Verda Informilo, nro. 3/2015, 26a de
majo 2015

Grüner Bote, 03/2015, 26. Mai 2015

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de

1. Leserbriefe / Legantoleteroj

El Kubo:

Gonzalo staras en la mezo. Roberto dekstre en blanka T-ĉemizo, apud Vilhelmo.
Tiuj tri amikoj ĉiutage laŭvice zorgis pri Vernero en la kliniko.

El Pollando:

Dankon por la informoj.
Mi enhavigas la ligilon al mia retejo pri la iniciato pri Radio Romo en Esperanto:
https://plus.google.com/101924880032402005905/posts/2y69bbmYfeP
Esperanto kaj Radio Romo: oni ciferigas la arkivon de 70 jaroj de radio-elsendoj
Amike
Andreo

2. Mesaĝo el Kubo

Nin atingis la jena informo el Kubo:

Estimataj gekolegoj!

La Estraro de Kuba Esperanto-Asocio anoncas la okazigon de la

6-a Kongreso de KEA
18-22 novembro 2015
Havano, Kubo

Kongresa temo: Lingvoj kaj kulturoj: identeco en diverseco.

Ni planas la partoprenon de 150 aktivaj kubaj geesperantistoj en reprezento de ĉiuj filioj kaj grupoj de KEA, kaj kompreneble, ni tre esperas pri la partopreno de eksterlandaj gesamideanoj, sen kiuj la kongreso ne spertos tiun apartan kaj unikan guston de internacieco.

La kongresejo estos la sidejo de la Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj de Kubo, organizaĵo kun kiu KEA de kelkaj jaroj tenas kunlaborajn rilatojn, situanta en la moderna parto de Havano, tre facile atingebla el la tuta urbo.

Ni tre dankas la helpon por diskonigi tiun ĉi alvokon kaj plaĉe restas je dispono por respondi al demandoj de interesitoj.

Jen ligilo al la Kongresa Bulteno:
https://dl.dropboxusercontent.com/u/1107821/6kongreso_kea_kongresa_bulteno.pdf

Laŭpete ni tre volonte sendos ĝisdatigon de la kongresaj preparlaboroj kaj programo.

Amikan saluton en la 47-a Semajno de Internacia Amikeco!

Alberto F. Calienes

3. Esperanto-Bibliothek in Aalen

Deutsche Esperanto-Bibliothek
p.a. Karl Heinz Schaeffer
Schulstr. 17
73432 Aalen
Sendis la jenan mesaĝon:

Estimata s-ino Dallmer!
Ich habe heute Ihr unerwartetes Paket mit für uns wertvollen Büchern ordentlich und mit Dank
erhalten.
Es ist schön, dass Sie an unsere Bibliothek gedacht haben und diese Bücher nun nicht dem Papiermüll anheim fallen, wie Sie so nett geschrieben haben. Unser Ziel ist es, Titel, die wir noch
nicht zwei- bis dreimal besitzen, für die Zukunft zu konservieren und darüber hinaus erhaltene Titel besonders zu lagern, um sie anderen Esperanto-Bibliotheken zu überlassen. Das hat sich sehr
bewährt und zwar im doppelten Sinne, da auch wir vom Büchertausch Vorteile haben. Es tut mir sehr leid, dass Ihre Krankheit Sie an Ihren Esperanto-aktivitäten hindert, aber uns haben
Sie mit Ihrer Sendung eine große Freude gemacht. In diesem Sinne wünsche Ich Ihnen nach Möglichkeit alles Gute.

Kun koraj salutoj restas
Karl Heinz Schaeffer
afergvidanto de GEB

Abbildung 1: In diesem Gebäude, dem Torhaus
in Aalen, befindet sich unsere Bibliothek
Abbildung 2: Hier sehen Sie meine Frau und
mich als zwei von fünf Mitarbeitern der
Bibliothek.

Ni aliĝas al la bondeziroj por s-ino Dallmer.

