stralsundaj frekvencoj 2005 septembro

Se tuj ne iĝas verk',
ne estos morgaŭ ĝi, kaj ne preterlasu la tagon!
La verkon faru per decid',
kuraĝe do veku la agon!

laŭ Johann Wolfgang von Goethe

kvinfolio

Anekdoto pri Diogenes

Diogenes iam postulis al la konsilantaro de la maljunuloj en Ateno, ĝi dekretu, ke oni ĉiujn azenojn deklaru al cevaloj. "Kial tio?", li estis demandata. "Por kaŝi la honton, ke ni estas regataj de nuraj azenoj", redonis Diogenes.

Nia longa vojaĝo al UK en Vilno

vojaĝomapo de orienta germanio, pollando, ruslando kaj litovio

Ĉijare mi decidis ne kiel kutime vojaĝi per aviadilo al UK, sed per propra aŭtomobilo. Anstataŭ iu ajn antaŭ - aŭ postkongresa ekskurso mi volis konatiĝi kun nia najbarlando.

Do, je la 19a de julio mi frumatene ekveturis komence al Prenzlau por kunvojaĝigi Edeltraut-on kaj tagmeze ni atingis la domon de nia pola amiko Janusz en Stargard. Post abunda tagmanĝo ni komencis nian komunan vojon. Nur mallonge ni povis resti en mia naskiĝurbo Wałcz, ĉar ni nepre volis atingi Bydgoszcz-on. Tie afable akceptis nin E-amikino Ela, kiu preparis al ni noktan restadon.

La venontan tagon ni uzis por viziti kelkajn historiajn vidindaĵojn survoje al Gdansk. Tre plaĉis al ni la bela urbo de Koperniko Torun kaj kompreneble la mondfama Maria-burgo en Malbork. Vespere ni estis je la celo de nia dua etapo en agrabla hotelo. Tie ni kontaktiĝis kun nia gdanska amikino Mira por interkonsenti pri la sekva tago.

En la parko de Oliwa okazis nia renkontiĝo kaj malgraŭ la pluva vetero ni promenis en la bela parko kaj aŭskultis orgen-prezenton en la fama kirko. Poste ni vizitis la historian parton de Gdansk kaj travivis belajn horojn kun pianomuziko en la hejmo de Mira.

Je la 22a de julio ni daŭrigis la vojaĝon tra la mazura regiono al la iama vojvodia urbo Suwałki. Survoje ni preterpasis la klostron de Sankta Tilio kaj haltis por fari belan foton.

La 23a de julio jam estis la unua tago de la UK. Do, ni pluiris, sed ni uzis la eblecon denove viziti vidindaĵon, la klostron de Wigry en bela lagoregiono. La kongreso mem okazis laŭ la kutima programo kun kulturaj kaj sciencaj aranĝoj kaj belegaj ekskursoj al Kaunas, Trakaj kaj orientlitova nacia parko.

Post la fino de la UK ni vizitis la polan ĉefurbon dum belega vetero. Ni restis du tagojn kaj klopodis vidi tiel multe kiel eblas kaj Janusz ege helpis nin, ĉar li bone konas la urbon.

Venis la fino de nia ekskurso kaj denove ni atingis la domon de Janusz. Tie ni trovis agrablan tranoktejon, ĉar por tuja pluveturo mi estis tro laca. Tiel ni finfine havis la eblecon ankaŭ viziti la ĝemelurbon de Stralsund antaŭ ol ni reveturis je la 3a de aŭgusto.

Mi ne scias, ĉu mi iam denove entreprenos similan, sed oni ja neniam diru "ne".

Tiel ankaŭ la 90a UK fariĝis neforgesebla travivaĵo kaj mi dankas al ĉiuj, kiuj helpis al tio.

Gunter

kvinfolio

La lastaj aferoj

Je la 20a de aŭgusto okazis la ĉijara ĝardenfesto ĉe Werner en Pragsdorf. Dum belega vetero kunvenis la esperantistoj de la Neubrandenburga E-asocieto kun tri Stralsundanoj kaj travivis belajn horojn. Dankon al Brunjo jaj Werner.

La venonta afero

La Stralsunda grupeto renkontiĝos denove je la 14a de septembro , 14:30h, en Parow, Straße am Sund 1.

La alia silabenigmo

Po du trisilabaj vortoj havas komunan mezan silabon, kiun vi mem devas trovi. El tiuj laŭvice legate formiĝos frazo de Benjamin Franklin, kiu intertempe fariĝis proverbo.

Jen la 24 silaboj:.. bro.. do.. fan.. hejm.. hu.. ka.. ko.. ko.. kom.. mo.. no.. po.. pra.. ro.. ro.. sep.. si.. ŝip.. te.. ter.. to.. to.. to.. tro

enigmo

1 - 13 monato.... 2 - 14. historia periode.... 3 - 15. nutraĵo.... 4 - 16. deserto el fruktoj.... 5 - 17. tagmeza paŭzo en sudaj landoj.... 6 - 18. kapitano.... ..7 - 19. laboro .de gelernantoj post la lerneja tempo.... 8 - 20. literatura ĝenro de super-naturaj estaĵoj.... 9 - 21. meblo. .10 - 22. stato de la. temperamento... 11 - 23. milita pafilo ..12 - 24. alta vira kantvoĉo

Solvo de la julia enigmo:

horizontale: 1 ora.. 4 agi.. 6 pomo.. 7 ili.. 8 sub.. 11 kat'.. 13 damo.. 14 metal'...... 15 mono

Vertikale: 1 opio.. 2 rol'.. 3 amik'.. 5 gru'.. .8 stalo.. 9 bromo ......11 Adam'.. 12. teo