50 - JARA JUBILEO PEA FILIO en Ŝĉecin

La 25an de marto 2006j. Ŝĉecinaj gesamideanoj solene festis 50-jaran jubileon de PEA Filio en Ŝĉecin.

La festo komenciĝis de Esperanto himno kaj poste prezidantino de PEA Filio en Ŝĉecin  Lidia Bogusz en mallonga raporto rakontis pri atingoj de niaj membroj dum 50- jara agado.

Poste parolis gastoj kiuj substrekis i.a. rolon kaj ŝancon de internacia lingvo en UE kaj transdonis elkorajn bondezirojn por plua fruktodona kunlaboro inter niaj Asocio por daǔre popularigi la ideon de Ludoviko Zamenhof.

Ĉefan Estraron de PEA reprezentis s-ro dr Edward Kozyra el Malbork, kiu tralegis leteron de Prezidanto de ĈE PEA s-ro Stanislao Mandrak, kiu nome de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto - Asocio okaze de nia esperanta ORA JUBILEO sendas tutkorajn bondezirojn.

La Landan Asocion Meklenburgio-Antaǔpomerio de GEA reprezentis s-ro inĵ. Werner Pfennig el Neubranderburg, kiu rakontis pri niaj ĝis nunaj ĉelimaj renkontoj kaj substrekis eblecon daǔrigi internacian kunlaboron.

La ekspozicio de klubaj kronikoj vekis grandan interesiĝon inter partoprenantoj kiuj povis rememorigi diversajn eventojn dum iliaj 50a agado.

En nia festo partoprenis ankaǔ niaj plej malnovaj esperantistoj, kunfondintoj de PEA Filio /Ŝĉecin, la unuaj prezidantoj kaj instruistoj kiuj kun granda sentimento kaj kortuŝo rememorigis pri siaj unuaj paŝoj en ESPERANTO.

Post bongusta tagmanĝo oni kantis esperantajn kantojn kun gvido de s-ino Maria Popławska primadono de Ŝĉecina opereto, ankaǔ esperantistino.

Partoprenantoj de nia solenaĵo travivis kelkajn horojn en bonega etoso.

Prezidantino de PEA F/Ŝĉecin adiaǔante gastojn samtempe invitis ilin al plua kunlaboro por disvastigi la lingvon ESPERANTON.