Germana Esperanto Asocio
landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio
RAPORTO
pri la Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro 2007
30-a SEFT 2007
La 30-a SEFT okazis de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2007 sur nia tradicia tendejo apud la Dreetzsee (Drec-lago) de la regiono ĉirkaŭ urbeto Feldberg, 120 km norde de Berlino.
1. Partopreno
71 personoj el Nederlando, Irlando kaj germanaj federaciaj landoj: Berlino, Brandenburgio, Meklenburgio, Turingio.
Staris pli ol 30 tendoj, ĉ. 6 loĝoĉaroj, 19 aŭtoj, kaj 25 bicikloj. ....
Bestoj : ĉijare ne ĉeestis iuj bestoj, eĉ ne vespoj, sed al la tendejo oni rajtas kunpreni dombestojn (hundoj, katoj…).
2. Aranĝoj
Migradoj kaj Ekskursoj:
- migrado al vilaĝo Carwitz,
- migrado kun gvidantinto kaj interesaj klarigoj,
- migrado tra la arbaro ĉirkaŭ la marĉejon,
- ekskurso al urbo Woldegk pro la surmetado de nova tura pinto sur la kirkon,
- veturado per kvarrada motorciklo,
- migrado al Thomsdorf,
- migrado kaj biciklado al „Krüseliner Mühle",
Komunaj manĝoj
" Kaldrona supo" farita de multaj helpantoj . - Bivakfajro apud Dreclago, bakado de "bastona kuko" (Germane: Knüppelkuchen) kun samtempa kradrostado (specialaĵo tie estis kradrostitaj fragoj en aluminiaj saketoj, malgrandaj bananoj kaj aluminiaj kusenoj enhavantaj fumitan kaj nefumitan fiŝojn)
- Flanofesto: Tre ŝatata okazo estis vespera festo de bongustaj „Patkukoj“, kiujn rostis ĉifoje denove Klaas kun kelkaj helpantoj. Dankon al ĉiuj!
3. Novaĵoj
- René denove fariĝis onklo,
- Kvassi, Togolando/Hamburgo komence de 2007 jam ricevis trian infanon,
- Darius, Litovio/Francio revenis al Eŭropo, li restis dum kelkaj jaroj en Tahitio,
4. Amuzaĵoj
- Kafoklaĉo retrovis la intereson, eĉ kun kelkfojaj prelegetoj.
- Fabelhoroj: Ĉiuvespere por infanoj kaj interesuloj. Bedaŭrinde ofte en germana lingvo. Ĉiuvespere rakontis Vernero, kaj René Philipp okupiĝis pri la diapozitivoj. Foje eĉ Thomas Raabe okupiĝis pri la teknikaĵoj.
- Adiaŭa vespero: kulmina kaj lasta programero kun riĉa, varia bufedo kaj tre bongusta porkidaĵo. Por certigi tian komplikan instalaĵon, estis okupita triopa grupeto sub gvido de Nils. René sukcesis prezenti ĉijare la unuan fojon sian soljankon.
5. Distraĵoj
- diversaj sportoj : retpilkado, indiako, piedpilko, naĝado, tabloteniso kaj Kubbo (aŭ laŭ esperantovikipedio - sveda blokludo).
- ludoj: "homo, ne ĉagreniĝu", diversaj kart-ludoj,
- masaĝado fare de Klaas,
- prelegoj : Anneke informis pri sia vojaĝo tra Formoso/Tajvano kaj donis superrigardon pri la bahaana kredo kaj agado. .
6. Vetero
- Ĉijare estis tre varia, ĉiun duan tagon pluvis, sed ni eltenis tion kiel kutime. Kelkaj tendoj preskaŭ dronis la 22an de julio, ĉar falis pli ol 60 mm dum kelkaj horoj, sed la SEFTanoj ne fuĝis.
7. Informoj
- La 31a SEFT okazos: de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008 sur la tendejo ĉe Dreclago. Individua aliĝo ĉe la tendeja oficejo ne necesas. Ni mendas entute!
- La adreso de tendeja oficejo:
adreso de tendeja oficejo Campingplatz "Am Dreetzsee", s-ro H.-J. Döhring
Thomsdorf 37
17268 Boitzenburger Land
telefono: (03 98 89) 7 46
fakso: (03 98 89) 5 51 06, (03 98 89) 5 03 93
reto: www.dreetzseecamping.de
Retpoŝto: dreetzseecamping@t-online.de - Jam nun invitu viajn geamikojn precipe tiujn el aliaj landoj. SEFT estu kaj internacia kaj solidara! Bonvolu sendi nian invitilon al geamikoj, kluboj kaj petu publikigon en E.-gazetoj, kluboj!
8. Kritiko
- La emo uzi la internacian lingvo Esperanto ege malkreskis. Ĉu vi havas proponojn por ŝanĝi tion?
- Negermanoj tre maloftis. Ĉu iu havas ideojn por allogi ilin al la 31a SEFT.
9. Malkritiko, do laŭdo
Vernero denove sukcesis aranĝi rondeton kun kursanoj. Bonega ideo! Kiu emas kunlabori tion en 2008?
10. Proponoj de Reneo kaj aliaj geamikoj
- La fabelhoro okazu ĉefe en Esperanto kaj la gepatroj, geonkloj resp. geavoj traduku por la infanoj, kiuj ankoraŭ ne (sufiĉe bone) regas la lingvon.
- Ĉiuvespere estu komunaj programeroj antaŭ kaj post la fabelhoro.
- Ni aranĝu por (ĉiamaj) komencantoj "lingvan angulon", eble en la tendego.
- Ni jam antaŭ la sekva SEFT kolektu ideojn. Bonvolu mesaĝi ideojn al Reneo kaj Nils.
- Je unu posttagmezo povus okazi pentra konkurso por la infanoj. La plej belaj bildoj povos esti skanataj por la retpaĝaroj. Kiu ofertas malgrandajn donacetojn por la gajnantoj?
11. Teknikaĵoj
- Niaj retadresoj: Dum tuta jaro sur jenaj retpaĝoj troviĝas detalaj informoj pri SEFT: www.seft.de kaj www.esperanto-nb.de.
- Se vi ankoraŭ havas demandojn al la organizantoj, do sendu tiujn al:
Listo de organizantoj nils.pfennig@seft.de Nils Pfennig organizado tlustulimu@web.de (Estiĝis el fantaziaĵo)
tlustulimu@t-online.deRené Philipp raporto, fabelhoroj,
retpaĝaroh.a.l.o@12move.de Olaf Malcherek kaso wos_devil@web.de Ludwig Schröder adresaro - Ni dankas al Silke pro la okupiĝado pri la adresaro ĝis 2006.
- Multajn salutojn al ĉiuj kaj ĝis revido en la jaro 2008
- viaj SEFT-organizantoj