Ŝtraldundaj frekvencoj de majo 2007

Vi ne nomu vin

malariĉa pro la revoj,

kiuj ne plenumis sin.

Malriĉul' estas nur la

nerevant'.

laŭ Marie Ebner-Eschenbach

Printempa Kredo

La mond' beliĝas je ĉiu tag' ,

ne restas

pri l' estont' imag',

ne estas floradfino.

 

Ekfloras eĉ plej fora val',

nun ĉesas, kara kor', fatal',

ŝanĝiĝos baldaŭ la destino.

laŭ Ludwig Uhland

Ni funebras

Pro la forpaso de nia longjara klubano

Werner Jenzen

Kiel ni nur nun eksciis Werner forpasis je la 10a de marto. Li atingis la aĝon de 80 jaroj . Bedaŭrinde li post la morto de sia edzino Maria ne plu havis emon kunlabori kaj ni preskaŭ ne havis informojn pri li. Tamen li ĉiam restos en nia memoro.

Novaĵoj

De la 18. ĝis 21. de aprilo nia grupo partoprenis kadre de UNO-kampanjo « Ok celoj - ok Hanse-urboj » ĉe ekspozicio en la urbodomo de Stralsund. Komune kun aliaj Stralsundaj organizacioj kaj asocio estis raportataj pri aktivitecoj en la "Tria Mondo". Helpe de la geedzoj Nelken el Warstein ni povis prezenti la infan-bienon "Bona Espero". La eksponaĵoj de ĉiuj partoprenantoj montris la elstarajn klopodojn de multaj homoj por helpi al la plejaj malriĉuloj sur la tero.

            Bedaŭrinde la intereso de la homoj ne estas alta. La ekspozicio, la aktivecoj de la inform-kontenero kaj de la film-prezentoj preskaŭ ne trovis vizitantojn. Kio estas la kaŭzo? Ĉu la malvarma vetero malhelpis la Stralsundanojn? Ĉu la varbado ne estis sufiĉe subtenita de la urba administrado kaj de la medioj. Aŭ ĉu la homoj entute ne interesiĝas por la zorgoj de la fremdaj popoloj.

Reago el Japanio

Kara S-ro Ebert,

            Dank' al viaj kunlaboro por la Virina Tago 2007 en Hiroŝima, ni ricevis 158 mesaĝojn el 50 landoj, kaj ekspoziciitaj de la 3a ĝis la 9a, marto, kaj la 10an en la kunveno kun 330 partoprenantoj.  La partoprenantoj ricevis belan broŝuron de la mesaĝoj kun mencio, ke peris ĝin Esp-o tutmonda.

            Oni denove ekspozicios la mesaĝojn okaze de pli granda kunveno de virinoj en aprilo, kaj okaze de tutlanda kunveno de la Japana Virina Konferenco en oktobro 2007.  Jen, nombroj kaj nomo de landoj de la mesaĝoj:

El Azio: 3 el Ĉinio/ 1 Koreio/ 1 Irako/ 2 Nepalo/ 1 Uzbekio/ 4 Irano/ 1 Pakistano/ 4 Israelo/ 1 Tadĵikio/ 3 Vjetnamio/ 1 Mongolio/ 1 Kazaĥio.

El Oceanio: 3 Aŭstralio/ 1 Novzelando.

El Eŭropo: 3 Islando/ 1 Aŭstrio/ 1 Albanio/ 9 Italio/ 4 Neder-lando/ 1 Kroatio/ 4 Svisio/ 7 Belgio/ 1 Slovakio/ 2 Serbio/ 9 Ger-manio/ 3 Slovenio/ 5 Hungario/ 3 Finnlando/ 26 Francio/ 6 Ĉeĥio/ 1 Rumanio/ 1 Litovio/ 4 Rusio/ 1 Bosnio/ 1 Hispanio/ 3 Bulgario/ 5 Pollando/ 2 Estonio/  2 Svedio.

El Nordameriko: 10 Usono/ 3 Kanado.

El Latinameriko: 1 Kubo/ 4 Brazilo/ 1 Peruo/ 1 Argentio.

El Afriko: 1 Madagaskaro/ 1 Kamerunio/ 2 Kongo/ 1 Malio/ 1 Ni-ĝerio.
 
Samideane, OSIOKA Taeko

Nia venonta kunveno

Ĉifoje ni renkontiĝos je ĵaŭdo, de la 10a de majo, en Greifswald ĉe Erika Lutzke, Vulkanstr. 13

Gastoj ĉiam estas konvena.

Supren kaj malsupren

Enigmo de majo 2007

1                     ekstrema parto de konstruaĵo

2                     granda dancfesto

3                     utila insekto donanta mielon

4                     granda mambesto en oceano

5                     kudrilego, uzata de ledlaborantoj kaj ŝuistoj

6                     produkto de ŝafoj por produkti  teksaĵojn

7                     membro de asocio aŭ movado

8                     malgranda besto apud akvo, prognozanta la veteron

9                     ŝtato en malfora oriento (Persio)

10                  malice moka, akresona rido, grimaco

11                  ilo por fiksi ŝipon

12                  parto de cirklo, ankaŭ pafilo por sagoj

13                  amaso, kolekto de samspecaj objektoj

14                  analogforma subtenilo por ordigi objektojn, ekz. sondiskojn, librojn, telerojn

15                  poŝtsendaĵo kun ekstera teksto

16                  flugobjekto

17                  skribmaterialo en la lernejo

18                  ilo por kapti fiŝojn

19                  malgranda parto de objekto, materialo aŭ ŝtofo

solvoj de la marta numero 

horizontale:1. arab'   4. ide'   6. rara   9. nord'   10. stek'   11. Isar'   13. ost'   15. lupo   17. gardi   19. botoj   20. ilo   21. somer' 24. amo   25. uln'   26. ruĝ'   27. eta   29. admon'   31. oro   33. totem'   35. Afrik'   37. anod'   38. art'   40. Laos'   41. lens'   42. aren'   43. ozon'   44. onj'   45. sold'

vertikale:1. aligi   2. anaro.   3. boro   4. ido   5. est'   6. relo   7. akuta   8. alojo  12. Saluton   14. sem'   16. Pomerio   18. islam'   19. bruna   22. ond'   23. ero   27. etaĝo   28. atolo   30 mar'   31. Orano   32. oksid'   34. Eden'   36. fles'   38 aso 39. taj'