlaboroj kaj programo.

Amikan saluton en la 47-a Semajno de Internacia Amikeco!

Alberto F. Calienes

Mesaĝo kun foto el Kubo
Nin atingis la jena informo:
saluton mi sendi foto de grupo de amiko en la domo de gonzalo en santiago de kubo.
eduardo

Abbildung 17: Esperantistoj en Santigo de Kubo

9. Invito al Somera Esperanto-Studado (SES 2015)

Atingis nin la jena informo el Slovakio:

Kara lernu!-uzanto,
Ni invitas vin partopreni la jubilean 10-an Someran Esperanto-Studadon (SES). ĉi-jare ĝi okazos en la urbo Martin, Slovakio (11-19.07.2015) - http://ses.ikso.net
En la jaro 2016 verŝajne SES ne okazos (en Slovakio tiam okazos Universala Kongreso de Esperanto, en la urbo Nitra), des pli ni nun invitas vin partopreni la ĉi-jaran SES. Venu lerni ion novan, plezure pasigante la tempon.
La novaĵojn sekvu en la retpaĝo: http://ses.ikso.net/ kaj en la sociaj retoj: SES SK en Facebook (https://www.facebook.com/pages/SES-SK/651270114929727).
Ĝis la 31-a de januaro daŭras la unua aliĝperiodo do hastu por profiti la malplej altajn kotizojn!
Ni esperas renkonti vin dum SES 2015!
Via SES-teamo

10. Pri esperantaj vortaroj kaj terminaroj

Bernhard Pabst skribis intersan bibliografion pri vortaroj kaj terminaroj, nome „Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 „.
Jen ligilo: http://esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB

Anschriften

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: Werner Pfennig hat diese Aufgabe an René übergeben!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de