Stralsundaj Frekvencoj 2005 marto

Vintro ho ve

(vortoj de Heinrich Hoffmann von Fallersleben, tradukita de Karl Vanselow)

Vintro ho ve,

ni petas tre,

baldaŭ forigu vin,

ĉar ni malplaĉas ĝin.

Ne diru ne,

Rapidu tre!

 

Desir' ho ve

doloras tre.

Sed vin kun rida kor'

ni vidas iri for.

Nin tio ne

ĉagrenas tre.

 

Ne plu ho ve,

sed nur ju he

krios la tuta ter'

ĉe via malaper'.

Jes, nur ju he,

do kuru tre!

Ni rememoras

Andersen
Andersen

Antaŭ 200 jaroj naskiĝis je la 2a de aprilo Hans-Christian Andersen. Li certe estas la plej konata dano kaj siajn 156 fabelojn oni konas sur la tuta tero. Kompreneble tiuj ankaŭ estas traduktiaj en multajn lingvojn de la mondo kaj inter alie ankaŭ en Esperanton. Sed ankaŭ kiel verkisto de dramoj, poemoj kaj romanoj li estas adorata en Danlando. Al la plej konataj fabeloj apartenas: "La novaj vestaĵoj de la imperiestro", "La malbela juna anaseto", "La neŝancelebla stano-soldato" 

Schiller
Schiller

Unu monato post la naskiĝo de Andersen mortis en Weimar unu el la plej elstaraj germanaj poetoj - Friedrich Schiller. Li evoluiĝis de ribela edukato en la Wirtemberga militakademio al poeto de "Ŝtormo kaj Premo" kaj fariĝis finfine apud Goethe al elstara reprezentanto de la ger-mana klasiko. Li estas konata kiel verkisto de mondfamaj dramoj kaj baladoj. Sed ankaŭ liaj sciencaj skribaĵoj ekzemple pri la tridekjara milito kaj pri la historio de Nederlando ankoraŭ hodiaŭ apartenas al gravaj verkoj por la posteuloj. 

Multaj el liaj citaĵoj fariĝis konataj proverboj en la germana lingvo kaj multaj homoj ne scias, ke tiuj devenas de Schiller, ekzemple: La hakilo en la domo ŝparas la ĉarpentiston.

La elstara komponisto Giuseppe Verdi verkis operojn laŭ la Schiller-aj dramoj "La rabistoj", "Kabalo kaj amo" kaj "Don Karlo". Finfine uzis Ludwig van Beethoven la poemon "Odo al la ĝojo" por sia naŭa sinfonio, kiu hodiaŭ funkcias kiel himno de Eŭropa Unio.

Niaj venontaj aranĝoj

(planitaj, sed ŝanĝoj eblas. Bonvolu ĉiam antaŭe informi vin ĉe unu el nia grupo!)

Magia kvadrato

La vortoj estu legeblaj kaj vertikale kaj horizontale.

enigmo

1. Komencu la enigmon per komenc'!

2. Al bela arbo sekvu via pens'!

3. Kaj viglas nun la muzikaĵ';

4. Ne ŝlosi devas pordon vi laŭ sento.

5. Restas ja nun ĥemia elemeto.

Solvo el la januara numero

1. trabo  +  lano    =             laboranto              L

2  trono  +  maso  =             astronomo            A

3. nimfo  +  roko   =             mikrofono             M

4. stopi  +  mimo   =             optimismo             O

5. greno  +  noti    =             nitrogeno              N

6. akuta  +  vizo    =             akuzativo              A

7. bruna  + mito    =             tamburino             T

8. milda  +  opio    =             olimpiado              O

9. valso  +  jugo   =             jugoslavo              J