Verda Informilo, nro. 01/2015, 29a de
januaro 2015

Grüner Bote, 01/2015, 29. Januar 2015

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de

1. Neujahrsgrüße

Besinnliche Weihnachtstage, einen erholsamen Jahresausklang, viel Glück und Gesundheit im
neuen Jahr.

Sylvia Bretschneider
Präsidentin des Landtages Mecklenburg-Vorpommern

2. Leserbriefe / Leteroj de legantoj

Aus Brasilien / El Brazilo
Saluton Verner,

Gratulon pro via Verda Informilo!
Ĝi estas tre interesa!
Tutkore dankon!
Amike salutas vin kaj vian familon,
Karlo Alberto

El Kubo
Kara Werner,

Okaze de la 20a datreveno de nia provinca filio, sabaton la 6a de decembro ni celebris...

Jen du fotoj kie ni aperas, Yenisey, Eduardo kaj mi. Yenisey salutas vin elkore kaj sincere, ŝi informis ke, Iliana estas en Venezuelo laborante kiel flegistino dum 2 jaroj, baldaŭ ŝi jam revenos Kubon...

Fartu bonege kaj salutojn al via edzino kaj al UTA...
Via amiko Vilhelmo elkore.

Ni gratulas al niaj kubaj geamikoj pro la 20a datreveno de la provinca filio.

3. Juna Amiko

Nin atingis la jena novaĵo:

Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato!

"Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon.

Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto ni skanis iujn 133 ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ĝin en interreta biblioteko por publika legado en pdf-formato.

Adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/

Estonte la freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrastado.

Ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo estis s-ro Kurucz Géza, nun honora membro de ILEI. Ekde la pasinta jaro la revuo estas redaktata kaj prizorgata de Stano Marček.

4. Wir trauern / Ni funebras

Nach Information durch Herrn Blanke aus Berlin / Laŭ informoj de s-ro Blanke el Berlino

Manfred Arnold

Nur nun mi ekciis, ke jam la 26-an de marto 2014 forpasis Manfred Arnold (nask. 10.2.1928) en Berlin. En GDR li laboris en la Ministerio por Ekstera Komerco. Pri Esperanto li eksciis de Rudi Graetz. Manfred Arnold estis membro de la Centra Estraro de GDREA kaj ankaŭ aktivis ĝis 1990
en la Distrikta Estraro Berlin, li estis lingve tre talenta, multe tradukis. Restas multaj manuskriptoj nepublikigitaj. Li ankaŭ verkis ampleksan manuskripton pri fremdvortoj en Esperanto.

Dieter Bernd

La 24-an de decembro 2014 forpasis Dieter Berndt (nask. 29.6.1935) en Berlin, kiu ĝis 1990 estis unu el la plej aktivaj esperantistoj en GDREA. Li gvidis multajn kursojn en Berlin, estis membro de la Distrikta Estraro de GDREA en (orienta) Berlino. Li verkis kaj tradukis i.a. por la GDR-eldonoj de „Paco“, „der esperantist“, aparte multe por „Juna amiko“. Dieter Berndt, kiu ankaŭ regis la ĉeĥan, ofte kunorganizis aranĝojn en Ĉeĥio.

5. 38a kontribuo pri stilfiguroj

En la antaŭaj du kontribuoj ni okupiĝis pri parformuloj (= ĝemelaj vortparoj/ Paarformeln,
Zwillingsformeln, Wortpaare), kiuj ja - en la plej simpla varianto – konsistas en ripeto de la sama
vorto post konjunkcio, prepozicio aŭ haltostreko. En la suba versaĵo „Vivhorloĝo“ tiaj parformuloj
aperas en du sencdirektoj: ripeto de la sama parformulo en la unuopaj strofoj por substreki la
longdaŭron, la bedaŭron; anstataŭigo de la vorto „tago“ el la unua strofo per „jaro“ kaj „ vivo“ en la
sekvaj strofoj por pligrandigi, pliampleksigi la tempan dimension. La strukturo de la parformuloj en
la tri strofoj restas la sama (paralelismo, kp. la kontribuojn 25 kaj 32), la graveco de la nocioj
pliiĝas (gradacio, kp. la kontribuojn 15 kaj 16). Ni konstatas tre imponan kombinon de parformuloj
kun du aliaj stilfiguroj:

Vivhorloĝo
(Aleksandro Mitin)

Vivhorloĝo miajn agojn tramezuras.
Iam sonas tondra bato tra tiktak’,
min vundante - demonstrante, ke forkuras
tag’ post tag’…
tag’ post tag’…
tag’ post tag’…

Batoj laŭtas. Sed progreso ne okazas.
Mi rigardas horizonton kun amar’.
Kaj senfrukte, senrevene preterpasas
jar’ post jar’…
jar’ post jar’…
jar’ post jar’…

Iuj stopas la batilon, ektoleras
kaj fordronas en misfaroj sen signif’.
Kiel stulte kaj senspure malaperas
viv’ post viv’…
viv’ post viv’…
viv’ post viv’….

