Fotoj de la fruktosupo kun buloj el faruno kaj ovoj de Reneo, 2016 & 2018

La recepto por frukta supo kun buloj el faruno kaj ovo

  • Fruktoj: ĉerizoj, prunoj aŭ piroj
  • Sukero
  • Iom da salo por la buloj el faruno kaj ovoj
  • Faruno
  • Ovoj
  • Lavu kaj senkernigu la fruktojn.
  • Distranĉu la fruktojn kaj metu ilin en grandan poton.
  • Aldonu akvon kaj sukeron.
  • Ŝaltu fornon kaj boligu ĉion.
  • Intertempe preparu la paston.
    • Metu farunon kaj ovojn en pelvon.
    • Bone kirlu ĉion kaj aldonu iom da salo.
    • Subkirlu iom da sukero.
  • Se ĉio bolas, iom post iom metu pecon de pasto per kulereto en la supon, nome ĉiufoje je alia loko, por ke la buloj ne kungluiĝu.
  • Ĉio boletu ĉirkaŭ 10 minutojn, ĝis kiam la fruktoj estas bone kuiritaj kaj la buloj havas belan koloron.
  • Malŝaltu la fornon kaj deprenu la supon por malvarmiĝo.
  • Bonan apetiton