Verda Informilo, unua jarkolekto, nro. 05/2002

oficiala organo de la landa estraro de Meklenburgio-Pomerio
(LAMA) kaj Esperanto Societo Neubrandenburg (ESN)

1-e: SEFT 2002

la jubilea (25-a) Esperanto-tendaro okazis de la 19-a ĝis 28-a de julio 2002 sur la tendejo C-86 apud la urbeto Feldberg (130 km norde de Berlin). Partoprenis 87 personoj el DE (MV, Brandenburgio, Berlin, Saksio, NV, SH), Litovio, NL, Hong-Kong, Ukrainio. Aperis en regionaj gazetoj ampleksaj artikoloj (du fotoj), loka radio "NB-Radiotreff" informis.

Rimarkinde estis la partopreno de aroj de junuloj kaj lernantoj. La plej aĝa partopreninto havis 88 jarojn, la plej junaj eĉ ne havis unu jaron. La vetero iom malvarmis, sed la temptesto de meza julio ne ripetiĝis, kiu en la regiono furiozis.

En la komuna grandtendo (30 sidlokoj) oni kunvenis por kanti, prelegi, kafoklaĉi, festi (du naskiĝtagoj). Diversaj ekskursoj: al urboj Templin, Feldberg, vizito de koncerto en la kirko de Carvitz, multaj migradoj en la proksiman regionon.

2-e: Kurso por komencantoj

la societo de NB invitas al kurso por komencantoj, la kurso okazos ekde septembro 2002 en la "Wiekhaus der Baubuchhandlung". Tempo: 18-a ghis 19.30 horoj, unufoje en la semajno (pro teknikaj kaŭzoj la kunvenoj ne pli frue eblas). Informoj: werner.pfennig@web.de

3-e: "Vier-Tore-Fest" in NB

Je 24-a ĝis 25-a la Esperanto-Societo NB partoprenos per informo-stando je tiu granda urbo-festo. Helpantoj estas serĉataj por prizorgi la tendon.

4-e: LAMA-estraro kunvenos

Je dimanĉo, la 13-an de oktobro 2002 kunvenos la estraro kun gastoj.

Provizara tagordo:

Ni kunvenos en la gastejo "Paparotti" apud la stacidomo.

5-e: 100 jarojn Esperanto en urbo Kiel

De 20-a ĝis 22-de septembro en Kiel (por nepre partopreni la federacian elekton, uzu la leteran formon).

Demandu : Ch. Darbellay, 24143-Kiel, Kaiserstr. 39, tel. 0431 737788, reto: Esperanto-Kiel@web.de

6-e: 37-a Semajnfina Esperanto-Seminario

loko: Neubrandenburg, Jugendklub en la Mlada Boleslaw-Str. 1

dato: de 25-a ĝis 27-a de oktobro 2002

Malmultekosta tranokto eblas en proksima hotelo.

Kursoj por komencantoj, progresintoj, konversacio.

Kursgvidanto el Pollando.

Gratulojn al

Ingrid Gerhard el la klubo de Schwerin, kiu baldau festas sian 80-an naskightagon.

Ingrid Gerhard jam plu ol dek jarojn aktivas en la komisiono de LAMA.

Werner Pfennig