(Beletra Almanako, n-ro 13 [2012], p.27: Honora Mencio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011)

Finante la prezentadon de parformuloj mi citos el la novelo de Liven Dek „Kien vi iras, maljunulo“,
en kiu ni renkontas tri parformulojn sinsekve:

Mi jam rimarkis, maljunulo, ke lastatempe viaj antaŭe kutimaj eniroj en la grandajn kelojn, por
avide serĉi manĝorestaĵojn en la rubujoj, fariĝis tagon post tago, iom post iom, pli kaj pli maloftaj.

(Trezoro. La Esperanta novelarto 1887-1986. Dua volumo. Redaktis: Reto Rossetti kaj Henri Vatré. Budapest 1989,
Hungara Esperanto-Asocio, p.863)

Cetere, la produktiveco de parformulado en la nuntempa lingvo-uzo estas tre granda, aparte en
ĵurnalismaj kaj satiraj tekstoj, en titoloj de libroj aŭ artikoloj, ekz. dorme-nedorme, fable kaj fabele,
abunde kaj redunde, sperte-certe, verda-perda
(Fiedler, Sabine: Plansprache und Phrazeologie.
Frankfurt am Main 1999, p. 104-105).

---------------------------------------------------------------------------------------januaro 2015, T.D.----

6. Weitere Termine 2015 (Auswahl)

7. Somera Esperanto-Studado (SES 2015)

Atingis nin la jena mesaĝo:

Kara lernu!-uzanto,

Ni invitas vin partopreni la jubilean 10-an Someran Esperanto-Studadon (SES). ĉi-jare ĝi okazos en la urbo Martin, Slovakio (11-19.07.2015) - http://ses.ikso.net

En la jaro 2016 verŝajne SES ne okazos (en Slovakio tiam okazos Universala Kongreso de Esperanto, en la urbo Nitra), des pli ni nun invitas vin partopreni la ĉi-jaran SES. Venu lerni ion novan, plezure pasigante la tempon.

La novaĵojn sekvu en la retpaĝo: http://ses.ikso.net/ kaj en la sociaj retoj: SES SK en Facebook (https://www.facebook.com/pages/SES-SK/651270114929727).

Ĝis la 31-a de januaro daŭras la unua aliĝperiodo do hastu por profiti la malplej altajn kotizojn!
Ni esperas renkonti vin dum SES 2015!

Via SES-teamo

8. Vortaretoj en PDF-dosieraranĝo

Ni nun disponas pri tri vortaretoj en PDF-a dosieraranĝo:

Se vi interesiĝas pri iu el la listo, vi povas demandi ĉe tlustulimu@web.de

9. Gratulation / Gratuloj

Wir gratulieren den Jubilaren René zum 46., Manfred zum 56. und Boris Kolker zum 75. Geburtstag.

Ni gratulas al la jubileuloj okaze de iliaj naskiĝtagoj: Reneo – 46-a, Manfred – 56-a kaj Boris Kolker – 75-a.

10. Rememore pri Anita Nowakowska

Atingis nin la jena mesaĝo:

Saluton!
Ni rememoru pri Anita Nowakowska okaze de la 11-datreveno de la forpaso.
https://plus.google.com/u/0/101924880032402005905/posts/RbxBeiyMXwg
https://www.facebook.com/permalink.php?story_fbid=591433700963249&id=384985681608053
"Art' longas, vivo kurtas".
La memoroj daŭras.
Amike
Andrzej

11. Tago de Esperanto

Atingis nin la jena ideo:

Saluton al miaj amikoj tra Eŭropo!

Mi retas pri la tago de Esperanto kio okazos je la 26a de Julio 2015.

Esperanto-tago ne estas nur okazo por celebri la naskiĝtagon de la Internacia Lingvo, sed ankaŭ donas la eblecon informi al la ekstera mondo pri unika fenomeno Esperanto :) Ni esperas ke vi povos helpi!

Kion fari?

