Germana Esperanto Asocio
landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio

RAPORTO
pri la Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro 2009
32-a SEFT 2009

La 32a aranĝo okazis de la 8a de ĝis la 15a de aŭgusto 2009.

1. Partopreno

Partoprenis pli ol 90 personoj el Nederlando, Koreio, Francio kaj Germanio. Kelkaj partoprenantoj restis ĝis la 16a de aŭgusto. Ĉifoje ne partoprenis katoj aŭ hundoj, kvankam la tendeja estraro permesas tion. Estis 32 tendoj kaj 5 loĝoĉaroj. 17 partoprenantoj kunhavis biciklon.

2. Vetero

La vetero estis iom miksa, komence kaj fine estis suna vetero, sed je la mezaj tagoj iomete pluvis. Sed pro pluva vetero neniu fuĝis hejmen.

3. Aranĝoj

Ĉiuvespere okazis la fabelhoro por la infanoj kaj aliaj interesuloj, parte eĉ en Esperanto. Ĉijare estis montrita nur po unu germana fabelo je vespero.

Ĉiutage okazis diversaj migradoj en la ĉirkaŭaĵon. La migrantoj migris piede, boate aŭ bicikle.

Ĉiun posttagmezon okazis ekde la 16a horo nia kafoklaĉo, ofte kun diversaj diskutaj rondoj. Post la kafoklaĉo okazis kurseto por kelkaj interesuloj. Gvidis tion s-ro Werner Pfennig el Neubrandenburg (Meklenburgio-Antaŭpomorio).

3. Kulmino

Kulmina programero estis la adiaŭa vespero kun tre variaj bongustaĵoj. La 11an de aŭgusto estis kuirita supo por la tuta rondo kaj la 14an de aŭgusto Klaas el Nederlando bakis kun kelkaj helpantoj bongustajn patkukojn kun diversaj aldonaĵoj, kiel ekz. pomeroj, ŝinko, sekvinberoj, fromaĝo.

4. Paĝaro

Pliaj informoj pri la aranĝo SEFT troveblas en la interreto sub: http://www.esperanto-nb.de/seft/seft_eo.html kaj http://seft.de/.

5. Informoj

6. Teknikaĵoj

Multajn salutojn al ĉiuj kaj ĝis revido en la jaro 2010

viaj SEFT-organizantoj