Radio-elsendoj kaj podkastoj
- Se vi ŝatas radio-elsendojn, do aŭskultu esperanton en Interreto aŭ
Esperanto en Radio - frekvencoj, adresoj, sonarkivoj...
- La plej fama stacio sendinta en Esperanto estas Radio Polonia trovebla sub http://www.polskieradio.pl/eo/.
Jam de kelkaj jaroj nur kapteblas kiel podkasta elsendo. Vi povas aŭskulti ĝiajn elsendojn sub https://pola-retradio.org/
Ret-poŝto: retradio.esperanto@gmail.com
- Tre interesa podkasto venas el Varsovio, farata de la klubo "Varsovia Vento". Vi povas elŝuti elsendojn de https://www.podkasto.net/. Ĉiun duan semajnon. Jam estis senditaj 115 elsendoj.
- Roĝer Borĝes el Brazilio faras propran podkaston troveblan jene: https://rogerborgespodkasto.blogspot.com/. Jam okazis 5 elsendoj.
- "Radio Verda" farata de Arono kaj Karlina sendas el Kanado. La elsendoj povas esti elŝutataj de: https://www.canary-islands-hotels.com/en/radioverda.html. Jam okazis pli ol 200 elsendoj pri tre diversaj temoj.
- "Ĉi tie nun" venas el Usono kaj elŝuteblas jene: http://zervic.com/chitienun/. Jam okazis 22 elsendoj, el kiuj la 22a okazis kiel videopodkasto trovebla jutube.
- Rolfo sendas kelkfoje pri diversaj temoj. La elsendoj elŝuteblas de: http://esperan.to/podkasto/epizodaro.html (La 13-an de februaron 2026 tie troveblis nur la ligiloj por la epizodoj 23 kaj 22. Tamen eblas aŭskulti ĉiujn epizodojn, se oni ruze ŝanĝas la ciferan parton en la adreslinio de la foliumilo.).