Ŝtraldundaj frekvencoj de marto 2007

Jen la de via kordezir',

ĝi estas plenumita.

Triumfas vi, ĉar la sopir'

nun estas superita.

 

Amiko,

ne petolu tro,

kaj bridu vian langon!

Dezir' solvita baldaŭ, ho,

ricevos idan sangon.

laŭ Wilhelm Busch

m

La marto kutime estas laŭ la meteorologoj la unua monato de la printempo. Esperu ni ankaŭ pri nova printempo en la movado.

Nia venonta kunveno: ĵaŭdo, la 22a de marto, 14:00h, en la kafejo Strahl, Mönchstraße. Gastoj estas dezirata.

Gratulo

Fred el Ŝtralsundo
Fred

Ni, la Esperanto-grupo el Stralsund, gratulas elkore al vi, kara Fred, la senioro de nia grupo, okaze de via 80-a  naskiĝtago. Ni deziras ĉion bonan, aparte fortan sanon kaj ni deziras ankaŭ plu vian fidelicon al la Esperanto-grupo en la nordo.

Elkore,

                           en la nomo de ĉiuj membroj de la E-Grupo en Stralsund,

                                                                                  Monika

v

Interesaj taskoj

Dank' al la informo de Werner Pfennig ni eksciis pri la aktiveco de la japanaj virinoj en Hiroŝimo. Dum la lasta kunveno de nia Stral-sunda grupo ni decidis kontribui al tio temo. Tuj je la sekva tago mi sidigis min al mia komputilo kaj pripensis kelkajn vortojn. Ne estas facile trovi solvon. Kiel krei por la posteuloj mondon sen milito, se la politikistoj tute ne montras emon rezigni pri minaco kaj perforto. Kaj ĉu la popoloj efike kontraŭstaras al tiu ĉi emoj ? Bedaŭrinde ne! Kontraŭe! Tamen mi trovis kelkajn vortoj kaj sendis ilin al Japanujo. La respondeca sinjorino konfirmis mian kontribuon kaj promesis publiki ĝin kaj informi pri la plua iro de tiu ĉi nobla aktiveco.

OK celoj, ok Hanse-urboj

En la jaro 2000 subskribis 189 ŝtat- kaj registrarĉefoj dum mileniumkonferenco en Nov-Jorko deklaron por batalo kontraŭ malriĉeco kaj malsano. Laŭ iniciativo de Kofi Annan estis deklarataj ok celoj ĝis 2015:

  1. Neniigo de malriĉeco kaj malsato
  2. Enkonduko de universala baza edukado por infanoj
  3. Egalstarigo kaj subteno de la virinoj
  4. Malaltigo de la infanmorteco
  5. Plibonigo de la sano de patrinoj
  6. Batalo kontraŭ HIV, malario kaj aliaj malsanoj
  7. Instaligo de efika medio-protekto
  8. Kreado de globala partnereco por evuluo

La germana registraro reagis kaj sendis aktiveco-buson tra ok Hanse-urboj (Bremen - Kiel - Lübeck - Wismar - Greifswald - Stralsund - Rostock - Köln). En ĝi oni kolektas voĉojn al la celoj kaj volas uzi tiujn dum G8-kunveno en Heiligendamm. En Stral-sund ĝi staros de la 18a ĝis 21a de aprilo.

            La urboj havas la taskon aranĝi kadran programon kun ekspozicioj, prelegoj kaj diskutrondoj. Rimarkinde estas, ke oni ankaŭ pensis al la esperantistoj kaj petis nian grupon je kontribuoj. Ni uzos la eblecon por prezenti nian movadon kaj nian grupon kaj mi pensas, ke ekzistas sufiĉe da materialo. Se vi havas iu ajn rimarkindaĵon, nepre informu nin interrete.

Krucvortenigmo de marto 2007

horzontale

1  enloĝant' de proksima oriento         4  pensaĵ'   6  malofta   9  ĉieldirekt'   10 dika tranĉaĵ' de viando   11  river' tra Munkeno   13  part' de skeleto   15  rabobesto   17  zorgi por eviti danĝeron   19  altaj ŝuoj   20  instrumento   21  jarsezon'   24  forta inklino al iu aŭ io    25  braka ost'   26  kolor'   27  malgranda   29  kuraĝig' per parolo   31  valormetalo   33  estaĵ' rigardata kiel sanktaĵo de idianoj   35  kontinent'   37  pozitiva elektrod'   38  manier' por esprimi per verkoj la belon.   40  ŝtat' en Hindoĉinio   41  part' de optika instrumento   42  lok' en la centro de cirko.   43 speciala form' de oksigeno   44  karesform' por fratin' de patro aŭ patrino   45  salajr' de soldatoj                                                                                                           

vertikale

1  aldoni  ion aŭ iun   2  ĉiuj membroj de iu asocio aŭ movado   3  rand' de akvo   4  naskito, infano, filo   5  helpverbo (radiko)   6  parto de fervojo   7 rapide graviganta (malsano)   8  miksaĵo de metaloj   12  formulon dum ekvido   14  grajn' por ekesti planton1   6  regiono en la  nordo de Germanio kaj Pollando   18  religi'   19  koloro   22   mov' de akvo   23  malgranda parto   27  parto en domo   28  korala insulo   30 granda akv'   31  granda urbo en Alĝerio   32  kunlig' kun oksigeno   34  ĝarden' en paradizo   36  plata fiŝ'   38  ludkarto    39  membr' de popolo en Hindoĉinio

solvo de la januara numero :

Mauro La Torre (1946) el Italujo prelegis ĵaŭdo je 10:30h pri kompreno de komputiloj.   Hans Eichhorn (1942) el Germanujo prelegis lundo pri perforto en la psikiatrio.   Eva Barandovská (1952) el Ĉeĥujo prelegis dimanĉo je 15:00h pri lingvoj kaj planlingvoj   Ivan Bujdoso (1944) el Hungarujo prelegis ĵaŭdo je 15:45h pri la eŭropa konstitucio.   Geraldo Mattos (1938) 3l Brazilo prelegis di manco je 17:00h pri ideologio en E-poemoj.