Germana Esperanto Asocio
landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio
RAPORTO
pri la Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro 2005
28-a SEFT 2005
La 28-a SEFT okazis de la 16-a de julio ĝis la 24-a de julio 2005 sur nia tradicia tendejo apud la Dreetzsee (drec-lago) de la regiono ĉirkaŭ urbeto Feldberg, 120 km norde de Berlino.
1. Partopreno
76 personoj el Aŭstralio, Litovio kaj germanaj federaciaj landoj: Berlino, Brandenburgio, Meklenburgio, Turingio, Nordrejn-Vestfalio.
Staris 35 tendoj, 4 loĝoĉaroj, 1 loĝomobilo, 21 aŭtoj, kaj 24 bicikloj. ....
Bestoj : surlokaj vespoj ĉijare nur malofte ĝenetis nin.2. Aranĝoj
Migradoj kaj Ekskursoj:
- migrado al Carwitz, muzeo pri Hans Fallada (aŭŭtoro)
- remigrado tra Thomsdorf
- migrado kaj biciklado al "Krüseliner Mühle"
- biciklado al Carwitz, por frandi glaciaĵon
- nokta migrado al Thomsdorf
Komunaj manĝoj
" Kaldrona supo" farita de multaj helpantoj .
- Bivakfajro apud Dreclago, bakado de "bastona kuko" kun samtempa kradrostado (specialaĵo tie estis kradrostitaj fragoj en aluminiaj saketoj, malgrandaj bananoj kaj aluminiaj kusenoj enhavantaj fumitan kaj nefumitan fiŝojn)
3. Novaĵoj
- Je la 10a de majo 2006 naskiĝis la dua bebo Max de Conny kaj Stefan. Gratulon!
- Je la 14a de decembro 2005 subite mortis nia Eckart.
4. Amuzaĵoj
- Kafoklaĉo fariĝis jam bona tradicio dum SEFT. ĜĜi okazis ĉiutage kun sennombraj kaj interesaj prelegoj kaj diskutrondoj pri plej diversaj temoj kaj homoj.
- Luda rondo: Dum ĵaŭda antaŭtagmezo en la tendego okazis diversaj ludoj.
- Flanofesto: Tre ŝatata kaj bongusta okazo estis vespera festo de „Patkukoj“ , kiujn rostis ĉifoje Steffen Raabe, Maxi kaj Ulrike laŭ Klaasa recepto. Dankon!
- Fabelhoroj: Ĉiuvespere por infanoj kaj interesuloj. Bedaŭrinde ofte en germana lingvo. Kelkajn tagojn rakontis Maxi, poste Sabinjo, kaj René Philipp okupiĝis pri la diapozitivoj.
- Adiaŭa vespero: kulmina kaj lasta programero kun riĉa, varia bufedo.
5. Distraĵoj
- diversaj sportoj : retpilkado, indiako, piedpilko, naĝado, tabloteniso kaj iu stranga ludo, kies nomo ankoraŭ ne estis tradukita.
- ludoj: "homo, ne ĉagreniĝu", diversaj kart-ludoj,
6. Vetero
- Nuboj tre oftis, precipe merkrede kaj jaude. Merkrede multe pluvis, sed jaude ec foje pluvegis, tiel ke kelkaj tendoj subakvigis kaj la tenduloj devis fugi.
7. Informoj
- La 29a SEFT okazos: de la 12-a gis 19-a de augusto 2006 sur la tendejo ce Dreclago. Individua aligo ce la tendeja oficejo ne necesas. Ni mendas entute!
- La adreso de tendeja oficejo:
adreso de tendeja oficejo Campingplatz "Am Dreetzsee", s-ro H.-J. Döhring
Thomsdorf 37
17268 Boitzenburger Land
telefono: (03 98 89) 7 46
fakso: (03 98 89) 5 51 06, (03 98 89) 5 03 93
reto: www.dreetzseecamping.de
- Jam nun invitu viajn geamikojn, helpu orienteŭropanojn. Por kelkaj el tiuj landoj ekde 2004 ne plu estas pasportaj problemoj. SEFT devas esti kaj internacia kaj solidara! Sendu nian invitilon al geamikoj, kluboj kaj petu publikigon en E.-gazetoj, kluboj, geamikoj!
8. Teknikaĵoj
- Niaj retadresoj: Dum tuta jaro sur jenaj retpaĝoj troviĝas detalaj informoj pri SEFT: www.seft.de kaj www.esperanto-nb.de.
- Se vi ankoraŭ havas demandojn al la organizantoj, do sendu tiujn al:
Listo de organizantoj SEFT-Esperanto@web.de Werner Pfennig (Pereis en decembro 2005.) Eckart Raabe tlustulimu@web.de René Philipp h.a.l.o@12move.de Olaf Malcherek silke.ursel@t-online.de Silke Ursel - Krome ni petas vin pri fotoj de SEFT 2005 , por meti ilin sur la pagarojn de seft.de . Sed bonvolu paki ilin en zip-formato kaj malgrandigu ilin al 380x260 lau grando! Por koloraj fotoj ni preferas la jpg-formaton, por nigre-blankaj suficas la gif-formato. Sendu ilin al nils.pfennig@seft.de (por SEFT.de), atentante eventualan posto-kestan limon de 4MB kaj aldonante informojn kion vi fotis, se ne rekoneblas sen via sciigo. Bonvolu antauanonci vian sendajon, por ke eblu malplenigi gin!
Multajn salutojn al ĉiuj kaj ĝis revido en la jaro 2006
viaj SEFT-organizantoj
[1] Germane: Knüppelkuchen
[2] Aŭ eĉ de antaŭaj jaroj, sed tio ne tiel gravas kiel por la plej aktuala aranĝo.
[3] Vi ne devas uzi ekzakte ĉi tiun grandecon, nur gravas ke ĝi proksimu al ĉi tiuj valoroj kaj la proporcioj similu!