Germana Esperanto Asocio
landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio
RAPORTO
pri la Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro 2006
29-a SEFT 2006
La 29-a SEFT okazis de la 12-a ĝis la 19-a de aŭgusto 2006 sur nia tradicia tendejo apud la Dreetzsee (drec-lago) de la regiono ĉirkaŭ urbeto Feldberg, 120 km norde de Berlino.
1. Partopreno
68 personoj el Litovio, Nederlando, Pollando kaj germanaj federaciaj landoj: Berlino, Brandenburgio, Meklenburgio, Turingio.
Staris 23 tendoj, 3 loĝoĉaroj, 19 aŭtoj, kaj 25 bicikloj. ....
Bestoj : surlokaj vespoj ĉijare nur malofte ĝenetis nin.
2. Aranĝoj
Migradoj kaj Ekskursoj:
- migrado al Carwitz, muzeo pri Hans Fallada (aŭŭtoro)
- migrado tra la arbaro ĉirkaŭ la marĉejon
- remigrado tra Thomsdorf
- migrado kaj biciklado al „Krüseliner Mühle" di glaciaĵon
- nokta migrado al Thomsdorf
Komunaj manĝoj
" Kaldrona supo" farita de multaj helpantoj . - Bivakfajro apud Dreclago, bakado de "bastona kuko" (Germane: Knüppelkuchen) kun samtempa kradrostado (specialaĵo tie estis kradrostitaj fragoj en aluminiaj saketoj, malgrandaj bananoj kaj aluminiaj kusenoj enhavantaj fumitan kaj nefumitan fiŝojn)
3. Novaĵoj
- Irene fariĝis onklino de skota bebo.
4. Amuzaĵoj
- Kafoklaĉo perdis sian tradiciecon dum ĉijara SEFT. Ĝi okazis nur dum 2 tagoj kun malgranda intereso.
- Flanofesto: Tre ŝatata okazo estis vespera festo de bongustaj „Patkukoj“, kiujn rostis ĉifoje denove Klaas kun kelkaj helpantoj. Dankon al ĉiuj!
- Fabelhoroj: Ĉiuvespere por infanoj kaj interesuloj. Bedaŭrinde ofte en germana lingvo. Ĉiuvespere rakontis Vernero, kaj René Philipp okupiĝis pri la diapozitivoj.
- Adiaŭa vespero: kulmina kaj lasta programero kun riĉa, varia bufedo.
5. Distraĵoj
- diversaj sportoj : retpilkado, indiako, piedpilko, naĝado, tabloteniso kaj iu stranga ludo, kies nomo eble estu tradukata per Kubbo aŭ laŭ esperantovikipedio per sveda blokludo.
- ludoj: "homo, ne ĉagreniĝu", diversaj kart-ludoj
6. Vetero
- Ĉijare estis tre varia, ĉiun duan tagon pluvis, sed ni eltenis tion kiel kutime.
7. Informoj
- La 30a, do jubilea, SEFT okazos: de la 21a ĝis la 28a de julio 2007 sur la tendejo ĉe Dreclago. Individua aliĝo ĉe la tendeja oficejo ne necesas. Ni mendas entute!
- La adreso de tendeja oficejo:
adreso de tendeja oficejo Campingplatz "Am Dreetzsee", s-ro H.-J. Döhring
Thomsdorf 37
17268 Boitzenburger Land
telefono: (03 98 89) 7 46
fakso: (03 98 89) 5 51 06, (03 98 89) 5 03 93
reto: www.dreetzseecamping.de
Retpoŝto: dreetzseecamping@t-online.de - Jam nun invitu viajn geamikojn precipe tiujn el aliaj landoj. SEFT estu kaj internacia kaj solidara! Bonvolu sendi nian invitilon al geamikoj, kluboj kaj petu publikigon en E.-gazetoj, kluboj!
8. Kritiko
- La emo uzi la internacian lingvo Esperanto ege malkreskis. Ĉu vi havas proponojn por ŝanĝi tion?
- Kafoklaĉo fakte malaperis el nia programo. Ĉu estas proponoj por "reaperigi" ĝin kun eble pli interesa enhavo? Ĉu ĝi okazu pli malfrue, ĉar kelkaj SEFTanoj kutime tagmanĝas maljam iom antaŭe?
- Nur malofte okazis migradoj en la ĉirkaŭaĵon. Ĉu vi pensas, ke vi jam konas ĉion en la regiono inter la vilaĝo Thomsdorf kaj la urbeto Feldberg? Ĉu iu el vi konas eble ion novan, kio povus interesi la SEFTanojn?
