Raporteto pri la aranĝo en Prenzlau 2011

Dimanĉa sunradiado en Prenzlaŭ

La suno brilis dum la 5-a de junio 2011, kiam denove kunvenis esperantistoj el Pollando, Bavario, Meklenburgio-Antaŭpomerio, Berlino kaj Brandenburgio por ĝui la etoson de Prenzlaŭ.

Relative rapide pleniĝis la kunvenejo, kiu denove estis la Schützenhaus (pafista domo)-restoracio en Grabow-strato. Entute ni estis pli ol 20 personoj. La restoracio havas tre bonan strategian situon por la esperantistaro, ĉar la bela centro de unu el la perloj de la regiono Uckermark troviĝas preskaŭ apude.

Dank’ al la organizintino Edeltraŭt Henning, atendis la partoprenantojn varia kaj interesa programo. La unua bela surprizo estis la komuna matenmanĝo, ĉar ja multaj el la ĉeestantoj havis sufiĉe longan vojaĝon kaj jam estis survoje dum kelkaj horoj.

Sekvis informoj pri diversaj aranĝoj kaj aferoj. Ĉar ankaŭ ĉeestis freŝbakitaj esperantistoj, tiuj okazis dulingve. Sed jam estas salutinda afero, ke tiuj samideanoj kuraĝis partopreni tiun aranĝon. Grava afero estis la monkolekto por Halina Gorecka, la eldonistino de „Ondo de Esperanto“, kiu gravege malsaniĝis. Estis vera esprimo de solidareco.

Kortuŝa ankaŭ estis la prelego de dr. Maria Jackowska el Szczecin pri sia trisemajna laboro en Haitio. Kvankam la kuracistoj laboris ĝis elĉerpiĝo kaj pagis sian restadon en la katastrofa regiono, ili tamen deziras reveni por helpi. Post la sentimentalaj vortoj sekvis multaj bildoj, kiuj emfazis la travivaĵojn kaj ankaŭ la belecon de la naturo kaj arkitekturo de Haitio.

Pro la bela vetero – la gastoj ŝatis tagmanĝi ekstere kaj pro diversaj antaŭe okazintaj teknikaj problemetoj - ne prezenteblis filmeto pri Prenzlaŭ. Sed ni konservis ĝin por la sekvonta fojo, do antaŭĝoju.

Je la 14-a horo ni renkontiĝis antaŭ “Ökostation” (ekologia stacio), tie ni estis bonvenigita de la kunlaborantino. Post enkondukaj vortoj ni havis eblecon konatiĝi kun la tereno kaj esploris ĉiujn viziteblajn angulojn. La aranĝado de la iama rubaĵejo kaj de la diversaj instalaĵoj tre admiris la partoprenantojn kaj ili laŭdis la tutan projekton. Cetere ja temis ekzakte pri la tago de naturmedio, kiam ni estis en tiu interesa ejo.

Fina kulmino estis la kutima kafoklaĉo ĝis la adiaŭo. Lunde ja denove estis labortago.

Ĝenerale estas salutinda, ke elektiĝis semajnfina tago por la renkonto.

Ni ĉiuj jam antaŭĝojas pri la evento en 2012.

Ronald Schindler