Ĉu "smurfo", "ŝlumfo" aŭ "ŝtrumfo"?

lingvoj formoj de kie? komentoj
angla smurf -  
nederlanda smurf angla transprenita laŭ la skribo
irlanda smurf angla
sveda smurf angla
kimra smyrf angla transprenita laŭ la prononco
pola smerf (?) angla
bulgara смърф [smërf] angla
brazila smurfis angla pluralo origine
japana sumaafu angla transprenita laŭ la prononco kaj la propra-
lingvaj reguloj adapti fremd-vortojn
ŝutorumufu franca
korea sûmôpû angla
in hjong -  
germana Schlumpf [ŝlumpf] -  
franca schtroumpf ?  
kroata štrumf franca transprenita laŭ la prononco[1]
serba штрумф [ŝtrumf] franca
greka ςτρουμφακια [strumfakia] franca
hungara törp, hupikék törpikék - "bluetaj nanetoj"
ĉeĥa šmoula - Ambaŭ similas, sed mi ne scias, ĉu unu estis
modelo por la alia.
slovaka šmolko -
itala puffo -  
hispana pitufo -  
kataluna barrufet -  
akana[2] Abɔduaba -  
ĉina lan ĝing ling - "blua ??"
eŭska, vaska pottóki -  
hebrea dardás -  
Kitaka[3] cvrko[4] germana: Zwerg Ili ja estas bluetaj nanoj, ĉu ne? Kaj mi ne
emis transpreni iun alian formon.

Dum la UK en Prago (1996) mi enketis private pri la diverslingvaj nomoj por tiuj nanetoj, kiuj germane nomiĝas 'Schlumpf' (plurale 'Schlümpfe'). Mi konstatis, ke la plej internacia formo estas "smurfo". La francecaj formoj estas laŭ la listo malpli internaciaj (estus "ŝtrumfo"). Aŭ ĉu oni faru kompromison el ambaŭ formoj, kiel ekzemple "ŝmurfo" aŭ ion tian?

Eĉ kelkaj lingvoj, kies formoj ne bazigas la esperantan, havas formojn kiuj povas iom subteni ĝin.

La ĉeĥa kaj slovaka formoj simile komenciĝas, sed mankas la fina f, anstataŭ r estas l kaj ili havas iom aliajn vokalojn.

La germana formo anstataŭ s havas ŝ kaj anstataŭ r post u estas l antaŭ u resp. f estas subtenata de tiea pf[5]. Krome m "migris" malantaŭ la vokalon radikan.

Ankaŭ la francecaj formoj iel subtenas la proponitan formon "smurfo" per tio, ke ili komenciĝas simile (ŝ, greke s), havas la saman radikan vokalon u, sed m kaj r ŝanĝis la lokojn. Krome enŝoviĝis t, kiu ne estas en la anglecaj formoj.

Leginte en libreto pri la persa lingvo, mi konstatis ke okazis miskompreno pri la persa vorto kolah, kiu signifas ĉapelo. Do ĝi devis foriĝi el la supra tabelo.

Post tiom da jaroj mi dankas al la helpintoj-respondintoj. Tlustulimu


[1]En la greka estis aldonita iu sufikso kaj ŝ fariĝis s.

[2]Okcident-afrika lingvo

[3]Lingvo inventita de Tlustulimu

[4]Variaĵoj: cvórko, cvúrko, cvírko, svrko.

[5]Dialekta prononco ofte estas f.