Verda Informilo, nro. 03/2013, 15a de novembro 2013
Grüner Bote, 03/2013, 15. November 2013

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaupomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de

1. Gasto el Francio

El la Centra Montaro de Francio ni akceptis surprizan gaston, li vizitis Germanion por renkonti kun spertaj aktivuloj. Krom tre interesaj diskutoj ni montris al li nian urbocentron kaj etarĝardenan kolonion. Nia gasto profunde konas nian historion kaj tre interesiĝis pri la Esperanto-movado en GDR.

2. Ĉebalta Esperantista Printempo

Okazis en Mielno/Pollando. La aranĝon partoprenis preskaŭ 70 esperantistoj. La programo de ĈEP estis trankvila kaj interesa, bedaŭrincde mankis Urszula Giercarz, do neniu kantis. Ĉeslav Baranovski instruis unu horon ĉiutage 16 esperantistojn por profundigadi la lingvo-konon. El la E.-Societo Neŭbrandenburgo partoprenis EH el urbo Prenzlau. (laŭ informo de ĈB kaj EH).

3. SEFT 2013

Esperanto-tendaro, jen foto pri la ĉiutagaj kunvenoj

SEFT 2013

Estas interesa fenomeno, ke tiu Esperanto-tendaro jam kontinuas 36 jarojn je sama tendejo. La komitato (estraro) de SEFT jam estas en la tria generacio. Same granda parto de partoprenantoj ĉiujare revenadas, du familioj „celebris“ la kvaran generacion (rondoj de Hosemann kaj Zettier). Dum la pli ol tri jardekoj partoprenis ĝis nun pli olo 600 diversaj personoj el dekoj da landoj, tion pruvas zorgeme flegata adresaro. La progrqamo fluas tute sen sensacioj: migradoj tra la naturo, sinbano en la du puraj lagoj, komunaj vespermanĝoj, vespere fabelhoro en Esperanto, komunaj ludoj ktp. La ĉefa slogano pri la programo estas: „nur okazas tio, kion vi aranĝas por la aliaj“. Informoj: www.esperanto-nb.de

4. Landa Ĝardenekspozicio de Brandenburgio

Junie la rondo de Prenzlaŭ invitis al kunveno kun polaj gastoj okaze de Landa Ĝardenekspozicio. Partoprenis 30 gastoj. Lerte ĉion organizis Edeltraut kun helpantoj. Post la prelegoj en gastejo ni vizitis kaj ĝuis la foiron de ĝardenkulturo. Prenzlau montriĝis kiel bela, moderna ubo, kiu ankaŭ flegas sian historion.

5. Renkonto en pola havenurbo Ŝtettin

Invitis nin polaj amikoj. Tre plezuran tagon ni travivis kun ili en la najbara havenurbo. La Ŝĉeĉinaj geamikoj okazigis la kunvenon en belega gastejo kun prelegoj kaj informoj.

Sur la granda velŝipo „Kruzenstern“ (Padua) okaze de impona Velŝipa Regatto 2013
Foto: Sur la granda velŝipo „Kruzenstern“ (Padua) okaze de impona Velŝipa Regatto 2013.

La vizito de la regatto sendube estis kulmina travivaĵo, ĉar en la haveno kolektiĝis velŝipoj el la tuta mondo.

6. Gasto el alia kontinento en Neubrandenburgo

Simpatia gasto Teĉjo el suda Brazilo vizitis nian kunvenon kaj prelegis pri la Esperanto-movado, la homoj kaj popoloj en Brazilo. Pro lia aktiva organiza agado la Brazila Esperanto-Junularo premiis lin per vojaĝo al Eŭropo, kie li vitis multajn landojn kaj aranĝojn. Nia montris al li nian urbon kaj parton de nia regiono. Krome ni vizitis urbeton Woldegk, la urbo de ventmuilejoj kaj etĝardenan kolonion. Fotoj: Teĉjo antaŭ ventmuilejo (kiu vidas lin?) kaj dum nia kunveno.

Teĉjo antaŭ ventmuilejo (kiu vidas lin?)
Teĉjo dum nia kunveno

7. Legoscia tago

Ĵus okazis la ĉiujara Internacia Legoscio-Tago, anoncita de UNESKO en la jaro 1965. Ĝia celo estas sciigi la gravecon de legoscio al homoj, komunumoj kaj socioj.