4. Ondo Esperanto

Vernereto skribis:

Die Themensendung beschäftigte sich mit dem "Tag der Mutterspache", der alljährlich unter dem Schirm der Unseco begangen wird. Von den ca. aktuell 7.000 praktisch genutzten Sprachen sind
derzeit 2 bis 3 tausend von Aussterben bedroht.

Zu Gast war Herr Willi Behnick von der Bürgerinitiative für mehr deutsche Sprache im öffentlich-rechtlichen Rundfunk. Diese neu gegründete Initiative im Land MV schon eine Menge bewegt und
ist derzeit damit beschäftigt, ihre Basis zu verstärken und ein Netz von ähnlichen Gruppen im gesamten Bundesgebiet zu schaffen.

Stefan brachte einen Überraschungsbesuch mit, Mohamed aus Mauritanien, er ist Asylbewerber und wohnt in der Nähe von Neubrandenburg. Auf Grund seiner Sprachkenntnis (Stefan beherrscht acht Sprachen) hilft er gerne bei den Sozialeinrichtungen als Dolmetscher aus. WP

Abbildung 3: René, Werner und unserer Gast,
Herr Willi Behnick
Abbildung 4: René, Werner und unserer Gast,
Herr Willi Behnick

5. Ausflug nach Stettin

Saluton, karaj geamikoj,
schon vor einigen Wochen habe ich die Einladung (Anhang) versandt, um Interessenten über das
gesamte Treffen zu informieren.
Unserer Freude aus Stettin haben uns mit einem drei-Tage-Programm überrascht, einige unserer
Runde werden an allen Tagen am Frühlingstgreffen teilnehmen.
Aber für den Sonnabend, dem 18. April 2015 laden wir für einen Tagesausflug ein.
Bitte schaut Euch das Programm vom Sonnabend an, es beginnt mit einem Frühstück in der
Gaststätte "Zamkowa" auf der Burg der Pommersche Herzöge (Pomeriaj Princoj) in der Straße
Rycerska 3.
Danach Schiffsausflug auf der Oder, Besuch der Wallanlagen der Burg und andere tolle Sachen.
Die Neubrandenburger fahren per Eisenbahn:
Hauptbahnhof NB ab: 07.25 Uhr
an Stettin, Hauptbahnhof: 08.54 Uhr.
Dort Geldumtausch von Euros in Zloty und per Auto zur Burg.
Rückreise, wenn nicht basisdemokratisch anders entschieden:
ab Stettin Hauptbahnhof: 17.00 Uhr,
an Neubrandenburg: 18.27 Uhr.

Wir kaufen eine Gemeinschaftsfahrkarte und bitten Euch umgehend um verbindliche Anmeldung.
Alle Kosten werden individuell getragen.
Ĝis baldaŭ und herzliche Grüße
Brunhilde Pfennig
0395 422 13 98 (AB)
vorstand@esperanto-nb.de

6. UEA petas

Nin atingis el Rotterdam:

Por memorfesti la 30 jarojn ekde la UNESKO Rezolucioj de 1985, kiu instigis internaciajn ne-registarajn organizojn (NRO) uzi Esperanton inter NRO-j kaj UNESKO, ni invitas internaciajn
NRO-jn relegi la UNESKO Rezolucion kaj inkluzivi Esperanton en siaj retejoj.
Por tiuj kiuj inkluzivis Esperanton en siaj retejoj, dankon pro via ago de respekto al la mondo korpo, UNESKO.
Tiujn internaciajn neregistarajn organizojn kiuj faris rezolucion por subteni la uzon de Esperanto ni rememorigas honori vian rezolucion.
UNESKO Rezolucio 1985 deklaris:
Internaciaj Neregistaraj Organizoj kiuj faris rezolucion por subteni la uzon de Esperanto estas:
Legu ĉi tie
http://www.uea.org/teko/rezolucioj

7. PRINTEMPAS en Gresillon

Atingis nin:

Karaj lernantoj,
Mi atentigas vin : printempo jam komenciĝis!
Ne prokrastu vian aliĝon al la studperiodo kiu permesas al vi lerni efike Esperanton, kaj prepari vin
por interŝanĝi kontentige kun la multaj eksterlandanoj kiuj vi renkontos en Lille somere.
Ni provos trejni vin por diskuti, debati, ktp... por ĝui plene Universalan Kongreson.
Eĉ se vi ne intencas partopreni UKon, vi certe volos uzi Esperanton dum internacia renkontiĝo ĉu
ne?
Vizitu nian retpaĝon http://gresillon.org/spip.php?rubrique20&lang=eo kaj aliĝu aŭ por la
studperiodo aŭ por la ekzameno KER.