Ni ja certas ke vi inciatos.
ĉiam antaŭen J

Brian.

Kiu societano havas FB-paĝon por meti supre menciitajn informojn tie?

12. Societo kunveno de la 14-a de januaro 2015

Nia kara Edeltraut sendis la jenon pri nia societa kunveno, kiu okazis la 14-an de januaro 2015, en la gastejo „Uns Eck“, en la urbo Neubrandenburg. Reneo nur iomete devis korekti la tekston kaj iomete la aranĝon de la enhavo.

Esperanto Societo Neubrandenburg
14.1.2015

Feliĉan, sukcesan novan jaron 2015

Estas la 14a de januaro, sed ne vintra vetero. Ne falis neĝo, baldaŭ ekfloros floroj.
Abbildung 1: Partoprenis en nia klubvespero :
Bernd Krüger, Steffan Wolfgruber, Werner
Pfennig, Werner Lewien, René Philipp
Abbildung 2: Birgit Krüger, Bernd, Stefan,
Werner Pf.

Edeltraut Henning faris fotojn.

Gravaj datoj por la nova jaro:

René pri financoj: la EVN posedas nuntempe 982,10 €
La radiosendojn de „Ondo-Esperanto“ aŭskultas multaj homoj en Neŭbrandenburg kaj ĉirkaŭaĵo.
Rene informis pri la retpaĝoj de Esperanto-rondoj de niaj najbaroj.
Edeltraŭt legis artikolon el la gazeto „Esperanto aktuell“ de Lu Wunsch-Rolshoven „Prezentado
de Esperanto en la publiko“ en germana lingvo.

Werner Pfennig ekzercis kaj ripetis kun ni la vortojn saluti, timida, aroganta.

Abbildung 3: Stano Marĉek videblas
maldekstre

El la revuo „La Ondo de esperanto“ nr.1 de jaro 2015:

En novembro 2014 en la kadro de KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Modra-Harmónia la konata Esperanto-redaktoro kaj instruisto Stano Marĉek ricevis la premion Deguĉi.

 

Abbildung 5: René, Manfred, Bruni kaj Bernd
Abbildung 4: Werner, René, Manfred kaj
Bernd

Iomete pli poste venis Manfred Goldenbogen kaj Brunhilde Pfennig. Ili ankoraŭ laboris.

Werner Lewien ĉiam trovas en la interreto interesajn artikolojn. Hodiaŭ li parolis pri la Viktoria parko en Berlin Kreŭzberg.
Komence de novembro 2014 Sebastian Kirf informis, ke GEA forlasis BerOn ( Esperanto domo en Berlin Lichtenberg, Einbecker Strasse 36) kaj jam havas novan oficejon aliloke en Berlin Kreuzberg, Katzbachstrasse 25.
Werner informiĝis pri tiu parto de Berlino kaj konfesis ,ke ĉe la nove oficejo de GEA troviĝas la Viktoriaparko.
La historio de la Viktoriaparko komenciĝis en la jaro 1821. Karl Friedrich Schinkel konstruis sur la altaĵo „Tempelhofer Berg“ aŭ „Runder Weinberg“ „Nacian Monumenton“ por rememoro al venkoj en la liberigaj militoj. Ĉirkaŭ la monumento oni konstruis modestan parkon kun artefarita akvofalo.
Ekde tiam la altaĵo ricevis la hodiaŭan nomon „Kreŭzberg“.

En la jaro 1968 la urbo Wiesbaden donacis al la distrikto Kreuzberg la unuajn vitojn (vinberarbedojn) de blanka vino de la speco Kreuz-Neroberger. Ekde tiam kreskas la Kreuzberger vino en la Viktoria-parko. Oni produktas ĉirkaŭ 200 botelojn da vino, sed oni ne povas aĉeti ĝin en vendejoj. La distrikto uzas ĝin kiel reprezentan donacon.

Nia Neŭbrandenburga renkontiĝo finiĝis kiel ĉiam kun bongusta manĝaĵo kaj vigla babilado pri plej diversaj temoj.
Edeltraŭt devis pli frue forlasi la renkontejon por atingi ĝusta-tempe la trajnon al Prenzlaŭ.

13. Tatoeba kaj tradukado de frazoj

Jam ekde kelkaj jaroj ekzistas la internacia projekto „Tatoeba“ (laŭ la japana vorto por („ekzemplo“), kiu celas kolekti tradukojn de frazoj en tre diversaj lingvoj.

Anschriften

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: Werner Pfennig hat diese Aufgabe an René übergeben!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de