En Germanio en la jaro 2011 estis ĉirkaŭ sep milionoj da plenkreskuloj inter 18 kaj 64 jaroj kiuj pro sia limigita lego- aŭ/kaj skribscio ne
kapablas adekvate partopreni la socian vivon. Oni nomigas ilin funkcionalaj analfabetoj:
http://www.alphabetisierung.de/uploads/RTEmagicC_plakat.jpg.jpg
http://www.alphabetisierung.de/infos/faq.html

En Germanio helpo kaj pliaj informoj estas atingeblaj per la tiel nomata Alfa-Telefono en Münster: 0800 53 33 44 55 (senpaga, eĉ de poŝtelefono).

Ĝenerala informoj troviĝas ĉe Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Legoscio
Laŭ informo de Thomas el Hameln,
Tradicio ne signifas adori la cindron, sed gardi la fajron.

8. Per glisaviadilo super urbo Ŝverino

Antaŭ mallonga tempo super nia landa ĉefurbo Ŝverino flugis du E.-amikoj por spenti tiun belan regionon de lagoj kaj arbaroj. La sama piloto jam superflugis la tendejon SEFT por saluti la naturamikojn.

9. Letero el Brazilo

Karaj Samideanoj, ni invitas vin, koni la MP3 sondosieron de Fabelo de Andersen titolita "Monteto de Elfoj" kun la voĉoj de Flávio Fonseca, Cristina Pancieri kaj Clara Pancieri.
Jen la ligilo por senpaga elŝuto:
Oni povas libere kopii kaj disdoni la sondosieron!
Korajn salutojn, Portal Kunlaboro
www.kunlaboro.pro.br http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj
kunlaboro@kunlaboro.pro.br

10. Rezultoj de la enketo "Kiu parolas Esperanton?"

veröffentlicht von felix am Mo, 2013-07-08 11:19

Printempe 2013 germana studentino faris enketon pri la temo „Kiu parolas Esperanton“ kaj ricevis egan eĥoon. Pli ol 900 respondoj al la enketilo permesas interesajn konkludojn pri la germana Esperantistaro. Kun afabla permeso de la aŭtorino Lisa Schmidt, la Germana Esperanto-Asocio publikigas la pri-enketan parton de ŝia bakalaŭra tezo en la interreto. Multan dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis en la enketo!

Dek rimarkindaj rezultoj de la enketo

  1. Triono de la respondintoj elektus la partion de la verduloj, dekono la piratpartion.
  2. Kvarono de la inaj respondintoj estas vegetarana, de la viroj 15% estas vegetaranoj.
  3. 40% de la respondintoj studis aŭ studas inĝenier- aŭ natursciencon.
  4. 44% ne havas registritan religion.
  5. 63% deziras, ke Esperanto havu la rolon de „ĉies dua lingvo“.
  6. Krom Esperanto, la respondintoj parolas averaĝe tri aliajn lingvojn.
  7. Preskaŭ 30% taksas sian lingvokonon malbona.
  8. 56% estas organizitaj en Esperanto-asocio, de tiuj po 3% ĉe EsperantoLand kaj SAT.
  9. Duono de la junuloj ne estas registrita en asocio, sed nur ĉe lernu!
  10. 17% de la respondintoj posedas pli ol 50 librojn en Esperanto.

Certe tiuj rezultoj certe estos temoj de multaj diskutoj en Esperantujo. Multan dankon al la aŭtoro kaj la enketitoj, kiuj ebligis tion!

11. Kurzbeitrag 34 für Verda Informilo:

Al la stilfiguroj de nerekta ripetado apartenas ankaŭ la jam menciita TAŬTOLOGIO (kp. la kontribuon n-ro 26). Ĝi konsistas en la „nura ripeto de la sama ideo sub alia formo“ (PIV), ekz. glite kaj glate.

La taŭtologio tre similas al la figuro de PLEONASMO, kiu konsistas „en la superflua uzo de vortoj senutilaj por la signifo sed utilaj por la esprimforto (ekz.: tion mi vidis per miaj propraj okuloj)” (PIV).

Jam el tiuj difinoj vi povas diveni, ke klaraj limoj inter tiuj du figuroj ne ekzistas, kaj pro tio ili kelkloke estas rigardataj kiel sinonimoj.