Kore
Jannick Huet

8. ĈEA-Retkomunikoj

Nin atingis el Ĉeĥujo:

ĈEA-Retkomunikoj estas neregula informilo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio sendata al ĉiuj rete
atingeblaj membroj de ĈEA kaj ankaŭ al nemembroj, kiuj per ajna maniero montris intereson pri la
Esperanto-movado en Ĉeĥio. Ĝi neniam enhavas aldonaĵojn. Se vi tamen ne volas ricevadi ĝin,
sufiĉas respondi per simpla "ne sendadu" kaj ni tuj eligos vin de la dissendolisto.
Enhavo:
1. VORTOJ DE LA ĈEFREDAKTORO
2. RETKOMUNIKOJ EN PDF-FORMATO
3. MALLONGAJ AKTUALAĴOJ
4. AKTUALAĴOJ EN WWW.ESPERANTO.CZ
5. NOVAĴOJ EN PAĜO DE ESPERANTO-MUZEO EN SVITAVY ĈE LA SOCIA RETEJO
IPERNITY
6. ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS
7. LISTO DE ARANĜOJ
1. VORTOJ DE LA ĈEFREDAKTORO
Pasis jam kelkaj monatoj, kiam mi decidis finfine denove sidiĝi al mia portebla komputilo kaj
komenci skribi novan numeron de ĈEA-Retkomunikoj. Origine mi planis dissendi la numeron
antaŭ Kristnasko, sed pro studaj devoj mi decidis iom atendi. Espero krei la numeron baldaŭ post
Kristnaskaj festoj ankaŭ ne estis efektivigita, studado estis pli grava. Tamen finfine la tempo venis
kaj do vi povas legi novan, unuan numeron de ĈEA-Retkomunikoj en la jaro 2015.
Do, agrablan legadon!
PS: Ŝparu la naturon - se eblas - ne printu tiun ĉi numeron de ĈEA-Retkomunikoj, se ne nepre
necesas.
Estu amiko de la naturo!
2. RETKOMUNIKOJ EN PDF-FORMATO
Kiel tradicie, ankaŭ tiu ĉi numero de ĈEA-Retkomunikoj en PDF-formato KUN KOLORAJ
FOTAĴOJ elŝuteblas ĈI TIE: http://www.esperanto.cz/soubory/retkomunikoj-2015-1.pdf
ARKIVO de Retkomunikoj troveblas ĈI TIE: http://www.esperanto.cz/eo/cxea-interne/arkivo-de-retkomunikoj .
3. MALLONGAJ AKTUALAĴOJ
3.1 Invito al paradizo
Nome al Paradizo Bohemia norde de Prago, al la pensiono ESPERO
(http://home.tiscali.cz/penzionespero/esperanto/espindex.htm) en Skokovy, kie okazos samtempe du
jam tradiciaj klerigaj aranĝoj: 21.-26.4. la 41-a LINGVA SEMINARIO, organizata de Asocio de
Esperantistoj-Handikapuloj kunlabore kun E-rondeto Mladá Boleslav (20.-26.4.) kaj la 10-a
interreta seminario SABLA PRINTEMPO, organizata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kunlabore kun E-
klubo Písek (23.-26.4.). En familieca etoso kaj en ĉarma naturmedio atendas vin antaŭtagmeza
instruado (ĉu lingva konversacio, ĉu trejnado de voĉo kaj realigo de voĉregistraĵoj), posttagmezaj
ekskursoj, promenoj kaj artaj atelieroj kaj vesperaj programoj (prelegoj, ludoj, filmprojekciadoj,
kantado k.a.).
Prezo 420,- CZK por tranokto (en 2-maks.4litaj ĉambroj kun lavujo kaj komunaj necesejoj/duŝejoj)
kaj 3 manĝoj/popersone kaj tage, programkotizo nuraj 100,-200,-CZK (laŭ daŭro de restado)
ebligas partoprenon en programo de ambaŭ aranĝoj laŭplaĉe. Aliĝilojn kaj pliajn informojn vi
trovos en www.esperanto.cz en KALENDARO DE ARANĜOJ. Jen fotogalerio de la aranĝoj kaj de
