29a ĈEP en Mielno

Pola Esperanto-Asocio, Filio en Koszalin organizas en la tagoj 12-20 de junio 2007 j. la 29-an Ĉebaltan Esperantistan Printempon kun riĉa kaj varia E-programo. Tiu ĉi internacia E-aranĝo okazos en Mielno, pitoreske situanta inter la Balta Maro kaj Jamno-lago, 12 km nordokcidente de la distrikta kaj vizitinda urbo Koszalin.

BalerinoKafoVerda Stelo

Detalaj informoj pri la aranĝo troviĝas en la retejo de koŝalina Filio de PEA: www.esperanto.koszalin.pl. Tie troviĝas ankaŭ aliĝilo kaj retadreso de ĈEP-organizanto. Telefonaj informoj pri ĈEP: +48 / 505-417-825