Fotoj de la fruktosupo kun buloj el faruno kaj ovoj de Reneo, 2018
La recepto por frukta supo kun buloj el faruno kaj ovo
- Fruktoj: ĉerizoj, prunoj aŭ piroj
- Sukero
- Iom da salo por la buloj el faruno kaj ovoj
- Faruno
- Ovoj
- Lavu kaj senkernigu la fruktojn.
- Distranĉu la fruktojn kaj metu ilin en grandan poton.
- Aldonu akvon kaj sukeron.
- Ŝaltu fornon kaj boligu ĉion.
- Intertempe preparu la paston.
- Metu farunon kaj ovojn en pelvon.
- Bone kirlu ĉion kaj aldonu iom da salo.
- Subkirlu iom da sukero.
- Se ĉio bolas, iom post iom metu pecon de pasto per kulereto en la supon, nome ĉiufoje je alia loko, por ke la buloj ne kungluiĝu.
- Ĉio boletu ĉirkaŭ 10 minutojn, ĝis kiam la fruktoj estas bone kuiritaj kaj la buloj havas belan koloron.
- Malŝaltu la fornon kaj deprenu la supon por malvarmiĝo.
- Bonan apetiton