VERDA INFORMILO, n-ro. 8/2018, 13a de aŭgusto 2018
GRÜNER BOTE, 08/2018, 13. August 2018

estas la oficiala informilo de estraroj de Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio (LAMA) kaj Esperanto-Societo Neubrandenburg (ESN)
ist das offizielle Mitteilungsblatt der Vorstände des LVMV und EVN
www.esperanto-nb.de, info@esperanto-nb.de

1. Ĉijara 41-a SEFT

De la ĝis la okazis la ĉijra SEFT. Partoprenis ĝin 44 personoj el kvar landoj, nome Germanujo, Nederlando, Svislando kaj Danujo.

Sub gvido de Diana okazis la jenaj programeroj:

  • konstruado de la komuna tendego,
  • diversaj vespermangoj:
    • internacia vespero,
    • patkuko-festo,
    • supo el kaldronoj,
    • adiaŭa vespero kun varia bufedo,
  • nokta migrado,
  • Esperantokurso kun Diana kaj René,
  • fabelhoro (bedaurinde tro malofte),
  • Hobiaj subakvigantoj havis sufice rican programon.
  • Okazis diversaj migradoj:
    • 625 jaroj Thomsdorf,
    • Carwitz (Hans Fallada),
    • Krüseliner Mühle
  • Diversaj parolrondoj pri tre variaj temoj.
  • Babilrondeto kun paro el Svislando pri Esperanto, SEFT kaj iomete GDR-a tempo.

Jen novaĵoj:

  • René dankas al ĉiuj subtenantoj pro la nova tendo :-)
  • Du paroj ekde SEFT 2017 kuraĝis geedziĝi. Gratulon!
Bildo 1: La nova tendo de René. Dankegon, karaj!
Bildo 2: Kafoklaĉo

Pliaj fotoj sub http://esperanto-nb.de/seft/bildaro_2018_reneo.php

2. Pri SEFT entute

Ekde 1978 ja okazis jam SEFT. Ĝis la 40.-a SEFT en 2017 partoprenis 625 diversaj personoj el 19 landoj, nome: GDR, FRG, (ekde 1991 Germanujo), Hungario, ĈSSR, Pollando, Britio, Bulgario, Sovetunio, Danujo, Slovenio, Nederlando, Francujo, Svislando, Litovio, Usono, Italio, Kubo, Hongkongo, Aŭstralio. Sed en tio ankoraŭ mankas la informoj el 2014, ĉar ial la koncerna adresaro estis malaperinta. Ĝi reaperis nur dum la ĉijara SEFT.

Kelkaj SEFT-anoj kreos novan kronikon. Bonvolu sendi fotojn kun nomindikoj (se la koncernuloj ne petis pri anonimeco), jaro kaj pliaj detaloj, por ĝi al la jena adreso: seft-bildoj-kroniko@gmx.net

SEFT 2019 okazos de la ĝis la . Bonvolu atenti la personan aliĝon ĉe la tendejo ĝis la 31-a de marto 2019!

3. Video pri librojservoj

La 11-an de julio 2018 Reneo hazarde trovis kaj spektis videon pri esperantaj libroservoj.

Jen la ligilo https://www.youtube.com/watch?v=jPUClCdFIkM

4. PREMIOJ DE FONDAĴO ANTONI GRABOWSKI al Berlinano

Atingis nin la jena informo:

La duan premion (400 us.dolaroj) ricevas Gonçalo Neves (Portugalio) kaj Bernhard Pabst (Germanio) pro sia komune kompilita Historia vortaro de Esperanto 1887–1889. Tio estas konkordanco, kiu notas ĉiun unuan uzon de vorto en la komenc-tempa epoko de Esperanto; iniciatis ĝin Reinhard Haupenthal. Ambaŭ honoritoj aktivas ankaŭ alikampe (Neves ĉi-jare per la kolektoj Periskope kaj Recenze), sed la premio celas esprimi laŭdon al ili pro la (daŭranta) projekto dokumenti la originon de la lingvo Esperanto.

Gratulon al ĉiuj

5. Ĝardenfesto

La okazos la ĉijara ĝardenfesto en Pragsdorf.

Programo:

  • Je 11-a horo alveno de partoprenantoj,
  • Komune estos farata bongusta supo kun kelkaj helpantoj,
  • Lingvaj ekzercoj, ĉefe pri ĝardenaj fruktoj,
  • Kafoklaĉo kun raportoj pri okazaĵoj en esperantujo,
  • Vespermanĝo

6. Pliaj datoj

Je la okazos societa kunveno kun ekskurso al la urbeto Demmin.

Demmin estas malnova pomeria hansourbo kun riĉa historio. Ni vizitos la urban kirkon, la malnovan centron. la muzeon kaj, se eblas, ankaŭ la malnovan burgoruinon („Haus Demmin“). Demmin situas apud tri riveroj: Peene, Trebel, Tollense.

Ekveturo per trajno el NB: ekde la 08.44 horo, alveno en Demmin: 09.50 horo,

Reveturo el Demmin: aŭ je la 16.46 horo aŭ je la 17.46 horo, kion ni ankoraŭ surloke decidos.

Surloke ni matene manĝetos, tagmanĝos kaj kafoklaĉos je propraj kostoj.

7. 96-a Germana Esperanto-Kongreso en 2019

La sekvontjara Germana Esperanto-Kongreso okazos en norda Germanujo, nome en Neumünster, de la ĝis . Pliaj informoj jam trovieblas sur https://www.esperanto.de/eo/enhavo/invitilo-0

Anschriften / Adresaro

Redakteur: René Philipp, Pablo-Neruda-Ring 69, DE 17235 Neustrelitz.
tlustulimu@web.de (Achtung: René hat außerdem eine neue Emailadresse: rene_philipp_ntz@gmx.de!)

Geschäftsstellen
LAMA, Landesverband MV
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29/0705
Tel. 0395 422 13 98
Bankverbindung: Inhaber: Landesverband Mecklenburg Vorpommern des DEB,
Sparkasse Neubrandenburg-Demmin, IBAN: DE19 1505 0200 3200 0213 48, BIC: NOLADE21NBS
e.-Brief: info@esperanto-nb.de

Esperanto-Verein Neubrandenburg e. V. (EVN)
DE-17034-Neubrandenburg, Uns Hüsung 29 /0705
Tel. 0395 422 13 98
e.-Brief: info@esperanto-nb.de