Verda Informilo, nro. 05/2003 (aprilo 2003a j.)

oficiala organo de la landa estraro de Meklenburgio-Pomerio
(LAMA) kaj Esperanto Societo Neubrandenburg (ESN)

Certe vi konas la Esperanto-familion Novakovski el nia partnera urbo Koszalin/Pollando.

Dum la lastaj jardekoj ne pasis E.-aranĝo en Koszalin, je kiu ne iu membro de la Novakovski-familio aktive partoprenis, same ili vizitis SEFT kaj aliajn kunvenojn en Germanio.

Anita Novakowski, nun meze de 30aj jaroj, filino de Valdemaro kaj edzino, fariĝis talenta muzikpedagogino. Dum vojaĝo tra tropika lando ŝi infektiĝis kun danĝera malsano, sub kiu ŝi jam suferas dum ĉirkaŭ dudek jaroj. Tiu malsano nek estis nek estas kuracebla, ĝi detruadas la sanon kaj vivon.

Anita nun troviĝas en la lasta periodo de sia suferado kaj por esprimi nian solidarecon kun ŝi, la SEFT-komitato kaj estraro de ESN plene subtenas la alvokon de Irene (Reni) Aegerter (Prenzlau/Berlin) kolekti monon. Reni ankaŭ agas telefone kaj persone je la sama celo.

Ni celas transdoni ĝin plej rapide al Anita - verŝajne junie 2003 dum E.-kunveno en Mielno apud Koszalin.

Tiu, kiu pretas subteni tiun ideon, estas kore petata ĝiri sian sumon je la SEFT-konto.

SEFT Eckart Raabe konto: 48 12 8192 83 banknro.: 160 500 00 celo: Interhelpo, SEFT, Anita N.

Subskriboj:
Irene Aegerter (SEFT-anino)
Eckart Raabe (SEFT-komitato)
Brunhilde Pfennig (Esperanto-Societo Neubrandenburg)