Germana Esperanto Asocio
landa asocio Meklenburgio / Antaŭpomerio
RAPORTO
pri la Somera Esperantista Feria/Familia Tendaro 2004
27-a SEFT 2004
La 27-a SEFT okazis de la 24-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2004 sur nia tradicia tendejo apud la Dreetzsee (drec-lago) de la regiono ĉirkaŭ urbeto Feldberg, 120 km norde de Berlino.
1. Partopreno
89 personoj el Nederlando, Francio, Litovio kaj germanaj federaciaj landoj: Berlino, Brandenburgio, Meklenburgio, Turingio, Baden-Virtembergo kaj Ŝlesvig-Holstenio.
Staris 35 tendoj, 5 loĝoĉaroj, 21 aŭtoj, kaj 24 bicikloj.
Bestoj: nur surlokaj vespoj iom ĝenetis nin.
2. Aranĝoj
Migradoj kaj Ekskursoj:
- migradoj al Carwitz, muzeo pri Hans Fallada (aŭtoro)
- mallonga migrado al Thomsdorf
- migrado kaj biciklado al "Krüseliner Mühle"
- aŭtovojaĝo al Lüttenhagen ("arbara muzeo")
- biciklado al Carwitz, por frandi glaciaĵon, vizito de koncerto en kirko de Carwitz
- Aŭtoekskurso al Templin: vizitis s-ron Steinbrück - kunfondinto de distrikta esperanto-movado Neubrandenburg
- Kelkaj vizitis koncerton en Blankensee
Komunaj manĝoj
"Kaldrona supo"
- Bivakfajro apud Dreclago, bakado de "bastona kuko"[1]
3. Novaĵoj
- Conny Burkert laŭ iu informfonto gravedas kaj iros por du jaroj kun sia edzo Stefan al Ĉinio. (Stefan laboros tie)
- Informo pri forpaso de Anita Nowakowska, kiun lastjare vizitis delegacio de SEFT-anoj pro grava malsano kun mona donaco
- Subite aperis 6 gejunuloj el Rostock, kie fondiĝis grupeto de junuloj
4. Amuzaĵoj
- Kafoklaĉo fariĝis jam bona tradicio dum SEFT. Ĝi okazis ĉiutage kun sennombraj kaj interesaj prelegoj kaj diskutrondoj pri plej diversaj temoj kaj homoj.
- Flanofesto: Tre ŝatata kaj bongusta okazo estis vespera festo de "Patkukoj", kiujn rostis Klaas subtenata de Maxi, Steffen Raabe kaj aliaj. 6 kilogramojn da faruno donacis sportoklubo el Apeldoorn (NL). Dankon!
- Fabelhoroj: Ĉiuvespere por infanoj kaj interesuloj. Bedaŭrinde ofte en germana lingvo. Werner Pfennig rakontis kaj René Philipp okupiĝis pri la diapozitivoj.
- Adiaŭa vespero: kulmina kaj lasta programero kun riĉa, varia bufedo.
5. Distraĵoj
- diversaj sportoj: retpilkado, indiako, piedpilko, naĝado, tabloteniso
- ludoj: "homo, ne ĉagreniĝu", diversaj kart-ludoj,
6. Vetero
- La unuaj tri tagoj estis kun iom da pluvo, sed ĝia ofteco malkreskis. La postaj tagoj estis sufiĉe sunaj. La lastan sabaton posttagmeze pluvis kaj fulmotondris. La temperaturoj dum la tagoj inter 20 ĝis 26 gradoj.
7. Peto al junaj SEFT-anoj
- La nombro de junuloj kun infanoj feliĉe kreskis kaj kreskas, kio garantias estonton al nia SEFT-ideo.
- Ni urĝe serĉas gejunulojn, kiuj planas kaj organizas enhavoriĉan programon dum la SEFT-semajno.
- Ni tre deziras, ke la SEFT-komitato ne fariĝu "klubo de pensiuloj", sed vigla rondo el ĉiuj generacioj.
8. Informoj
- En venonta jaro ni volos festi adiaŭan vesperon denove jam vendredon, ĉar kelkaj SEFT-anoj jam forvojaĝas sabate.
- La 28a SEFT okazos: de la 16-a ĝis 24-a de julio 2005 sur la tendejo ĉe Dreclago. Individua aliĝo ĉe la tendeja oficejo ne necesas. Ni mendas entute!
- La adreso de tendeja oficejo:
adreso de tendeja oficejo Campingplatz "Am Dreetzsee", s-ro H.-J. Döhring
Thomsdorf 37
17268 Boitzenburger Land
telefono: (03 98 89) 7 46
fakso: (03 98 89) 5 51 06, (03 98 89) 5 03 93
reto: www.dreetzseecamping.de
- Jam nun invitu viajn geamikojn, helpu orienteŭropanojn. Por kelkaj el tiuj landoj ekde 2004 ne plu estas pasportaj problemoj. SEFT devas esti kaj internacia kaj solidara! Sendu nian invitilon al geamikoj, kluboj kaj petu publikigon en E.-gazetoj, kluboj, geamikoj!
9. Teknikaĵoj
- Niaj retadresoj: Dum tuta jaro sur jenaj retpaĝoj troviĝas detalaj informoj pri SEFT: www.seft.de kaj www.esperanto-nb.de.
- Se vi ankoraŭ havas demandojn al la organizantoj, do sendu tiujn al:
Listo de organizantoj SEFT-Esperanto@web.de Werner Pfennig (Pereis en decembro 2005.) Eckart Raabe tlustulimu@web.de René Philipp h.a.l.o@12move.de Olaf Malcherek silke.ursel@t-online.de Silke Ursel - Krome ni petas vin pri fotoj de SEFT 2004[2], por meti ilin sur la paĝarojn de seft.de kaj ESN. Sed bonvolu paki ilin en zip-formato aŭ malgrandigu ilin al 380x260 [3] laŭ grando! Por koloraj fotoj ni preferas la jpg-formaton, por nigre-blankaj sufiĉas la gif-formato. Sendu ilin al nils.pfennig@web.de (por SEFT.de), tlustulimu@web.de (por ESN), atentante eventualan poŝto-kestan limon de 4MB kaj aldonante informojn kion vi fotis, se ne rekoneblas sen via sciigo.
Multajn salutojn al ĉiuj kaj ĝis revido en la jaro 2005
viaj SEFT-organizantoj
[1] Germane: Knüppelkuchen
[2] Aŭ eĉ de antaŭaj jaroj, sed tio ne tiel gravas kiel por la plej aktuala aranĝo.
[3] Vi ne devas uzi ekzakte ĉi tiun grandecon, nur gravas ke ĝi proksimu al ĉi tiuj valoroj kaj la proporcioj similu!