- Niaj polaj gastoj estis ignoritaj de la plej multaj SEFTanoj. Ĉu vi ne interesiĝas pri nia plej grava orienta najbaro?
9. Malkritiko, do laŭdo
Vernero sukcesis aranĝi rondeton kun kursanoj. Bonega ideo! Kiu emas kunlabori tion sekvontjare?
10. Proponoj de Reneo
- La fabelhoro okazu ĉefe en Esperanto kaj la gepatroj, geonkloj resp. geavoj traduku por la infanoj, kiuj ankoraŭ ne (sufiĉe bone) regas la lingvon.
- Ĉiuvespere estu komunaj programeroj antaŭ kaj post la fabelhoro, sed ne temas pri gapado de "aligatoraj" filmoj.
- En la tendego kiel ĉefa kunvenejo estu tabulo por almeti proponojn pri la programo en formo de listetoj (starto, daŭro, celo, movilo (Do: piedo, biciklo, boato aŭ aŭto), interesuloj). Kiu ofertas por tio la skribmaterialojn? Krome ĉio okazinta estu mesaĝata al Reneo por la paĝaro.
- Ni "reaktivigu" la ideon pri SEFTa supo. En la tendego en tabula listeto anancu sin interesuloj, kiuj emas kunhelpe aĉeti kaj tranĉi ingrediencojn, aranĝi la tablojn kaj seĝojn kaj manĝilaron. Kiu havas interesajn receptojn, kiuj taŭgas por SEFT?
- Ni aranĝu por (ĉiamaj) komencantoj "lingvan angulon", eble en la tendego.
- Kiu emas podkasti kun Reneeto dum SEFT? Por tio necesas mikrofoneto kaj iu aparato, kiu storas la tuton. Kaj je la sekvaj tagoj ĉio metendos interreten.
- Ni jam antaŭ la sekva SEFT kolektu ideojn. Bonvolu mesaĝi ideojn al Reneo kaj Nils.
- Je unu posttagmezo povus okazi pentra konkurso por la infanoj. La plej belaj bildoj povos esti skanataj por la retpaĝaroj. Kiu ofertas malgrandajn donacetojn por la gajnantoj?
11. Teknikaĵoj
- Niaj retadresoj: Dum tuta jaro sur jenaj retpaĝoj troviĝas detalaj informoj pri SEFT: www.seft.de kaj www.esperanto-nb.de.
- Se vi ankoraŭ havas demandojn al la organizantoj, do sendu tiujn al:
Listo de organizantoj nils.pfennig@seft.de Nils Pfennig Organizado tlustulimu@web.de
tlustulimu@t-online.deRené Philipp Raporto, fabelhoroj, retpaĝaro h.a.l.o@12move.de Olaf Malcherek Kaso silke.ursel@seft.de Silke Ursel Adresaro - Krome ni petas vin pri fotoj de SEFT 2006 (Aŭ eĉ de antaŭaj jaroj, sed tio ne tiel gravas kiel por la plej aktuala aranĝo.) , por meti ilin sur la paĝarojn de seft.de kaj denoveesperanto-nb.de. Sed bonvolu paki ilin en zip-formato kaj malgrandigu ilin al 380x260[Vi ne devas uzi ekzakte ĉi tiun grandecon, nur gravas ke ĝi proksimu al ĉi tiuj valoroj kaj la proporcioj similu!] laŭ grando! Por koloraj fotoj ni preferas la jpg-formaton, por nigre-blankaj sufiĉas la gif-formato. Sendu ilin al nils.pfennig@seft.de (por SEFT.de) kaj tlustulimu@web.de (por esperanto-nb.de, limo 4MB) resp. tlustulimu@t-online.de (por esperanto-nb.de, limo pli ol 7MB?), atentante eventualan poŝto-kestan limon de 4MB kaj aldonante informojn kion vi fotis, se ne rekoneblas sen via sciigo. Bonvolu antaŭanonci vian sendaĵon, por ke eblu malplenigi ĝin!
- Ni dankas pro la multaj bildoj, kiujn ni ricevis jam dum SEFT, ĉar Nils kunhavis sian porteblan komputilon.
- Se vi havas multajn fotojn por la supre menciitaj paĝaroj, do bonvolu sendi kompaktdiskojn al la redaktantoj.
Multajn salutojn al ĉiuj kaj ĝis revido en la jaro 2007
viaj SEFT-organizantoj