Recepto de "Nasi goreng"

Jen mia recepto por "Nasi goreng", kiel mi faras ĝin ekde la 1990-aj jaroj fojfoje.

Ingrediencoj Kion fari?
cepo distranĉu ĝin kaj rostetu iom
kapsiko distranĉu ilin, aldonu ilin al la cepo, spicu ilin per salo kaj pipro, stufu la mikson
tomatoj
(kukumo)
rizo (en kuirsaketo) kuiru ĝin dum 20 min, en salakvo
tranĉaĵo de meleagraĵo spicu ĝin per salo kaj pipro, iom fritu
fromaĝo distranĉu ĝin al kubetoj, aldonu ĝin al la meleagraĵo kaj kunfritu ĝin

Poste igu la rizon sengutiĝi kaj spicu ĝin per kareo aŭ kurkumo. Tiam kirlu la rizon sub la stufitan legomon. Je la fino subkirlu la mikson el tranĉaĵo de meleagraĵo kaj fromaĝo. Laŭguste spicetu.

Bonan apetiton.