la okazloko: http://muzeum.esperanto.cz/eo/galerio/40-seminare-v-penzionu-espero-v-ceskem-raji-
seminarioj-en-la-pensiono-espero.html Kontaktoj : drahotova@esperanto.cz (Lingva seminario) kaj
pavla.dvorakova@esperanto.cz (Sabla Printempo). Ni volonte konsilos vin pri taŭga trafikkonekto.
Bv. aliĝi plej malfrue ĝis la 31-a de marto 2015! Ni antauĝojas atedante vin!
3.2 Esperanto-muzeo partoprenas en la internacia filmkonkurso
Ĉina Radio Internacia iniciatis internacian konkurson pri mallongaj filmoj, origine verkitaj en
Esperanto, pri la temo "AMO KAJ TEO". Ĝis fino de novembro 2014 kolektiĝis ĉirkau 50 filmoj el
la tuta mondo - inter ili ankaŭ 10minuta filmeto, kreita de membroj de Klubo de amikoj de
Esperanto Svitavy. Komence de februaro faka komisiono jam elektis 10 plej bonajn videojn. Tamen
ĜIS FINO DE MARTO la filmojn povos prijuĝi ankaŭ vasta publiko (do ankaŭ vi!) pere de
interreta voĉdonado - la plej sukcesaj ricevos valorajn premiojn. Krome ankaŭ ĉiu voĉdonanto
havas la ŝancon ĉiusemajne esti lotumita kaj ricevi donacon simbolantan la ĉinan kulturon!
La filmon de la svitava klubo vi povas rigardi ĈI-TIE: https://www.youtube.com/watch?v=ShltWvCay8w
Se vi volas subteni la filmon kaj kaj la muzeon, vi povas doni al ĝi vian voĉon! Kiel? En
http://esperanto.cri.cn/filme/14tea3.htm en listo de konkursaĵoj la filmo estas en la sesa linio
maldekstre (vi trovos ĝin laŭ fotaĵo de Esperanto-Muzeo, resp. de la Ottendorfer-Domo). Vi klakos
al la suba kadreto signante ĝin. Tute sube de la sama paĝo vi notos vian nomon kaj retadreson (la
aliaj indikoj estas NEdevigaj) kaj klakos al "SENDU". Sur la supre menciita retpaĝo vi povas spekti
ankaŭ aliajn konkursajn filmojn. Dankon por via eventuala subteno! Ĝu sendube helpos fortigi
prestiĝon de la muzeo (kiu estas ja ankaŭ sidejo de nia asocio!) en okuloj de la urbaj instancoj (oni
jam skribis pri la konkurso en la gazeto Svitavský deník
( http://svitavsky.denik.cz/kultura_region/esperantiste-soutezi-o-nejlepsi-snimek-0115-20150113.html).
Ligi fizikan viziton de la muzeo kaj de ĝia nuntempa ekspozicio "Esperanto kaj
kolektado" kun Esperanto-aranĝo vi havas la okazon kadre de la
REGIONA RENKONTIĜO SABATE LA 25-AN DE APRILO 2015. Antaŭtagmeze vizito de la
renesanca kastelo en Moravská Třebová, post alveturo al Svitavy kaj komuna tagmanĝo
vojaĝprelega kaj amuza programo en la muzeo. Pliaj infornoj haveblas ĉe: svitavy@esperanto.cz. Vi
estas elkore invitataj!
3.3 Retradio Muzaiko - por vi, por via familio
Aŭskultu Muzaikon por aŭdi Esperantajn voĉojn el la tuta mondo. Muzaiko estas sendependa
retradio en Esperanto, kiu elsendas dum 24 horoj ĉiutage. Muzaiko estas komunuma retradio, sekve
se vi ŝatus, ke la aliaj aŭdu vian voĉon, skribu al info@muzaiko.info. Parolu, intervjuu por Muzaiko
por vigligi la tutmondan E-komunumon!