Ivo Lapenna karakterizas la pleonasmon per jenaj vortoj: „Pleonasmo (greke pleonasmos) estas uzo de superflua vorto, kiu ree esprimas jam esprimitan ideon. La pleonasmo, do, estas kontraŭa al elipso [kp. kontribuon n-ro 17 – TD]. En la ordinara, ĉiutaga vivo, la uzo de pleonasmoj estas plej ofte rezulto de nesufiĉa kono de la lingvo aŭ de simpla neglekto. Sed kiel retorika figuro ĝi servas por doni pli da forto, pli da koloro al la penso. Aŭdi, oni, ja povas nur per oreloj; vidi per okuloj. Tamen, la frazoj: aŭdi per siaj propraj oreloj kaj vidi per siaj propraj okuloj estas pli reliefaj.“ (Lapenna, Ivo: Retoriko. Tria eldono. Rotterdam 1971, p. 171)

Eĉ planlingvo kiel Esperanto kapablas sekvi la luksajn, taŭtologiajn esprimeblecojn de etnaj lingvoj, kaj per tio la poeto povas pliakcenti, emfazi, substreki, reliefigi, elstarigi sian veran intencon. Bonvolu konvinkiĝi surbaze de la sekvaj ekzemploj:

1. Kapti la...
(Ŝirin Ahmad-Nia)

La heroldo alvokis:
„Venu ĉiuj,
kunvenu, tuj alvenu!
Ni sukcesis,
jen la popoloj!!
Vidu okule,
aŭdu orele,
konfesu elkore,
ĉi tie estas,
ĉe ni jam estas,
kaptita estas,
kaj trejnota,
kaj dresota!
[…]
Kriis ankoraŭ
heroldo nia:
„Kaptis ni, vidu!
Jam feliĉiĝu!
Via deziro efektiviĝis!
Via postulo plenumiĝis!
La libereco zorgata, gardata,
jam ĉe vi estas!”

4.1.1986
(Fonto [1986], n-ro 72: 10)

2. Obsedo
(Karolo Piĉ)

Kanalfenestroj ŝtale grizas,
barokaj vazoj. Io ftizas.
Kaj supre pendas granda lun’.
Mil silentadoj de aŭtun’.
Vi mutas kaj nenion diras.
Super la turoj nuboj iras.
Kaj la vespero estas venta.
Du mamoj. Pozo elokventa!

(Piĉ, Karolo [ 1984]: Obsedo. Poemaro. Saarbrücken: Iltis, S. 110)

3. Finfine mi citas ekzemplon pri taŭtologio en proza teksto:
La insulo ĉe la verda marbordo (Robin Iversen Rönnlund):
„Teni la kontrolon, devas teni la kontrolon, devas teni la kontrolon.”
Lia ritma ripetado iĝis mantro kiun li sible premis tra la dentoj, post ĉiu fojo pli kaj pli
mallaŭte, ĝis restis nur etas flustro.
La mallaŭta flustro iĝis murmuro kiu iĝis altiĝanta susuro kiu manifestiĝis kiel freŝa mara
vento kiun akompanis la kriĉoj de blankaj mevoj flugantaj kontraŭ lazura ĉielo.
tra Almanako, n-ro 12 [Oktobro 2011], p. 10)

12. Ni gratulas

Werner Pfennig festis sian 70an naskiĝtagon, brazila amiko sendis gratulon:

Mi pensas, ke la sindediĉo al paca idealo renovigas kaj revigligas la menson kaj la korpon donante al la personoj pli feliĉan vivon. Kvankam la GDR-tempo permesis sindediĉon al Esperanto, la aktualaj komunikaj teknologioj, ĉefe Interreto, malfermas pli novajn eblojn tutplene uzi Esperanton ol dum la GDR-tempo ĉar eblas tutmonde kaj malmultekoste interkomuniki kun eksterlandajn samideanojn. Sanon kaj Pacon! Tutkore salutas vin kaj via familio, Karlo Alberto Werner tre kore dankas al ĉiuj bondeziroj, kiujn oni sendis al li.

13. Anschriften

Redakteur: Werner Pfennig, Uns Hüsung 29/0705, DE 17034 Neubrandenburg.
werner.pfennig@t-online.de

Geschäftsstellen
Landesverband MV, DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98, e.-Brief: mailto:info@esperanto-nb.de

Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, KTNR: 320 002 134 8, BLZ: 150 50 200

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: mailto:info@esperanto-nb.de