stralsundaj frekvencoj 2005 majo

Dum kelkaj da tagoj

Verdas l' arbar' kun odor',

en ĝi malhelas abioj,

ŝanĝas sin form' kaj kolor'

en rapidec' de magio.

 

Verdas folia tegment',

post la kalvec' ĝi sopiras'

al la vekiĝ' de l' printemp',

suno malfrue subiras.

 

Laŭ Sigrid Mayr-Gruber

kvinfolio

Printempa ekskurso al Ahrensfelde

ahrensfelde

Jam en februaro la Stralsunda E-grupo decidis viziti sian iaman viglan kunbatalanton Fred en ties nova hejmo en Ahrensfelde ĉe Berlino.

Nun venis la tago kaj kvar personoj entreprenis la aventuran vojaĝon per trajno kun multe da eraroj helpe de Germana Fervojo. Kun pli ol unu horo da malfruiĝo ni atingis nian celon kaj Fred jam atendis nin apud la stacio.

Sed komence ni estis regalataj per bongusta tagmanĝo kaj kompreneble ni povis admiri ĉiujn ejojn en la nova bela domo, kompreneble ankaŭ la bierprovizejo.

Nun sekvis vigla babilado kaj ni havis multe por priparoli. La vetero permesis sidi en la ĝardeno kaj la tago tro rapide preterpasis. Ankoraŭ kelkajn fotojn fari kaj post la gusto de kafo kaj torto jam venis la 17a horo. Tempo por adiaŭo.

Kaj nun komenciĝis la odiseado. Al Berlino ni bonorde venis, sed de tie ni devis nin "trabatali" de unu stacio al la venonta, ĉar la fervojistoj ne volis diri al ni aŭ mem ne sciis la korektan itineron. Sed unu horo antaŭ meznokto ni ĉiuj finfine estis hejme. Jes, certe ni iam denove vizitos Fred-on kaj lian edzinon, sed per trajno ni tiam ne veturos. Al li ni nur povas diri: Elkoran dankon kaj ĝis revido ĉe Edeltraut en Prenzlau je la 23a de majo.

Kio atendos nin en majo kaj junio?

Bad König

5. - 8. de majo

82a Germana E-Kongreso

en Bad König

En verda ĉirkaŭaĵo de Odinarbaro situas la ĉijara kongres-urbo por la germ-anaj Esperantistoj. Anoncis sin ĉ. 100 samideanoj, inter ili 10 el nia landa asocio, do 10%. La programo enhavos prelegojn de profesoro Selten kaj Aleksander Korĵenkov, koncertoj de Ralph Glomp kaj Georgo Handzlik kaj kelkaj tre interesaj ekskursoj. Kompreneble ne mankos la jarkunsido de GEA kun baloto de la estraro.

Verda stelo

15. - 23. de junio
Ĉebalta Esperanto-Printempo (ĈEP) en Mielno

Ankaŭ ĉijare la pola banloko Mielno denove invitas la esperant-istojn al amuza semajno en amikeca atmosfero. La freŝa aero de la Balta Maro, la bela pejsaĝo kaj la riĉa programo promesas agrablajn tagojn. Pripensu, ĉu tio ankaŭ estus io por vi!

Logika enigmo

Logika enigmo
  avo patro patrino filo filino
nomo          
partopreno          
trinkas          
fruktoj          
amiko el          

Familio komune partoprenas Universalan Kongreson. Nun ĉiuj sidas ĉe tablo por matenmanĝo kaj interparolas pri la lastaj tra-vivaĵoj kaj venontaj intencoj.

1. La avo Karlo trovis amikon el Brazilo.

2. La patrino partoprenos poetan konkurson kaj trinkas akvon.

3. Unu el la familio elektas bananon.

4. La filino elektas vinberojn kaj raportas pri amikino el Italio.

5. Ino trinkas lakton.

6. Unu familiano trinkas kafon.

7. Alia trinkas bieron kaj havas amikon el Pollando.

8. Iu elektas ananason kaj konatiĝis kun japano.

9. Unu partoprenos kunvenon de fervojistoj kaj ŝatas pomon.

10. Unu nomiĝas Janino.

11. La filo trinkas limonadon kaj manĝas oranĝon.

12. Alko partoprenos popkoncerton.

13. Petro, la patro vizitos diskutrondon pri mondpaco.

Kiu volas partopreni ekskurson?      ...................................

Kiu ĝojas pri amiko el Rusio?           ...................................

Solvo el la marta numero

1. start'   2. tilio   3. alegr'   4. rigli   5. torio