Aŭskultu, kunkreu ankaŭ vi tiun movadaĵon, kiu ekde pli ol tri jaroj senĉese funkcias. Skribu al
info@muzaiko.info por helpi kaj aŭskultu ĝin ĉe muzaiko.info!
4. AKTUALAĴOJ EN WWW.ESPERANTO.CZ
Ni invitas vin al regulaj vizitoj ĉe http://www.esperanto.cz/eo/aktuality kaj informas vin pri la novaj
artikoloj el la lastaj semajnoj:
Artikoloj en esperanto en www.esperanto.cz
Suplemento al Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof
http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/suplemento-al-nova-retligilaro-pri-d-ro-zamenhof.html
En decembro 2010 ni aperigis en tiu ĉi rubriko referencan artikolon Nova retligilaro pri d-ro
Zamenhof, kiu vekis sufiĉe grandan internacian reeĥon kaj ĝis nun vizitis ĝin pli ol 9 600 personoj.
Omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof ni prezentas al vi nove kompilitan liston, kiu inkluzivas
elekton el la trovitaj novaĵoj aperigitaj en Interreto plejparte en la jaroj 2011–2014. Se vi scias pri
plia kvalita kaj utila dosiero, ne hezitu informi nin pri la koncerna ligilo pere la de komentaria
formularo. Disvastigo de tiu ĉi artikolo tra Esperantujo estas dezirinda kaj bonvena!
Novaj fotogalerioj en la muzea retejo
http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/novaj-fotogalerioj-en-la-muzea-retejo.html
Ni ofertas al vi fotogalerion el la inaŭguro kaj elekton de la ekspoziciaĵoj de la nova tema
ekspozicio „Esperanto kaj kolektado“, okazinta en Esperanto-Muzeo Svitavy la 27-an de septembro
2014, kaj samtempe ilustran virtualan kolekton „Famaj esperantistoj kaj favorantoj de Esperanto sur
kolektmaterialoj“ (poŝtmarkoj, bankbiletoj, moneroj, medaloj).
Interesa prelego pri interreta trompado
http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/interesa-prelego-pri-interreta-trompado.html
Kiel vi ŝajne scias de la novaĵo, kiu aperis en majo en nia retejo, Esperantista klubo en Brno kaj
Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno komune publikigas multajn prelegojn, kiuj
okazis en la klubejoj. Hodiaŭ ni ŝatus informi vin pri alia interesa kaj utila prelego.
Preparatas kurso de Esperanto sur retejo Duolingo
http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/preparatas-kurso-de-esperanto-sur-retejo-duolingo.html
En la epoko de interreto naskiĝas novaj eblecoj por ricevado de informoj, por komunikado, sed
ankaŭ por lernado. Oni povas per interreto lerni per virtualaj e-kursojn multajn diversajn temojn,
inter alie lingvojn. Inter esperanta komunumo estas konata projekto lernu!, sed dume naskiĝas aliaj
paĝoj por lerni naciajn lingvojn (E@I kreis kursojn por lerni la slovakan aŭ germanan lingvojn).
Duolingo estas unu el tiuj paĝoj. Kion ĝi ofertas kaj kiel ĝi funkcias? Kaj kia estas rilato inter
Duolingo kaj Esperanto?

9. Trovaĵo el la esperanta vikipedio

La 11-an de majo RP hazardis trovis interesan novaĵon en la esperanta vikipedio.

Sur la paĝo http://www.auswaertiges-amt.de/cae/servlet/contentblob/373556/publicationFile/131097/BundesrepublikDeutschland.pdf
legeblas la oficiala nomo de Germanio, nome „Federacia Respubliko Germanujo“ eĉ en Esperanto!

Anschriften

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: Werner Pfennig hat diese Aufgabe an René übergeben!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de