Stralsundaj frekvencoj julio 2008

Mi gaje mondon iras nun,

bonvenas min la tag' -

per kantoj multaj ĝis la lun',

ne ĝenas iu plag'.

 laŭ Theodor Körner

z

Jen barometron

vidis mi ĉe frato iam;

iras ne,

montras ja nur belveteron ĉiam.

Komparas

tion mi al filosofa speco:

Ekstere

variad' kaj ene trankvileco!

laǔ Friedrich Rückert

La lastajmonataj eventoj

En la monatoj majo kaj junio jam okazis multaj E-aranĝoj kaj mi ne ĉiam povis ĉeesti. La pentekosta GEK devis okazi sen mi pro priva-taj malhelpoj.

Sed anstataŭ tio mi vizitis la internacian fervojistan kongreson en la pola urbo Poznań. Ĉar mi ne estas fervojisto, tiu ĉi aranĝo ĝis nun ŝajnis seninteresa por mi. Sed tio estis eraro. Mi ja estas diligenta uzanto de fervojo; kial do ne sekvi la afablan inviton de la vicprezidantino de LKK. La situacio ja estis favora, ĉar la kongreso okazis en nia najbara lando kaj la vojo - kompreneble per trajno - ne estis tro longa. Nekredeble, ke ĝi seninterrompe okazis ekde 1949. Do estis la 60-a.

Agrable estis, ke oni ne ŝatis krokodili kaj eĉ inter sam-landanoj, same kiel inter aŭstrianoj kaj germanoj, oni flegis Esperanton. Tio signifis, ke komencantoj povis havi problemojn. Kontraŭe al la UK la fervojistoj estas organizita nur en Eŭropo, escepte de Ĉinio. Do venis 168 gesamideanoj el 16 eŭropaj landoj kaj unu ĉina amiko. Multaj orienteŭropanoj preferas ilin al UK, ĉar ili estas pli malmultekostaj.

La belega urbo Poznan estas unu el la plej grandaj urboj de Pollando. Tio estas tre bela urbo kun riĉa historio. Tie estis antaŭ pli ol mil jaroj la lulilo de la pola reĝolando. La kongresa programo permesis al ni multe viziti tiun historian renecancan urbocentron kun amase da vidindaĵoj, ekzemple la plej bela renecanca urbodomo norde de la montaro Alpoj. Krome en Poznań troviĝas bela katedralo, lago kun internacia regato-distanco, du zoologaj ĝardenoj, botanika ĝardeno kaj belega palmo-domo. Ĝi estas la financa "ĉefurbo" de Pollando. En la programo estis tri belaj ekskursoj al diversaj vidindaj lokoj de la regiono, kiu ankaŭ havas germanan pasintecon. Sed dum tiu ĉi kongreso ne devis manki fervojaj instalaĵoj. Ankaŭ la kulturaj programoj estis altnivelaj kaj ege plaĉis al mi. Tial mi revenis tute kontentaj aldone, ke ankaŭ la vojaĝo per trajnoj tien kaj reen estis vere agrabla.

Unu semajno post la reveno Edeltraut aranĝis malgrandan renkontiĝon komune kun geamikoj el la landoj Brandenburgio kaj Berlino. Jen interesa raporto pri tio:

Trilanda renkontiĝo okazis sukcesplene

Kiel anoncita en nia maja informilo, en kiu Edeltraut Henning invitis al Prenzlau por la 4-a de junio 2008, esperantistoj el tri federaciaj landoj, nome Meklenburgio-Antaŭpomerio, Berlino kaj Brandenburgio sekvis la vokon al unu el la perloj de Uckermark. Ho Edeltraut ne promesis tro multe. Entute kunvenis 16 personoj kaj la ĉambro estis plena. I.a. ni havis la avantaĝon aŭskulti prelegon pri la eventoriĉa historio de la bela urbo Prenzlau. Ĉar ni renkontiĝis ĉe la granda lago de Prenzlau, kiu nomiĝas Unter-uckersee (Malsupra ukra lago), ni uzis la bonŝancon kaj promenis kelkcent metrojn laŭlonge de la bordo. Post la bona migrado ni tre volonte aŭskultis la vortojn de Werner Pfennig, kiu raportis pri la disvolviĝo de UEA, kiu ja nun 100-jariĝis kaj ties diversaj kvereloj. Jus antaŭ la pompa vespermanĝo mi mem prezentis fotojn kaj kelkajn aldonajn vortojn pri la impresoplena Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazis en la grandurbo Essen dum Pentekosto 2008. Post la vespermanĝo multaj jam devis adiaŭi pro sufiĉe longa vojaĝo. Entute temis pri sukcesplena, impona kaj bone organizita renkontiĝo, kiu estas ripetinda.

Ronald Schindler

Ankaŭ ĈEP denove okazis, nun jam la 30-a. Je la inaŭguro mi havis la honoron transdoni salutmesaĝon de nia komunumo al la komunumestro de Mielno, la gemelkomunumo de mia vilaĝo. La programo denove estis riĉa je multaj bildprelegoj, ankaŭ de mi, sed kun bedaŭro konstatis nia diligenta organizanto Ĉeslavo, ke kelkaj eksterlandanoj ĉijare ne venis. Estus dezirinde, ke oni minimume informus la organizanton, se pro neĉeesto de preleganto malokazu parto de la programo. Kaj estis zorgita eĉ pri tute novaj ekskursoj en la turisma programo. Ekzemple ni vizitis bone konservitan gotikan kastelon en la kaŝuba ĉefurbo Bytów (Bituv). Kompreneble ne mankis petola dancado kaj kantado. Feliĉe je la adiaŭa vespero, dum bivakfajro, Sankta Petro montris sian plej belan vizaĝon. Bonege gustis la tipe polaj kolbasoj kaj bona pola biero.

                                                                                  Gunter                                                                                               

Julia enigmo el 2008

 Solvo el la maja numero:

3

5

4

2

7

6

8

1

9

1

2

8

9

5

4

7

6

3

7

6

9

1

8

3

5

4

2

2

8

5

6

1

7

3

9

4

4

9

7

8

3

2

6

5

1

6

3

1

4

9

5

2

8

7

9

7

3

5

4

8

1

2

6

5

1

6

3

2

9

4

7

8

8

4

2

7

6

1

9

3

5

z